Lupeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupeon oni povas uzi por esplori poŝtmarkojn
Lupeo estas uzinda ankaŭ por legi malgrandan tekston
En plektado de punto helpas la lupeo

Lupeo estas konveksa lenso, kiu montras tre proksimajn objektojn, grandigante ĝis ĉirkaŭ dekfoje. Por uzi lupeon facile la lenso kutime havas framon kaj tenilon. La lupeo povas esti malgranda por porti en poŝo aŭ grandega modelo kun ĉirkaŭanta lumigilo por profesia uzo.

La grandecon de lupeo limigas la eco de lenso, ke grandaj lupeoj havas baldaŭ tro pezan lenson. Por tio tamen estas solvo, ĉar estas eble uzi Fresnel-lenson.

La lupeon profesie uzas ĥirurgoj, dentistoj, juvelistoj, horloĝistoj, kaj multaj aliaj. La detektivoj kiel Sherlock Holmes en literaturo estas ofte priskribata uzante la lupeon, ofte parodie.

Alia uzo de lupeo estas ke ĝi utilas por konverĝigi la sunradiojn ĝis la punkto ke ili povas bruligi paperon aŭ similan materialon. De tio devenas multaj eblaj precizaj uzoj, ekzemple manko de iloj por produkti fajron, kaj permesas historion kie okazas tiaj specialaj kazoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]