Lupeni (Petroșani)
publikigita versio estis patrolita je 12 sep. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 12 sep. 2023.
Lupeni | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Hunedoara | |
Alinome | Lupény (hungare); Schylwolfbach (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 22′ N, 23° 14′ O (mapo)45.36027777777823.238333333333Koordinatoj: 45° 22′ N, 23° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 640 m | |
Poŝtkodo | 335600 | |
Loĝantaro | 23.390 (en 2011; 30.642 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87059 | |
Lupeni [lupenj] (hungare Lupény [lupenj], germane Schylwolfbach) estas urbo (duaranga municipo) en Rumanio sur la bordo de la rivero Okcidenta Jiu, sudokcidente de Petroșani[1].
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 8 034 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, poloj, germanoj); en 1992 32 853 (rumanoj, 12 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estas el 1850. La industriigadon de la regiono rapidigis la konstruado de la fervojlinio Petroșani-Livezeni en 1892. En 1929, 1977 kaj 1991 estis strikoj kaj manifestacioj tie. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). En 1914 oni aligis al ĝi Bărbătenii de Sus, kiu en 1910 havis 708 loĝantojn.
En 2003 ĝi ricevis la rangon de municipo.
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Anna Mária Bíró (n. 25-a de majo 1961): politologino.
- János Fazekas (16-a de februaro 1926 – Budapest, 6-a de marto 2004): rumania hungara politikisto.
- Klára Hadai G., familinomo Geiger (n. 20-a de aŭgusto 1938): – tekstilartistino, grafikistino, libroilustristino.
- Mária Hunyadi (16-a de julio 1945): tekstilartistino.
- Aristid Nagy: geografo, universitata, altlerneja instruisto
- Béla Oltyán (n. 28-a de aŭgusto 1929): literaturhistoriisto, kritikisto.
- Sándor Palotay (25-a de septembro 1926 – Budapest, 5-a de aŭgusto 1979): adventista pastro, prezidanto de la konsilantaro de liberaj eklezioj.
- Olivér Pittner (Lupény, 3-a de julio 1911 – Târgu Mureș, 9-a de julio 1971) pentristo[2].
- Ilie Schön (n. 15-a de februaro 1922): grafikisto.
- Sándor Suka (1-a de januaro 1921 – Budapest, 17-a de septembro 1993): aktoro.
- Zsuzsanna M. Veress, Licker (10-a de novembro 1946 – Timișoara, 24-a de januaro 1991): verkistino.[3]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Pittner Olivér. Arto en Hungario. Alirita 2015-01-04.
- ↑ M. Veress Zsuzsanna (hungare). Magyar Scifitörténeti Társaság. Alirita 2015-01-04.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Urbestra retejo Arkivigite je 2019-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
|