Luna fazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lunkvarono)
Tiu animacio bildigas la lunajn fazoj kaj la balancado de Luno kiel viditaj en la Norda hemisfero

Laŭ astronomio, luna fazo estas iu de la aspektoj de Luno videbla de Tero. Luno ne mem elsendas lumon, sed reflektas la lumon de Suno. La lunaj fazoj varias cikle dum unu monato, ĉar Luno orbitas ĉirkaŭ Tero.

Plenluno nomiĝas la fazo, dum kiu la tuta luno estas plene prilumata, novluno la fazo, dum kiu la luno estas apenaŭ videbla kaj kvaronluno ĉiu el la du fazoj de la luno, dum kiu oni vidas ĝin nur parte (kreskanta luno, post novluno, kaj malkreskanta luno, post plenluno).

Kiam la luno estas tuj malaperonta (malkreskanta luno) aŭ ĵus aperinta, (kreskanta luno) ĝi aspektas kiel maldika brila arko, sed la cetero de ĝia disko ŝajnas prilumita de griza lumo, aŭ cindra lumo : estas la rebrilo de Tero sur lumo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Lunaj fazoj laŭ PIV 2005

La aŭtoroj de PIV 2005 aldonis eraran ilustraĵon de la lunaj fazoj. Kelkaj fazoj sur ĝi validas nur por la norda hemisfero, kaj kelkaj - nur por la suda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]