Lumturo La Vieille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 48°02′26″N 4°45′23″W  /  48.04056°N, 4.75639°U / 48.04056; -4.75639 (Lumturo La Vieille)
La Vieille (eo: La maljuna)
Lumturo
La vieille with mast.jpg
La lumturo en kvieta vetero, la turo Temperley aperas blanke dekstre (nun malaperinta).
Lando Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Situo Plogoff, insulo de Sein, Finistero
 - alteco 33,90 m s. m.
 - koordinatoj 48°02′26″N 4°45′23″W  /  48.04056°N, 4.75639°U / 48.04056; -4.75639 (Lumturo La Vieille)
Alteco 26,90 m
Estiĝo 1882 ĝis 1887
Videbleco 18 marmejloj (43,5 km)
Lumo senmova lumo, 3 obskuradoj blanka-ruĝa-verda, ĉiujn 12 sekundojn
Optiko Horizontala lenso 4/5, fokalo: 50 cm, Ø 3 m.
Sonhelpo Vibrilo ELAC-ELAU 2200 : 2 + 1 sonoj, ĉiujn 60 sekundojn
Vizitebla ne
Loĝata ne
Aŭtomatigo 14-a de novembro 1995
Situo enkadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Phare de la Vieille

La lumturo La Vieille estas surmara lumturo en departemento Finistère en Francio. Konstruata inter la jaroj 1882 kaj 1887, sur roko Gorle bella (bretonlingve 'roko la plej malproksima'). Ĝi ja lumigas kaj sekurigas la pasejon Raz de Sein kun la tureto La Plate ĉe ties okcidenta flanko laŭ la kardinala signalsistemo. Ĝi situas sur komunumo Plogoff kaj apartenas al la franca ŝtato. La infero de La Vieille ŝuldas sian famon al sia izoliteco, en malkvieta marzono. Plie, ĝi rimarkiĝas pro siaj riĉaj historio kaj pasinteco: inter la esploroj pri farebleco kaj la unua lumigo preskaǔ dek jaroj estis necesaj por ĝia konstruado. Antaŭlasta lumturo, kiu estis aŭtomatigita, la gardistoj tiam surloke rifuzis la deĵorŝanĝiĝon en 1995 kiel prostesta signo.

Konstruado kaj ekfunkciigo[redakti | redakti fonton]

La 30-a de novembro 1861, la Komisiono pri Lumturoj esprimis favoron por la konstruado de lumturo el la tria klaso sur la roko (kiu signalas danĝerajn pasejojn kaj la rifojn laŭ la marbordoj, kiel tiujn el la tria klaso. La inĝenieroj estis invititaj prezenti antaŭprojekton en 1862. Tamen tiu antaŭprojekto estis prokrastita pro financaj malfacilaĵoj sed ankaŭ pro aliaj laborejoj kiel tiu de la lumturo de Ar-Men, kiu ĵus estis komencita. La projekton oni reprenis post 10 jaroj, sed la direktoro pri Lumtura Servo agnoskis ke: La konstruado de lumturo La Vieille estas prokrastita al estonteco pli malpli proksima kaj la albordiĝaj malfacilaĵoj pli bone konataj, eĉ povus antaŭvidi la forlason de tiu projekto, en Parizo la 1-an de junio 1872. La Komisiono pri Lumturoj kunveninta la 14-an de januaro 1873 konfirmis tiun opinion kaj konkludis ke : La esceptaj malfacilaĵoj malkovritaj por tiu laboro devigas nin prokrasti ĝin, ĉefe pro samtipaj laboroj komencitaj sur la roko Ar-Men. Atendante, la lumturo Tévennec kaj la signallumo Raz, lumigita en 1874 provizore kompensis tiun maleston.

Chausseedesein.png

Studoj pri farebleco[redakti | redakti fonton]

Raz de Sein kaj la lumturo La Vieille vidataj de la pinto de Raz

La konstruo de lumturo La Vieille estis konfirmita post serio da esploroj pri farebleco.

En 1879, la unua serio de kvin elŝipiĝoj estis realigitaj sur la rokon, dume oni esploris la rokon, la flureĝimon kaj la albordiĝajn kondiĉojn. Kelkaj fiŝkaptistoj el insulo de Sein sukcesis dum tiuj albordiĝoj, pli malpli, konkretigi kelkajn borojn, por enmasonigi ankroringojn. Masonistoj partopreninte la starigon de la lumturo de Ar-Men efektivigis 6 k.m. da masonaĵo en la malsupraj partoj, plibonigante videble la albordiĝajn punktojn, kies plej grava ebligas albordiĝon al la roko ĉe ĝia nord-orienta flanko.

La sekvantan jaron, en 1880, komenciĝis nova kampanjo en kiu okazis deko da albordiĝoj, kiuj ebligis la efektivigon de la sekvantaj preparaj laboroj:

  • ankroringoj
  • enmasonigaj stangoj
  • kaj dank'al tiuj stangoj, la konstruo de platformo per 37 k.m. da masonaĵo. Tiu platformo estos uzata kieal areo por la elŝipiĝo de la konstrumaterialo kaj kiel estonta fundamento por la lumturo.
La lumturo La Vieille kaj la pinto de Raz, frumatene, de motorboato linganta insulon de Sein al la kontinento.

La ministro pri Publikaj Konstruoj, sinjoro CARNOT sendis depeŝon, la 29-an de januaro 1881, kiu informas : La informoj kolektitaj kaj la akiritaj rezultoj dum la du kampanjoj en 1879 kaj 1880, elmontris ke oni povas starigi lumturon sur la roko La Vieille en elspezaj kondiĉoj perfekte respondaj al la atendataj servoj. Tiam kredito je 100 000 frankoj estis voĉdonita en aprilo 1882.

Se la laboroj estis efektive prikonsiderataj, kiel por Ar-Men, la afero montriĝis malfacila. Fakte, en tiu mara zono, la roko Gorle bella, sur kiu staros la lumturo, etendiĝas laŭ la fluaj direktoj, plie tiuj fluoj estas fortegaj kaj preskaŭ konstantaj. Pro tio, la roko ofertas malmultajn ŝirmejojn, kiuj estas kvietaj nur dum nelonga daŭro.

  • Sude kuŝas subsurfacaj rokoj,
  • Oriente kaj okcidente parkado maleblas pro la rapideco de la fluo, kiu povas atingi 6 marmejlojn en horo (6 knotojn).

Fakte nur ĉe ĝia norda flanko, oni povas albordiĝi kaj nur dum tri tagoj antaǔ kaj post la lasta lunkvarono, kondiĉe ke la maro estu perfekte trankvila. Se maro malkvietas, oni povas sperti kirliĝojn je 40 ĝis 50 metrojn en tiu zono.

Malgraŭ tiuj multaj malfacilaĵoj, la konstruado aŭguris pli facila ol tiu de Ar-Men ĉar ĝia amplekso estis 50 metrojn longa kaj 20 metrojn larĝa estis pli vasta, kaj ĝi elmariĝas je 14 metroj super la plej altaj tajdoj. Post prilaborado, la roko ebligas la konstruon de platformo 20 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa.

La inĝeniero FENOUX, tiam respondeculo pri la lumtura konstruado, taksis ke eblis konkretigi kampanjojn dum kvin monatoj jare, po unu belvetera tago el du dum la ses tagoj de ĉiu lunkvarono, tio sumus pli malpli je tridek albordiĝoj jare.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La lumturo La Vieille tuj post ties konstruado.

La 29-an de januaro 1881, post du esplorjaroj, la ministro pri Publikaj Konstruoj definitive aprobis la konstruon de tiu lumturo. Ekde tiam, la laboroj organiziĝis sur la insulo de Sein, por la estrado de la laborejo kaj la staplado de la materialoj (konstruŝtonoj). La konstruregado estis komisiita al la submastro Probestau, kiu instaliĝas sur la insulo.

En 1881, la konstruado de la lumturo de Ar-Men estis ĵus finita. Ĝi situis fluge je 18 km de la loko de la lumturo La Vieille. La konstruado de Ar-Men estis ege malfacila kaj nature la konstruantoj profitos de tiu akirita sperto por konduki la laborojn de la lumturo La Vieille.

La konstru-kampanjoj komenciĝis ĉiujare post la vintraj ŝtormoj, t.e la 1-an de majo. Por transporti laboristojn kaj materialon, ili uzis etan vaporboaton. Sur ĝi estis la laboristoj kaj ĝi trenis ferdekoŝalupon enhavantan la konstrumaterialojn kaj la albordajn kanotojn.

La lumtura zono estas zono kun fortaj fluoj, kiuj kunigitaj kun hulo, malebligis la albordiĝon. La tiamaj boatoj ne kapablis resti ĉe fiksa punkto kaj sekure elŝipigi homojn kaj materialon al la roko. Por solvi tiun problemon, ankradejoj estis instalitaj, ligitaj al ŝalupo kaj kanotoj. Manovrado okazis tiel:

  • la roko estis ekipita per ŝarĝmasto por malplenigi la ŝalupon;
  • la kanotoj navete iris inter la roko, la ŝalupo kaj la vaporboato;
  • la ŝalupo dum la fluso kaj la malfluso fikse restis dank'al tri dukdalboj situantaj sud-okcidente de la roko. Ili ebligis kablofiksi la ŝalupon proksime de la roko;
  • por la fiksa restado de la vaporboato, buo troviĝis iom flanke sed kelkfoje, kiam la tajdoj estis viglaj, la fluoj estis tiel fortaj ke la vaporboato devis iri por restadi en marveturas ĝis golfo Trépassés (eo: golfeto de la forpasintoj), kie ĝi atendis, preta por reveni proksime de la roko kaze de alarmo.

La unuaj albordiĝoj utilis por instali etan ŝirmejon masonitan en rokokavo, oriente de la roko. Tiu konstruaĵo ŝirmis la laboristojn, ties nutraĵojn kaj ilarojn. Ĝi estis ŝirmejo kontraŭ la kapricoj de la vetero, la boristoj povis labori pli longtempe al la nivelado de la roko, sed ĝi ne sufiĉis okaze de malbona vetero; tiam la laboroj estis prokrastitaj.

La 5-an de aŭgusto 1882 komenciĝis la subkonstruaĵo. La konstruo de la turo, de ĝia platformo kaj parto de la internaj laboroj estis elfaritaj en 1886 post tri sezonoj da laboroj. La alia parto de la internaj laboroj finiĝis en 1887.

La masonaĵo estas krude masonita per Portlanda cemento el Boulogne, miksita kun marakvo por la subkonstruaĵo kaj la platformo kaj kun dolĉa akvo alie, por garantii salubrecon de la loĝejo[1].

La esploron kaj la konstruadon de 1879 ĝis 1885 direktis la ĉefinĝeniero de la Publikaj Konstruoj Fenoux, kaj de 1886 ĝis 1887 la ĉefinĝeniero Considere. La ordinara inĝeniero Miniac zorgis pri la laborejo dum la tuta konstruado. Finfine, La Vieile eklumis la 15-an de septembro 1887, daton de la laborfino. Tiu dato estas gravurita sur la turo.

Arkitekturo kaj taǔgaranĝo[redakti | redakti fonton]

La arkitekturo de La Vieille estas zorge estetika, sed ankaŭ evitas al la navigistoj konfuzi ĝin kun la najbara lumturo Tévennec. Tial la lumturo estas kvadratforma kaj masiva, iom krenela. Tiu turo estas kvadratforma kaj duoncilindra ĉe sia norda flanko kaj plilarĝiĝas ĉe sia bazo. La lumtura strukturo estis konstruita per konstruŝtono kun ĝiboj el griza granito de insulo de Sein, sed la turo kaj la anguloj de la konstruaĵo estas el murŝtonoj ŝmiritaj per blua granito de Kersanton. La krenelaro de la turo estas korbelo sur kornico, kiu portas balustradon el murŝtonoj. La lanterno estas kovrita per malkava zinka tegmento kaj la lumturo mem estas kovrita per teraso.

La lumtura interno estas taŭgaranĝita kun efikeca zorgo. Do, troviĝas ĉe la teretaĝo akvocisterno kaj diversaj iloj por albordiĝi. Ĉe la supra etaĝo estas kvar ĉambroj, unu super la alia, enhavantaj respektive antaŭe petrolcisternon, nun gazojlan, la kuirejon, la dormoĉambron kaj la noktodeĵorĉambron. Sub la lanterno estas la elektrogeneriloj.

La nova sistemo de deĵorŝanĝo de la gardistoj per ĉareta surterigo kaj la kroma tureto Temperle estis instalita en somero de 1926. Oni malmuntis ĝin post aŭtomatigo de la lumturo en novembro 1995. Nun la alirejo fariĝas per helikoptera vinĉolevado.

Historio de la signalo[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia historio, la lumo de La Vieille signalis Raz de Sein-an diversmaniere.

  • La unua konstanta lumo estis lumigita la 14-an de septembro 1887. Ĝi konsistis el blankaj-ruĝaj-verdaj sektoroj kun fokalo je 50 centimetroj. En la sama momento, la du lumoj sur la pinto de Raz ne lumas.
  • En 1898, la lumo estis ekipita per obskuriga sistemo ĉiujn 5 sekundojn.
  • En 1904, la bruligilo estis plifortigita per inkandeska petrola bruligilo.
  • Nebulkorno estis almetita la 15-an de novembro 1913.
  • La nuna signalo kun 3 obskurigoj (2 + 1) blanka-ruĝa-verda kun 5 blankaj-ruĝaj-verdaj sektoroj kun videbleco ĝis 18 marmejloj, estis instalita en 1939.

Ankaŭ variis la karburaĵoj.

La elektrogeneriloj servis nur por la gardista vivo, sed ne rekte por la funkciigado de la lumtura signalo.

Dum la dua mondmilito, la signalo estis evakuata la 21-an de januaro 1944 kaj relumigita nur la 1-an de junio 1945.

Ĝia elektrigo kun tiu de insulo de Sein okazis en 1992 kaj ĝia aŭtomatigo la 14-an de novembro 1995. Ĝi estis la antaŭlasta izolita lumturo aŭtomatigita, antaŭ la lumturo de Kéréon.

La 10-an de marto 2008, post fortega ŝtormo, la tureto Temperley estis difektita kaj ne estos anstataŭigita[2].

Vivo en la lumturo[redakti | redakti fonton]

La lumturo La Vieille fronte al vigla maro, vidata de la pinto de Raz

Gardistoj kaj deĵorŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Normale la lumturo konstante estis okupata de du gardistoj regule deĵorŝanĝitaj sed ne samtempe. Du motorboatoj veturis por liveri proviantojn, la motorŝipoj Bodwen kaj Velléda, ambaŭ dependis de la Servo pri Lumturoj kaj Signaloj en departemento Finistère.

La deĵorŝanĝo en La Vieille ĉiam okazis sammaniere : la motorboato devis kiel eble plej alproksimiĝi al la lumturo, malgraŭ onda impeto kaj hulo. Kiam proksime, la ŝipano alkroĉis ŝnuron lanĉitan de gardisto. Tiu ŝnurego nomita cartahu, oni uzis por instali ir-reirilon. Post tio oni instalis la "pilkon": tio estis simpla seĝo ne devige sfera, kiu origine estis el korko. Poste la "suprenira" pasaĝero sekurigis sin per savovesto, instaliĝis kun sia pakaĵo rajde sur la pilko, kiu glitis laŭlonge de la deĵorŝanĝa kablo, tirata per vinĉo de la du deĵorantaj gardistoj. Tiu proceduro, kiu certigis la konstantan ĉeeston de almenaŭ du homoj sur la lumturo estis nemalhavebla por efektivigi deĵorŝanĝon en sekuraj kondiĉoj. Kiam sur la platformo, la suprenira gardisto donis sian savoveston al la "malsuprenira" gardisto kaj okupis sian postenon ĉe la vinĉo, dum lia kolego uzis la pilkon por reiri al la ferdeko de la motorboato. Fine oni transmovis la proviantojn. Dum la tuta manovro, la motorboato tanĝis la rokojn baze de la lumturo. Sekve, la deĵorŝanĝo, kiu postulis lertecon de la pasaĝeroj kaj de la piloto kaj ŝipanaro, fariĝis pereiga, se ne tutsimple neebla, ekde kiam estis tro vigla[3].

Nova deĵorŝanĝa sistemo estis enkondukita somere de 1926, dank'al la konstruo de turo kun sistemo Temperley[4][5]. Ĉar la sistemo Temperley estis malmuntita okaze de la aŭtomatigo de la lumturo en novembro 1995 (kaj la turo detruiota per ŝtormo en 2008), la aliro al la lumturo okazas ekde tiam per helivinĉado.

Noël Fouquet, Jean Donnart, Michel Rozenn kaj Guy Lasbleiz lastfoje tranoktis en la lumturo, antaŭ ĝia aŭtomatigo, la 14-an de novembro 1995. Fakte protestante kontraŭ tiu decido, Jean DONNART kun unu el siaj kolegoj estis rifuzintaj la antaŭan deĵorŝanĝon, tio klarigas la ĉeeston de kvar gardistoj en la lumturo, anstataŭ du, kiam oni estingis ĝin[6]. Ekde tiam, la lumturo estas telekondukata de insulo de Sein.

La incidento de la rezervitaj postenoj[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito, Francio nombris multajn vunditojn en la loĝantaro. Leĝo promulgita en la 26-a de aprilo 1924 kreis rezervitajn postenojn por tiuj personoj kaj devigis ties dungon. Tiuj postenoj estis supozataj malpli penigaj ol la mezaj postenoj. Ili estis ĝardengardisto, ministreja pedelo, oficeja dungito, pordisto, kampogardisto, muzegardisto aŭ ankaŭ vilaĝa leterportisto kaj inter aliaj lumtura gardisto.

Tiel du korsikaj militkripluloj, s-roj Mandolini kaj Ferracci estis nomumitaj al la infero de La Vieille. Sinjoro Mandolini estis enpostenigita en la lumturo la 3-an de junio 1925 kaj Ferracci la 22-an de novembro 1925[7]). Tiu peniga laboro ne taŭgis por ili. Ambaŭ estis pulmovunditaj, Mandolini ne plu povis uzi brakon dum Ferracci havis en sia korpo kuglon, kiun la tiamaj kirurgoj ne estis sukcesintaj eltiri kaj foje povus delokiĝi. Ilia korpa sanstato sendube ne taŭgis por supren aŭ malsupreniri la 120 ŝtupojn en la turo kaj praktiki la riskajn ekzercojn de deĵorŝanĝo.

Ekde tiam kiam ili komprenis la metiajn malfacilaĵojn, plurfoje ili petis de la ministro ilian delokigon, kiu ĉiufoje estis rifuzita. Kutimaj al la korsika klimato multe pli milda, la moralo de ambaŭ viroj ja malpliboniĝis. La restadaj kondiĉoj en la lumturo, la malsekeco, la ventaj hurladoj, la giganta ondalteco kaj ondoŝprucadoj, kelkfoje pli altaj ol la turo (33 m) estis aflikta travivaĵo. Rapide ili iĝis neŭrasteniuloj. Malgraŭ tio, la signalo eklumis ĉiunokte.

La trian semajnon en decembro 1925, la vetero iĝis terure malbela. Raz de Sein estis en konstanta bolado, lasante al tiuj du viroj nenium paŭzon. La videbleco tre malbona, la deĵorŝanĝo neeblis per la tiamaj rimedoj. La ĉefgardisto estante sur tero, la korsikanoj restis solaj en la lumturo ĉar la malbona vetero malebligis deĵorŝanĝon. Rapide la du rezervpostenuloj hisis la nigran danĝerflagon supe de la lumturo. Malgraŭ ilia kuraĝo, la lokaj fiŝkaptistoj (tiam respondecaj pri la deĵorŝanĝo kaj la proviantoj) ne povis sufiĉe alproksimiĝi al La Vieille por helpi ilin. La kanoto de la signalizisto Léon Bourdelles provis helpi ilin sed ĝi preskaŭ enabismiĝis kun ĉiuj siaj kanotanoj[7].

Du monatoj poste, favore al vetera pliboniĝo, oni vidis la du malfeliĉulojn sur la platformo, "nigraj kiel demonoj, vestoj en pecoj". Tiam nebulo malebligis videblecon. La 14-an de februaro 1926 estingiĝis la fajro, la alarmilo jam ne plu funkciis.

La 19-an de februaro 1926, la dramo fariĝis tragika kiam la skuno La Surprise de Paimpol, ĵetiĝis sur la rokojn apud Plogoff. Pli ol unu semajno poste, provianta boato povis sufiĉe alproksimiĝi por ĵeti la ir-reiran kablon.

Kuraĝe, malgraŭ la mara stato, la posedantfiŝkaptisto Clet Coquet reveturis la dimanĉon posttagmeze al la lumturo, kunportante la ĉefgardiston Kerninon, sian propran filon, kiuj konsentis anstataŭigi la du korsikanojn. Sed la du kripluloj ne havis sufiĉe da fortoj por uzi tiun tipon de deĵorŝanĝo. Teamo de junaj bretonaj maristoj, naĝante en la glacia maro, alkroĉitaj per ŝnuroj kaj helpe de ŝnurego, sukcesis meti piedojn sur la insuleto kaj rekondukis per la sama vojo, la du elsavitojn en la 28-a de februaro 1926.

Ilia aflikta travivaĵo aperis en amasinformaj ĵurnaloj lokaj kaj poste naciaj, kiuj memorigis pri aliaj incidentoj okazintaj al militkripluloj en la lumturo La Jument kaj en Ar-Men[7]. Tiu afero iris ĝis la parlamento kaj per dekreto de la 1-a de septembro 1927, la posteno de lumtura gardisto estis forigita el la listo de la rezervitaj postenoj. Fine, la du korsikanoj ne estis kulpigitaj pro la ŝiprompiĝo kaj estis enpostenigitaj sur teraj lumturoj[8].

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vido al la Plate kaj La Vieille de okcidento orienten
La lumturo La Vieille kaj la tureto de la Plate vidataj de Raz de Sein.

La aktoro Jean Rochefort estas la baptopatro de la lumturo La Vieille[9].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LE CUNFF, Louis. (1954) Feux de mer. Paris: André Bonne.
  • (1990) “L'épopée des phares du Finistère”, Chasse-Marée (53). 
  • (1992) “Gardiens de phares du Raz de Sein”, Chasse-Marée (68). 
  • Anatole Le Braz, Le Gardien du Feu, 1900.
  • Yves Heurté, Le Phare de la Vieille, Seuil Jeunesse, 1995 (ISBN 978-2-02-023174-9) : Fikcia rakonto okazanta en la lumturo La Vieille.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Phare de la Vieille.
  2. Fotoj pri la ŝtormo de la 10-a de marto 2008 sur la retejo de SNPB
  3. Phares & Cornes de brume. Le ravitaillement et la relève. Alirita La 15-an de marto 2011.
  4. Datumbazo Mérimée: IA29000464 (lumturo La Vieille)
  5. « Temperley : malŝarĝa aparato konsistanta el trabo kliniĝanta kun unurela ĉaro, per kiu la levo de la ŝarĝo kaj la movo de la ĉaro efektiviĝas per la sama kablo. » (artikolo Temperley. Alirita 18-an de marto 2011.).
  6. Françoise Lancelot (aprilo 1995). “Jean Donnart, gardien du phare de la Vieille”, L’Humanité. .
  7. 7,0 7,1 7,2 La Dépêche de Brest, artikolo de la 27-a de februaro 1926 legebla sur la paĝo Jaro 1926 de la retejo de Association Sportive Brestoise.
  8. Le Cunff 1954, paĝo115-120
  9. « Phare de la Vieille », elsendaĵo por la 30-a datreveno de Thalassa, France 3 (5-an septembro 2005)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]