Saltu al enhavo

Lupo la 3-a (Gaskonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupo la 3-a
(Gaskonio)
(770-819)
Karolo la Granda faris sian ekspedicion al Zaragozo (778) kaj kiam li revenis li estis venkita ĉe Roncesvalo fare de la gaskonoj, kies gvidado foje estas atribuita al Lupo la 2-a (718-778) kaj pli moderne al lia supozebla filo Sanĉo Lupo la 1-a. (770-816).
Karolo la Granda faris sian ekspedicion al Zaragozo (778) kaj kiam li revenis li estis venkita ĉe Roncesvalo fare de la gaskonoj, kies gvidado foje estas atribuita al Lupo la 2-a (718-778) kaj pli moderne al lia supozebla filo Sanĉo Lupo la 1-a. (770-816).
Persona informo
Naskiĝo 770
en Gaskonio, Akvitanio, Francio
Morto 819
en Gaskonio, Akvitanio, Francio
Familio
Patro Centulle Loup (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Donatus I Lupus of Bigorre (en) Traduki, Centule I, Viscount of Béarn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lupo la 3-a Centulo de Gaskonio estis Duko de Gaskonio (818-820), filo de Adalriko de Gaskonio (742-801). Li estis senpovigita kaj ekzilita.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En 818, post la morto de sia kuzo García la 1-a, Lupo la 3-a sukcedis lin en la titolo de Duko de Gaskonio, provante esti sendependa.

10-ajarcenta mapo de Francio kun la graflando de Gaskonio.

En 818, la nova reĝo de Akvitanio, Pepino la 1-a, metita sur la tronon fare de sia patro Ludoviko la Pia la jaron antaŭe (817-a), petis al Lupo la 3-a rekoni sian reĝan aŭtoritaton. Kiam la duko de Gaskonio rifuzis, la imperiestro mem forpelis Lupon la 3-an el sia regno, kiu ribelis, kaj en 819-a, Pepino la 1-a eniris en Gaskonion en armiloj, kun grafo Berengaro de Tuluzo kaj la grafo de Aŭvernjo, Gŭerino, kiuj venkis Lupon kaj metis por fuĝi plurajn da liaj subtenantoj, inkluzive de lia frato, Gersando, kiu estis mortigita en la fuĝo. Lupo la 3-a, akuzita je mallojaleco, tuj estis senpovigita kaj ekzilita, donante Gaskonion al la administrado de grafo Berengaro de Tuluzo.

Lupo verŝajne mortis baldaŭ post esti forigita, kvankam la cirkonstancoj estas nekonataj, kiel konfirmas La Vasconie.

Posteuloj

[redakti | redakti fonton]

Lupo Centulo, ĉiam laŭ "La Vasconie", el sia edzino (aŭ amanto) kies nomo kaj prapatroj estas nekonataj, li havis du infanojn:

  1. Donato Lupo, grafo de Bigorre, fondinto de la Bigorre-dinastio, kiel konfirmita per dokumento n-ro XLIX de la Kolekto de historiistoj de Gaŭlio kaj Francio Volumo 8
  2. Centullo, Vicgrafo de Bearno, fondinto de la Vicgrafoj de Bearno, kiel konfirmita per dokumento n-ro XLIX de la Kolekto de historiistoj de Gaŭlio kaj Francio Volumo 8.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la itala Vikipedio.