Lupola medikago
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Medicago lupulina L. 1753
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Lupola medikago (Medicago lupulina L. 1753) estas jara aŭ dujara, foje plurjara herbeca planto de la fabaca familio sufiĉe komuna en la mezvarmaj regionoj. Ĝin oni foje kultivas kiel manĝaĵon por bestoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi povas alti 15 ĝis 60 cm kun fajnaj tigoj ofte kuŝitaj kiam ĝi ekkreskas kaj stariĝantaj poste. La trilobajn foliojn portas longa petiolo. La folieroj ovalas kaj iom dentas ĉe la pinto.
La tre etaj floroj flavas kaj estas grupitaj en premitaj grapoloj.
La frukto estas dehiska guŝo entenanta nur unu semon.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Trilobaj folioj, viditaj de supre.
-
Trilobaj folioj, viditaj de supre.
-
Floro, profile.
-
Fruktaro.