Lukrecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Titus Lucretius Carus, nomita Lukrecio, (naskiĝis ĉ. -99, mortis ĉ. -55) estis romia poeto kaj filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo de Lukrecio ne multo estas konata. Li naskiĝis -96/-95, kaj laŭ onidiroj li freneziĝis pro amiga drogtrinkaĵo kaj sinmortigis ĉ. -55. Des pli emfazinde estas la atingaĵo de la aŭtoro, ĉar dum "klaraj momentoj" de sia ĉefe depresiva malsano li sukcesis verki sian imponan poemegon.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Lukrecio, unu el la plej elstaraj romiaj filozofoj, estis ano de atomismo. Li apogis sin ĉefe sur la instruo de la helena filozofo Epikuro, lia direkta instruisto supozeble estis Filodemo.

Lukrecio estis konvinkita, ke la animo estas mortema (por tiu konvinko li sumigis 28 (!) pruvojn) kaj ke estas neeble, ke dioj enmiksiĝas en la vivon de la homoj. La celo de la filozofio de Lukrecio estis, ke la homoj akiru emocian trankvilon kaj seneksciton kaj forigu timon pri la morto kaj pri la dioj. Kontraste al Epikuro Lukrecio interesiĝas por la sociaj okazaĵoj de sia epoko, kondamnas la etikan degeneron de la nobelularo, akuzas la terurojn de la milito.

Al Lukrecio sin rilatis speciale la materiismaj filozofoj de pli postaj epokoj, ekzemple en la 17a jarcento kaj en la marksisma socialismo.

Literaturhistoria signifo[redakti | redakti fonton]

Lukrecio kaj Cicerono estis pioniroj de filozofia verkado en latina lingvo. Pro tio ili ofte devis formi taŭgan latinlingvan terminaron kaj penis iĝi sendependaj de la helenaj lingvo kaj literaturo.

Esenca diferenco rilate al Cicerono estas, ke Lukrecio elektis la formon de didaktika epopeo (en heksametroj). Ankaŭ por tiu kategorio de la latina literaturo Lukrecio meritas la nomon de pioniro. Sub tiuj premisoj kompreneblas, ke la versoj de Lukrecio ne atingas la elegantecon de pli postaj latina heksametra poezio (speciale tiu de Vergilio kaj Ovidio).

Kiel Epikurano Lukrecio restis for de la aktuala politiko de sia vivtempo. Laŭ multaj opinioj estas ja la "risko de lia poezio", ke li provis publikigi la doktrinon de Epikuro, kaj speciale lian fizikon, en formo de poemo (vd. supre), kvankam Epikuro mem diris, ke Epikurano ne verku poeziaĵojn – sed tiu eldiro eble pli rilatis al la enhavo de mitoj (fabulae) kaj ne tiom al la formo de poemo ĝenerale. Ĉar Lukrecio do diskonigis "veraĵon", doktrinon, finfine fakte (epikurisman) gracpromeson, li riskis fari tion, spite de la eldiro de sia majstro, en formo de poemo. Pli fruaj eksperimentoj en la latina literaturo pri filozofa poezifarado pli malpli fiaskis, ĉefe pro problemoj estetikaj kaj stilaj (komp. Cic. Ac. II,5,6 kaj Tusc. I,6; II,7 kaj IV,6f.).

La poemo De Rerum Natura (laŭvorte "Pri la Naturo de la Aferoj" aŭ "pri la vera eco de la estaĵoj") estis denove redaktita de Cicerono mem kaj publikigita post la morto de Lukrecio (laŭ informo de Hieronimo). De Rerum Natura ampleksas ses librojn kaj prezentas la fizikon, la psikologion kaj la kulturan teorion de Epikuro. La etiko nur estas flanke traktata. La ses libroj disdividiĝas en tri grupojn: I kaj II: pri atomoj; III kaj IV: pri animo kaj menso ("anima", "animus"); V kaj VI: pri la mondo kaj ĝiaj fenomenoj. Kiel fonton probable Lukrecio uzis la verkojn de Epikuro mem, kiuj nuntempe nur parte estas pluekzistantaj.

Lukrecio volas esti instruisto, kaj tio kiel konfesanta adepto de Epikuro (komp. la "eksterajn proemiojn" [enkondukojn de la libroduoj] kun iliaj himnoj pri Epikuro); celo (pri tio komp. Arthur Schopenhauer) estas la "liberigo de la homo" for de la religio, ĝuste per "ekkono". En ĥaosa epoko Lukrecio volas protekti kaj fortigi la homojn kontraŭ ĝenerala sensensiĝo kaj senvaloriĝo, emfazante la naturan perspektivon de pereo de ĉiuj objektoj – ankaŭ la "diaj".

La verko de Lukrecio iĝis populara kaj multaj el liaj versoj fariĝis proverboj en latinidaj lingvoj.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • De Rerum Natura ("Pri la Naturo""pri la vera eco de la estaĵoj"), entute ses libroj. La verko estas instrua poemo - aliaj prefere nomas ĝin didaktika epopeo

Esperante[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]