Luksemburga Esperanto-Asocio
Jump to navigation
Jump to search
Luksemburga Esperanto-Asocio (LEA) - luksemburge Lëtzebuerger Esperanto-Assoziatioun - estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la eŭropa ŝtateto Luksemburgo. Ĝi fondiĝis en 1971 kaj en 1976 aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Pli ol cent geesperantistoj estas membroj de LEA. Ĝia organo "LEA-informilo" aperas kvarfoje jare. Laŭ la stato de printempo 2013, prezidanto de LEA estas Brian Moon (Dalheim), vicprezidanto kaj sekretario Albert Wickler (Olm), kaj pliaj geestraranoj Frederic Eggen (Koerich), Claudie kaj Gust Mergen (Lintgen), Claude Nourmont (Dalheim), André Ruysschaert (Luksemburgo) kaj Marc Meyer (Luksemburgo).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- retejo de Luksemburga Esperanto-Asocio
- informeto pri Luksemburga Esperanto-Asocio en la retejo de UEA
- informoj luksemburge pri Esperanto
- la "Praga Manifesto" pri Esperanto luksemburge
|