Lumen Gentium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lumen gentium)
Lumen gentium
apostola konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 21-a de novembro 1964
vdr

Lumen Gentium estas la du unuaj latinaj vortoj, do la titolo de la Dogma Konstitucio pri la Eklezio de la Dua Vatikana Koncilio). Ĝi estas la plej grava teksto de la Dua Vatikana, decidita je la 19-a de novembro 1964 kun 2134 jesaj kaj 10 neaj voĉoj kaj promulgita je la 21-a de novembro 1964 de papo Paŭlo la 6-a

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Malnetaĵo verkita de la prepara teologia komisiono estis refuzita en decembro 1962. La poste verkita nova versio ordigiĝis en jenaj kvar ĉapitroj: 1. la mistero de la eklezio. 2. la hierarkia konstitucio de la eklezio, precipe la episkoparo. 3. La Dia popolo kun precipa rigardo al la laikoj. 4. La vokiĥo al sanktiĝo en la eklezio. Ĉi tiu koncepto estis baze akceptita je la 1-a de oktobro 1963 kaj fariĝis la fundamento de la pliaj diskutoj. La vico estis jene modifita: La capitro pri la Dia popolo antaueniris la hierarkian kaj laikan ĉapitrojn. Post la ĉapitro pri la sanktiĝo sekvis plia punkto pri la ordenanoj. La nov-ordigo ricevis ankoraŭ ĉapitron 7 pri la eskatologio, kiu ricevis finfine ankoraŭ finparton pri la Dipatrino.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La 1-a ĉapitro temas pri la mistero de la eklezio. Estas montrita la transcenda dimensio de la eklezio kiel verko de la Trinitato, kiel komenco de la Dia Regno kaj Korpo de Kristo, kaj oni priskribas ties sakramentan strukturon. La 2-a ĉapitro parolas pri la historia realigo de la mistero: La eklezio estas la amplekse mesia popolo, kiu partoprenas en la sacerdota, profeta kaj reĝa sendado de Kristo. La ĉapitroj 3 kaj 4 priskribas la organan strukturon de la eklezio, en kiu kaj la paŝtistoj kaj la laikoj, ĉiu lau sia maniero, realigas la trioblan sendadon de Kristo. La 3-a ĉapitro precipe temas pri la sakramenteco de la episkopa ofico, kiu enhavas la plenan kaj plej altan rajtigon kiel episkoparo de la eklezio, sen malaltigo la libere oficantan plenpovo de la papo. La ĉapitro 4 disfaldas la internan statuson de la laiko kaj ties senditeco en la mondon. La ĉapitroj 5 kaj 6 akcentas, ke ĉiu estas vokata al sanktiĝo, kaj ke la ordena statuso estas esenca formo de tiu vokiteco. La du lastaj ĉpitoj 7 kaj 8 rilatas la ekatologian celon de la eklezio, kaj priskribas ties unuiĝo kun la sanktuloj, inter kiuj la Dipatrino havas la plej elstaran pozicion.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Lumen Gentium organe evoluas ekleziologion sur biblia-patristika fundamento. En ĝi kaj la mistero de la eklezio kaj la baza unueco de la Dia popolo kaj la eklezia digneco de la laikoj estas plivalorigitaj. Lumen Gentium tiel akceptas la "vekiĝon de la eklezio" (Romano Guardini), kiu evoluis en la unua duono de la 20-a jarcento liturgie, biblie, patristike, laike kaj ekumene. Tiel la jam per la encikliko Mystici corpori de Pio la 12-a komencita subigo de ekleziologio de societas perfecta (societo perfekta) venkis favore al Comunio-ekleziologio. Lumen Gentium ankaŭ korektis la papan pozicion rilate al la pozicio de la episkopoj kaj tiel estigas pli bonan ekvilibron kompare al la doktrinoj de la Unua Vatikana Koncilio. Tiel estiĝis teologia bazo por la de papo Johano la 23-a esperita renoviĝo de la eklezio, kaj estis kreita idealaj kadro kaj fundamento por la reformoj promulgitaj de la koncilio.

Teksto[redakti | redakti fonton]