Lumbreras de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lumbreras de Cameros
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 145  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 2° 37′ U (mapo)42.105-2.6238888888889Koordinatoj: 42° 6′ N, 2° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 182 m [+]
Areo 142,92 km² (14 292 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lumbreras de Cameros (Provinco Rioĥo)
Lumbreras de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Lumbreras de Cameros
Lumbreras de Cameros
Situo de Lumbreras de Cameros
Lumbreras de Cameros (Hispanio)
Lumbreras de Cameros (Hispanio)
DEC
Lumbreras de Cameros
Lumbreras de Cameros
Situo de Lumbreras de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lumbreras [+]
vdr

Lumbreras de Cameros [lumBREras dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. La loknomo Lumbreras estas etimologie komprenebla kiel FajrejojFajrujoj.

La municipa teritorio de Lumbreras de Cameros, en la sudo de la regiono.
Preĝejo.
Ermitejo de Sankta Marteno.
Ermitejo de Sankta Kristo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas komunikita laŭ la nacia ŝoseo N-111 sudoriente kun la apuda diglago, la domaro San Andrés kaj tra tre montara areo al la provinco Sorio kaj norde kun Villanueva de Cameros. Ĝi estas je 51 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, laŭ la ŝoseo N-111, kiu trapasas la municipon inters km 266 kaj 285.

Oriente de la urba kerno estas la akvobaraĵo de Pajares kaj la domaro San Andrés, nura el iamaj domaroj de la municipo kiu konservas loĝantaron ĉefe pro la apudeco de la diglago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis trovitaj restaĵoj de kastrumo de visigotoj.

Lumbreras estis unu el triopo, kun Ortigosa de Cameros kaj Villoslada de Cameros, kiun la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio donis al don Pedro Manrique de Lara pro lia defendo kontraŭ la reĝo Pedro la 1-a en 1366 en la Unua Kastilia Enlanda Milito.

En 1482 la grafoj de Treviño ricevis el la Katolikaj Gereĝoj la titolon de Dukoj de Nájera, per kiu Lumbreras ekdependiĝis de tiu duklando, ĝis en 1781 ĝi iĝis urbo de reĝlanda jurisdikcio.

Dum la Moderna Epoko, Lumbreras prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Pro tio, en 1733, Filipo la 5-a liberigis el militservo la lanistoj kaj ŝafopaŝtistoj de Laguna de Cameros, Lumbreras, Pradillo kaj Ortigosa de Cameros. En tiu epoko estis pli ol 70 000 ŝafoj en la loko, kaj ties tekstila industrio eksportis lanon al Francio kaj Anglio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 740 loĝantoj ĝis nunaj 150.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kvar ermitejoj, la diglago, turo, muzeo pri transmigra brutobredado, natura parko kun mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]