Luperkaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
romia bronza masko de lupo el la 1-a jarcento antaŭ nia erao

Luperkaloj, latine Lupercalia, estis tre antikva, eble antaŭromia, paŝtisma festo celebrata en antikva Romo. Ĝi celebriĝis de la 13-a ĝis 15-a de februaro por eviti malbonajn spiritojn kaj purigi la urbon, liberigante sanon kaj fekundecon. La festo subsumigis la ankoraŭ pli fruan tradicion februa, februaliafebruatio, antaŭ-printempa purigada ceremoniaro okazinta je la sama dato, kiu estigis la nomon de la monato februaro.

En la antikva epoko oni kredis ke la nomo havas rilaton al la antikva greka festivalo de Arkadio, nomata Λυκαία [Lukaía] (de la malnovgrekaj vortoj λύκος [Lukos], "lupo", do latine lupus), en kiu adoriĝis la greka diaĵo Pajno, la greka ekvivalento al la romia diaĵo Faunus. Laŭ la tradicio la greko Εὔανδρος [Euandros], legenda heroo el Arkadio kiu portis la konojn pri la grekaj dioj, la grekaj leĝoj kaj la grekan alfabeton al Italio ses jarojn antaŭ la komenciĝo de la Troja milito kaj fondis borde de la rivero [Tibero]] loĝlokon poste latine nomatan Pallantium, en la loko en kiu poste ekestis Romo.

Laŭ la roma mitologio, Lupercus estas diaĵo kelkfoje identigita kun la romia dio Faunus: Lupercus estas la dio de paŝtistoj. Lia festo, okazigita en la datreveno de la fondo de lia templo la 15-an de februaro 15, ricevis la nomon Lupercalia. En la celebraĵoj liaj pstroj vestiĝis per kapraj feloj. Kapro kaj hundo estis oferitaj, kaj salaj kukoj preparita de la vestalaj virgulinoj estis bruligitaj.

Post la kristaniĝo de Romio, la kristana kandelfesto iĝis iusenca daŭrigo de la antaŭkristana celebraĵo.