Lumplumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homo uzanta lumplumon kun terminalo IBM 2250 ĉe Universitato Brown en Oktobro de 1969

En informadiko, lumplumo[1] estas eniga aparato por komputiloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lumplumo estas eniga aparato, kies formo estas lumdetekta bastoneto. Ĝi estas uzata kune kun katodradia ekrano.

Lumplumo detektas ŝanĝojn de heleco de apudaj ekranaj bilderoj kaj komunikas tiun ŝanĝon al la komputilo. Ĉar katodradia ekrano skanas la tutan ekranon bildere, la komputilo povas komputi la atendatan tempon de skanado de diversaj lokoj sur la ekrano kaj tiel dedukti la lokon de la lumplumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lumplumo estis inventita en 1955 kiel parto de la projekto Whirlwind ĉe Massachusetts Institute of Technology.

Dum la 1960-aj jaroj, lumplumoj estis ofte uzataj kune kun terminaloj kiel IBM 2250 (grafika) kaj IBM 3270 (nurteksta).

Post la vasta populariĝo de la eniga aparato muso, la lumplumo iĝis malpli populara.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]