Lunpaŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Moonwalk in Madrid.jpg
Minnie the Moocher (1932)

Lunpaŝado, krom la ago de "paŝi sur la Luno" (kion faris la astronaŭtoj en la programo Apollo inter 1969 kaj 1972), estas nomo de rompdanca movo (angle moonwalk [MUNŭok]), "signatura" dancmovo de Michael Jackson. Ĉu Jackson mem inventis ĝin, pridiskutatas, sed ĉiukaze ĝi populariĝis kun li post lia unua spektaklo kun ĝi en 1983, kantante "Billie Jean". Nun la danco estas forte ligita al Jackson, kaj laŭdire ĝi estas eĉ protektata per kopirajto. Jackson en 1988 nomis sian biografion Moonwalker - "Lunpaŝanto". En tiu libro li asertas, ke li inventis lunpaŝadon dum kelkaj tagoj en sia hejmo.

La efiko[redakti | redakti fonton]

La ideo de lunpaŝado estas doni iluzion de dancanto antaŭenpaŝanta sed samtempe mistere moviĝanta malantaŭen. Tio aspektas kvazaŭ la dancanto kontraŭnature glitas malantaŭen eĉ se li devus antaŭeniĝi.

En Usono kelkaj fruaj kritikistoj ne kredis je siaj propraj okuloj, lanĉante teorion ke lunpaŝado estus filma truko.

Kiel fari[redakti | redakti fonton]

Kiel jam dirite, dum ĝusta lunpaŝado la dancanto ŝajnas normale antaŭeniri. Tamen tio ne veras: Neniu piedo devas esti tute levata de la grundo. La efekton kreas la metado de onia tuta pezo sur la antaŭaĵon/fingrojn de unu piedo, dum la alia piedo metitas ebene surgrunden, antaŭ la levita piedo. La dancanto poste komencas glitigi sian piedon malantaŭen dum ŝi aŭ li ete levas kaj mallevas la alian piedon, kvazaŭ je "paŝdanco". Se ĝuste farite, aspektas kvazaŭ la levita piedo paŝus antaŭen kaj la ebena piedo aspektas esti surgrunde, "preteriranta" la levitan piedon. Jam farite la piedoj interŝanĝas rolojn kaj la dancanto faras novan paŝon. Kiam oni ĝuste ligas la paŝojn kun naturaj korpomovoj, la iluzio povas esti mirinda.

Eĉ se lunpaŝado povas soni facila, ĝi estas dancomovo nekredeble malfacile regebla, kaj eĉ kiam oni kapablas fari la ĝustajn movojn, oni ankoraŭ riskas malsukcesi pri la fajnaj movetoj, kiuj fakte donas la iluzian efekton. Ankaŭ la ŝuoj de la dancanto povas influi la rezulton. Kaj aldone al tio, lunpaŝado komence sentiĝas kiel tre kontraŭnatura movo, kaj ofte estas bezonataj pluraj monatoj por finlerni ĝin. Malgraŭ ĉio: Dancistoj, kiuj finlernis la movon, konstatis, ke oni vere sentas sin malantaŭengliti, kiam oni lunpaŝas.