Lunalilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lunalilo
Reĝo de Havajo
Regado de la 8-a de januaro 1873 ĝis la 3-a de februaro 1874
Antaŭulo Kamehameha la 5-a
Sekvanto Kalākaua
Kronado 9-a de januaro 1873 en la preĝejo de Kawaiahaʻo
Persona informo
Lunalilo
Naskonomo William Charles Lunalilo
Naskiĝo 31-a de januaro 1835
en Honolulu
Morto 3-a de februaro 1874
en Honolulu
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Maŭzoleo proksime de la preĝejo de Kawaiahaʻo
Religio Eklezio de Havajo vd
Ŝtataneco Reĝlando Havajo vd
Familio
Dinastio Keōua Nui/Kamehameha
Patro Kanaʻina
Patrino Kekāuluohi
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Charles LunaliloLunalilo (naskiĝis la 31-an de januaro 1835 en Honolulu kaj mortis la 3-an de februaro 1874 samloke) estis elektita reĝo de Havajo en 1873, kelkajn monatojn post la morto de sia kuzo Kamehameha la 5-a. Lunalilo mortis post 15 monatoj de regado. Li estis tre populara en Havajo.

Baloto de 1872[redakti | redakti fonton]

Kamehameha mortinta sen heredanto, la ali‘i-oj (la nobeloj) devis decidi pri la reĝa sinsekvo. Lunalilo estis elektita por la trono, sed li tuj anoncis ke li ne akceptus la decidon de la ali‘i-oj sen havi subtenon de la popolo. Konsekvence, li estis la unua nuntempa monarko elektita per referendumo.

Lunalilo, konstrate kun sia kontraŭulo pli konservativa, la estonta reĝo Kalākaua, volis reformi la havajan registaron kaj ŝanĝi la konstitucion por ke la registaro estu pli demokrata kaj donu al la popolo pli grandan partoprenon en tio ĉi.

Estis decidite realigi popularan baloton, doni al la popolon la oportuno ke ĝia voĉo estu aŭdita. Tamen, la konstitucio donis al la parlamento la potencon de decidi kiu estus la reĝo, tiel li ne estus oficiala. Lunalilo petis al sia popolo voĉdoni por ke ĝia voĉo estu aŭdita.

La baloto okazis la 1-an de januaro 1873 kaj rezulto kun venkego de Lunalilo. La sekvanta semajno, la parlamento deklaris lin unuanime reĝo. Estis spekulite ke la kialo la unuanima voĉdono estis kiu ĉiu leĝdonanto devis subskribi malantaŭ la baloto kun sia nomo kaj timis decidi kontraŭ la deziroj de la popolo. Emma de Sube rakontis poste en letero ke centoj da Havajanoj estis pretaj por ŝiri ĉiujn kiuj kontraŭis Lunalilon.

La kronado de Lunalilo okazis la 9-an de januaro 1873 en la preĝejo de Kawaiaha'o. La korto de la preĝo estis tre plena, dum multe da homoj observis el la ekstero, montrante la popularegeco de la reĝo.

Pro la populareco kiun havis Lunalilo kaj ĉar li iĝis reĝo per demokrata procezo, li estas konata kiel "La reĝo de la popolo".

Regado[redakti | redakti fonton]

Kiam Lunalilo alprenis siajn devojn, la politikoj de la registaro komencis ŝanĝegi. Sia antaŭulo, Kamehameha la 5-a, dum sia regado, klopodis akiri pliajn potencojn and klopodis retaŭri la absolutan monarkion de lia avo, Kamehameha la 1-a. Lunalilo, tamen, dum sia regado, klopodis igi la Havajan registaron pli demokrata. Al komenco, li skribis al la parlamento, rekommendante ke la konstitucio amendita. Li volis malfari ŝanĝojn faritajn de sia antaŭulo kiam li leĝigis la konstitucion de 1864.

La reĝo ankaŭ volis plibonigi la ekonomikan staton.

Dum la regado de Lunalilo, ribelo okazis en la malgranda armeo de Havajo. Iuj membroj de la armeo ribelis kontraŭ la drillmaster-oj kaj la adjutanto generalo. La reĝo intervjuis la trupojn kiuj partoprenis en la ribelo kaj konvinkis illin deponi iliajn armilojn. Post ĉi tio, la reĝo likvidis la armeon. Ekde tiu momento, la reĝlando ne havis armeon ĝis Kalākaua restaŭris ĝin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Lunalilo en angla  Vikipedio, Lunalilo en franca  Vikipedio kaj Lunalilo en hispana  Vikipedio.