Lumbrales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lumbrales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 517  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 6° 43′ U (mapo)40.935555555556-6.7177777777778Koordinatoj: 40° 56′ N, 6° 43′ U (mapo) [+]
Alto 669 m [+]
Areo 69,94 km² (6 994 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lumbrales (Provinco Salamanko)
Lumbrales (Provinco Salamanko)
DEC
Lumbrales
Lumbrales
Situo de Lumbrales
Lumbrales (Hispanio)
Lumbrales (Hispanio)
DEC
Lumbrales
Lumbrales
Situo de Lumbrales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lumbrales [+]
vdr

Lumbrales estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Lumbrales estas tradukebla etimologie al Hejmfajrejoj kaj maletimologie al Sojloj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 69,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 662 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Hinojosa de Duero, Bermellar, Sobradillo, Olmedo de Camaces, La Redonda, San Felices de los Gallegos. Ĝi distas 96 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas antaŭromiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]