Luksemburgo (lando)

Groussherzogtum Lëtzebuerg Grand-duché de Luxembourg Großherzogtum Luxemburg Grandduklando Luksemburgo | |
Luksemburgo | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Ons Hémécht (Nia hejmregiono) | |
Nacia devizo: Mir wëlle bleiwe wat mir sinn (Ni volas resti kio ni estas) | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Luksemburgo (76 mil) |
Oficiala(j) lingvo(j) | luksemburga lingvo, franca lingvo, germana lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | luksemburga, franca, germana |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj |
Areo % de akvo |
2586[1] km² - % |
Loĝantaro | 602 005, la 1-an de januaro 2018 |
Loĝdenso | 183 loĝ./km² |
Horzono | +1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Interreta domajno | lu |
Landokodo | LU |
Telefona kodo | 352 |
Plej alta punkto | Kneiff |
Plej malalta punkto | Mozelo |
Politiko | |
Politika sistemo | Parlamenta konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | grandduko Henriko de Luksemburgo |
Ĉefministro | Xavier Bettel |
Nacia tago | 23-a de junio |
Sendependiĝo | en 1890 |
Ekonomio | |
Valuto | Eŭro (ĝis 2002 la luksemburga franko) (EUR) |
Luksemburgo aŭ Luksemburgio estas lando en okcidenta Eŭropo, kiu situas inter Francio, Belgio kaj Germanio. Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la mondo.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĉar la ĉefurbo de la lando nomiĝas Luksemburgo, oni foje en Esperanto emas distingi la landon nomante ĝin Luksemburgio. Aliaj preferas la nomon Luksemburgo ankaŭ por la lando, argumentante per neinternacieco kaj nefundamenteco de la sufikso "i". La loĝantojn oni respektive nomas ĉu luksemburganoj ĉu luksemburgianoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]
- Luksemburgo (82 mil),
- Esch-sur-Alzette (28 mil),
- Differdange (19 mil),
- Düdelingen (18 mil).
Administra divido[redakti | redakti fonton]
3 distriktoj kun 12 kantonoj.
Vidu artikolon Administra divido de Luksemburgo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ekde la jaro 963 Luksemburgo estis graflando, en 1354 ĝi iĝis duklando kaj en 1815 grandduklando sub Vilhelmo la 1-a.
Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj aŭ Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francujo kaj okcidente de Prusujo, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgujo.
Sekve de la Traktato de Londono (1839) Luksemburgo estis dividita en du partoj. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en persona unio kun Nederlando. Tiu ĉi ligo finiĝis en 1890, en la jaro kiam mortis Vilhelmo la 3-a, kiu ne havis virajn posteulojn.
De 1921 ĝi estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio.
Luksemburgo estis uzurpita de Germanio dum la du mondmilitoj. La Luksemburgia registaro en ekzilo (en luksemburga: Lëtzebuerger Exil Regierung, en franca: Gouvernement en exil luxembourgeois, en germana: Luxemburgische Exilregierung), konata ankaŭ kiel Luksemburgia registaro en Londono, estis la ekzilregistaro de Luksemburgio dum la Dua Mondmilito. La registaro havis sidejon en Londono inter 1940 kaj 1944, dum Luksemburgio estis okupita de Nazia Germanio.
En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. En la sama jaro Luksemburgo aliĝis al Benelukso kaj la postan jaron al NATO. En 1957 la ŝtato estis unu el la ses fondintoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo (la postaj Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Unio). En 1999 ĝi aliĝis al la Eŭrozono.
|
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La Belga-Luksemburga Ekonomia Unio de 1922 proksime ekonomie interligis la najbarajn ŝtatojn Belgio kaj Luksemburgio inter alie per valuta unio de la la belga kaj luksemburga frankoj (ĝis la enkonduko de komuna valuto Eŭro en 2002); ĝi estis antaŭŝtupo por la unio Benelukso.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
459 mil (1 januaro 2006), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilindustria produktaĵo, kemiaĵoj, plasto.
- Pokapa Malneta enlanda produkto: 41.210 $.
- Monunuo: eŭro EUR ( = 100 cendoj)
- Organizaĵoj: UN (1945), EU
Bildaro[redakti | redakti fonton]
La urbo Luksemburgo Kongreskarto el 1973 [2]
Esperanto en Luksemburgo[redakti | redakti fonton]
Vidu Esperanto-movado
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Francis Kirps: Planedo Luksemburgio (trad. István Ertl) Beletra Almanako (29), junio 2017, paĝoj 83-86. Amuza parodio de priskribo de Luksemburgio, bazita ĉefe sur ties malgrandeco.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
|
|