Lundaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lundaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Group of Ka-Lundas-1909

La lundaoj estas bantua etno en Angolo, Zambio kaj Demokratia Respubliko Kongo.

La lundaoj estas proksimume 175.000 homoj, laŭ aliaj fontoj 310.000 (1998); 220.000 el ili vivas en Zambio, 90.000 en Angolo kaj nespecifa nombro en Demokratia Respubliko Kongo. Ekzistas du lundaaj lingvoj, unu nomata Ĉilunda (Chilunda), la alia nomata Kiluba. Dialektoj estas Lunda Ndembu, Lunda Kalandu, Lunda Kambove. En Zambio la lundaoj vivas en la Nordokcidenta Provinco kaj en Kuprozono (Copperbelt). Konata reprezentanto de la lundaoj estas la konga politikisto Moise Tschombé.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James A. Pritchett: Friends for Life, Friends for Death: Cohorts and Consciousness among the Lunda-Ndembu. Charlottesville 2007, ISBN 978-0-8139-2624-7