Jussy GE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lullier)
Jussy
Blazono de Jussy
Jussy
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 15′ 0″ N 6° 17′ 0″ O / 46.25000 °N, 6.28333 °O / 46.25000; 6.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1214
Areo 11,27 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 1254
Komunumkodo 6626
Mapo de Jussy
vdr

Jussy estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 279 loĝantoj sur areo de 11,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 113 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jussy estas la plej orienta komunumo de Kantono Ĝenevo, kaj en ĝi sur alteco de 517,7 metroj ĉe limŝtono al Francio situas la plej alta punkto de la kantono. Al Jussy apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Monniaz kaj Lullier. Ekstere de la ĝeneva aglomeraĵo la komunumo konservis sian kamparan aspekton, kiun karakterizas agrikulturo kaj precipe vitejoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,35 km², de kiuj 36,7% estas kovritaj de arbaro, 54,10% servas por agrikulturo kaj 8,1% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jussy limas en nordo al Gy, en nordoriento al Machilly (Francio), en oriento al Saint-Cergues (Francio), en sudoriento al Juvigny (Francio), en sudo al Presinge, kaj en okcidento al Meinier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jussy estas konektita al la loka transportreto de Ĝenevo per la buslinio n-ro C.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Machilly. Rekte apud la limo sur franca teritorio en Juvigny situas stacidomo ĉe la franca fervojlinio de Thonon-les-Bains al Ĝenevo.

Inĝeniera lernejo de Lullier[redakti | redakti fonton]

En Lullier troviĝas kun la inĝeniera lernejo de Lullier filio de la Universitata Altlernejo de Okcidenta Svislando (france Haute école spécialisée de Suisse occidentale), kiu specialiĝis en agrikulturo, hortikulturo, pejzaĝa arkitekturo kaj naturmastrumado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Jussy datiĝas el la jaro 1180 kiel Jussiacum Episcopi. Ĝis la jaro 1850 al Juss ankaŭ partenis la vilaĝo Gy, kiu hodiaŭ estas memstara komunumo. Ĝis 1816 Jusy kune kun kelkaj najbaraj komunumoj formis eksklavon de la Respubliko Ĝenevo en Savojo. Kune kun Kantono Ĝenevo la komunumo en la jaro 1816 estis integrita al Svislando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Jussy

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]