Luksemburgia registaro en ekzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luksemburgia registaro en ekzilo
Government Council of Luxembourg
Komenco 10-a de majo 1940 vd
Fino 23-a de septembro 1944 vd
Antaŭe Dupong-Krier Ministry vd
Poste Liberation Government (Luxembourg) vd
Lando(j) Luksemburgo vd
vdr
Wilton Crescent en Londono, kie la Luksemburga registaro en ekzilo havis sidejon dum la milito. La preciza konstruaĵo, numer 27, videblas centre-dekstre, kun la Flago de Luksemburgo.

La Luksemburga registaro en ekzilo (en luksemburga: Lëtzebuerger Exil Regierung, en franca: Gouvernement en exil luxembourgeois, en germana: Luxemburgische Exilregierung), konata ankaŭ kiel Luksemburga registaro en Londono, estis la ekzilregistaro de Luksemburgo dum la Dua Mondmilito. La registaro havis sidejon en Londono inter 1940 kaj 1944, dum Luksemburgo estis okupita de Nazia Germanio. Ĝi estis estrita de Pierre Dupong, kaj inkludis ankaŭ tri aliajn ministrojn. Ankaŭ la ŝtatestro, nome Granddukino Ĉarlota, fuĝis el Luksemburgo post la ekokupacio. La registaro estis dupartia, inkludante po du membrojn kaj el la dekstra (PD) kaj el la socialista partioj (LSAP).

La sidejo de la registaro estis en 27 Wilton Crescent en Belgravia, Londono, kiu nun servas kiel la Luksemburga Ambasadejo en Londono.[1] Ĝi estis fakte nur je kelkaj centoj da metroj el la sidejo de la Belga registaro en ekzilo en Eaton Square.

En la 5-a de septembro 1944 la Belga, Nederlanda kaj Luksemburga registaroj en ekzilo subskribis la Londonan Dogankonvencion, kiu pavis la vojon por la fondo de la Beneluksa Ekonomia Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ekzilregistaro
  • Haag, Emile, 2011. Le gouvernement à l'épreuve de la Seconde Guerre mondiale. 1940, l'année du dilemme, In: Une réussite originale - Le Luxembourg au fil des siècles; Lëtzebuerg (Éditions Guy Binsfeld); 576 Säiten (ill.); ISBN 978-2-87954-235-5, Ss 420-429.
  • Bernier Arcand, Philippe, (2010). L'exil québécois du gouvernement du Luxembourg. Histoire Québec, 15(3), 2010, S.19-26.
  • Emil Haag & Emile Krier, 1940: L'année du dilemme - La grande-duchesse et son gouvernement pendant la Deuxième Guerre mondiale ; Lëtzebuerg (RTL édition), 1987.
  • Georges Heisbourg, Le gouvernement luxembourgeois en exil ; 4 Bänn [I -> 1940; II -> 1941; III -> 1942-43; IV -> 1943-44]; Lëtzebuerg (St.-Paulus-Verlag), I: 1986, II: 1987, III: 1989, IV: 1991.
  • Henri Koch-Kent, Vu et entendu. Band 2: Années d'exil. 1940–1944, 1986.
  • 1942: Luxembourg Grey Book, Luxembourg and the German Invasion before and after, Hutchinson & Co, London, vun der Exilregierung publizéiert. Fir ze liese bei archive.org.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Welcome". Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Ambasadejo de Luksemburgo en Londono. Alirita la 3an de februaro 2019.