Luksemburgo (urbo)
Luksemburgo | |||
luksemburge: Lëtzebuerg, france: Luxembourg, germane: Luxemburg | |||
urbo | |||
Luksemburgo
| |||
|
|||
Lando | Luksemburgio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Distrikto Luksemburgo | ||
Kantono | Kantono Luksemburgo | ||
Konata loko | Fortikaĵo Thüngen | ||
Riveroj | Alzette, Pétrusse | ||
Situo | Luksemburgo | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 42″ N 06° 07′ 48″ O / 49.61167 °N, 6.13000 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 402 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 230 m s. m. | ||
Areo | 51,46 km² (5 146 ha) | ||
Loĝantaro | 91 857 (31.12.2009) | ||
Denseco | 1 785,02 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Luksemburgia plataĵo | ||
Fondita | 4-a jarcento | ||
- urbaj rajtoj | 1244 | ||
Urbestro | Lydie Polfer | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
LAU 2 | LU00011001 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | City of Luxembourg: its Old Quarters and Fortifications | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1994 (#18) | ||
Numero | 699 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | iv | ||
Situo enkadre de Luksemburgio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Luxembourg City | |||
Retpaĝo: www.vdl.lu | |||
Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 92 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.
Ĝia urbestro estas de 2013 Lydie Polfer.
Historio
La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).
Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.
En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.
En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.
Geografio
La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.
La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.
Eŭropa ĉefurbo
Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:
- Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj
- Eŭropa Investa Banko
- Eŭropa Kalkula Kortumo
- Ĝenerala Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento
- Publikaĵa Oficejo
- Pluraj servoj de la Eŭropa Komisiono.
En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Loĝantaro
Je la 3-a de oktobro 2002 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 41 726 virinoj kaj 40 542 viroj; sume, 82 268 loĝantoj.
La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol duono (68,73%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 132 aliaj nacioj. La plej multnombraj estas:
Portugaloj | 13.865 |
Francoj | 8.029 |
Italoj | 5.649 |
Belgoj | 3.477 |
Germanoj | 2.582 |
Britoj | 1.846 |
Hispanoj | 1.393 |
Jugoslavoj | 1.235 |
Vidu ankaŭ
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1966
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1973
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1984
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala paĝaro de la komunuma registaro (france) greke Listo de mondaj heredaĵoj en Luksemburgo laŭ Unesko (angle, france) greke Luksemburga statistika oficejo (angle, france)
|