Lupuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lupuso

Lupusfoto.jpg

KIM-10 M32
Information icon.svg
vdr

Lupuso (scienca nomo: Sistema ruĝa lupuso, latine Lupus erythematosus) estas aŭtoimuna malsano, do perturbo de la imuna sistemo dum kiu organismo produktas proteinojn, fremdajn al siaj propraj ĉeloj kaj iliaj komponantoj, kaj tiel damaĝas la sanajn ĉelojn kaj iliajn histojn. La imuna sistemo ekkondiseras siajn ĉelojn kiel la fremdajn kaj atakas ilin, kaŭzinte damaĝojn kaj inflamojn de diversaj histoj de la organismo. Lupuso trafas artikojn, haŭton, renojn, koron, pulmojn, sangujojn kaj cerbon. Inter ĝiaj simptomoj estas troa laciĝo, doloraj aŭ ŝvelintaj artikoj, febro, haŭtaj erupcioj, renaj problemoj. Lupuso apartenas aŭ reŭmataj malsanoj. Kompleta resaniĝo ne eblas, sed kaze de ĝusta kuracado la pacientoj povas daŭrigi aktivan vivon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La latina nomo de la malsano venas de la latinaj vortoj lupus (lupo) kaj erythematosus (ruĝa). Ĝin kaŭzis la haŭtaj damaĝoj kvazaŭ faritaj de mordema lupo[1].

Unuafoje oni priskribis la malsanon en 1828, kiam sviso-franca dermatologo Laurent-Théodore Biett priskribis ĝiajn haŭtosignojn. En 1873 kunhara dermatologo Mór Kaposi rimarkis, ke iuj malsanuloj kun haŭtaj erupcioj havas ankaŭ simptomojn de internaj malsanoj. En 1890 kanada kuracisto William Osler trovis, ke lupuso povas okazi ankaŭ sen haŭtaj simptomoj. En 1848 estis priskribita fenomeno de LE-ĉeloj, kiam en sango estis trovataj, partoj de ĉeloj. Tio grave kontribuis al diagnozado de lupusuloj. En 1954 en sango de malsanuloj estis trovitaj certaj proteinoj (aŭ antikorpoj), kiuj atakis proprajn ĉelojn. Tiu fenomeno estis uzata por krei novajn, pli sensivajn testilojn[1].

En 1894 angla kuracisto J.S. Payne montris efikecon de kinino por kuracado de lupusa erupcio. En 1928 H. Martenstein rimarkis pozitivan efikon ĉe 22 el 28 pacientoj, kuracitaj per pamaĥino. En 1930 germanaj fakuloj H. Jensch kaj O. Eisleb patentis kaj ekproduktis sintezan 9-aminoakridinon nomitan kinakrino. En 1938 efikecon de kinino konfirmis A.M. Davidson kaj A.R. Birt, kiuj konstatis malaperon de ruĝaj erupcioj ĉe 19 el 29 observitaj pacientoj. En 1940 sovetia profesoro Andrej Prokopĉuk publikigis artikolon pri pozitiva influo de kinino sur lupusajn erupciojn. En la 1950-aj jaroj oni ekatentis kontraŭinflamajn ecojn de kontraŭmalariaj kuraciloj, speciale klorokinon. En 1955 aperis hidroksiklorokino, kies efikecon konfirmis en 1955-1957 tri esploroj[2].

Ofteco[redakti | redakti fonton]

Libro "Kion nigrulino devas scii pri lupuso". Usono, 1991.

Opinioj pri ofteco de lupuso varias: 3-4 ĝis 250 homoj el 100 000[3][4], 50–70[5]. Ĝis 2013 en Eŭropo kaj Usono estis registritaj ĉirkaŭ 500 mil malsanuloj, en Ĉinio — 1-1,5 milionoj.

Plej ofte ĝiaj simptomoj aperas de 15 ĝis 25 jaroj[3] (laŭ aliaj informoj oni malsaniĝas kutime je 20-40 jaroj, diagnozado okazas en 35-45 jaroj)[5]. Infanoj kaj aĝuloj (pli ol 65-jaraj) malsaniĝas oble malpli ofte (<1 kazo por 100 mil)[5]. Mortofteco estas 3-oble pli alta ol averaĝe ĉe populacio[3]. Laŭ datumoj de usonaj esploristoj, nigrulinoj malsaniĝas 3-oble pli ofte ol blankulinoj[6]. Virinoj kun hispanaj, aziaj kaj indianaj radikoj ankaŭ malsaniĝas pli ofte[1]. En kelkaj landoj de Azio lupuso renkontiĝas pli ofte ol reŭmatoida artrito[6].

Oni trovis ke konformitaj provokiloj de lupuso estas sunradioj, certaj kuraciloj (Hydralazine, Procainamide, Kinidino, kontraŭkoncipaj piloloj kaj aliaj), vakcinoj, silicia dioksido, fumado. Oni supozas ke tion povas influi pezaj metaloj (hidrargo, plumbo, kadmio), organikaj kloridoj, organikaj solvantoj, pesticidoj, nafroproduktoj, certaj manĝeblaj proteinoj (sojfabo, spinaco, maizo, ŝosoj de medikago)[5].

Risko de lupuso kreskas se en la familio haveblas aŭtoimunaj malsanoj, speciale ĉe parencoj de la unua linio. Heredan faktoron konfirmas alta konkordanco inter unuovolaj ĝemeloj (24–69%), dum ĉe duovolaj ĝemeloj konkordanco estas nur 2–9%. Tamen kompleta konkordanco mankas eĉ ĉe unuovolaj ĝemeloj, kio konfirmas gravecon de eksteraj faktoroj[5].

Gravan rolon ludas malekvilibro de seksaj hormonoj. Androgenoj estas imunosubpremaj, dum estrogenoj stimulas imunajn reagojn, pro kio virinoj pli ofte havas aŭtoimunajn malsanojn. Risko de lupuso kreskas kaze de frua menarĥo kaj malfrua menopaŭzo pro pli alta nivelo de estrogenoj[5]. Tion konfirmas ankaŭ malbona influo de gravedeco al la paso de la malsano, malkresko de ĝia aktiveco post ovoloktomio, alta procentaĵo de lupuso inter viroj kun sindromo de Klinefelter. Proksimume 90% de la malsanuloj estas virinoj, dum viroj en diversaj grupoj konsistigas 4% ĝis 22%. En Francio, Germanio, Italio, Hispanio kaj Britio ofteco de lupuso inter la viroj varias 3,7 ĝis 24,8 je 100 mil homoj. Averaĝa rilatumo inter virinoj kaj viroj proksimas al 6:1, inter pacientoj en postpubereca periodo — 10:1. Ĉe pacientoj ĝis 15 kaj pli ol 65 jarojn aĝaj genra diferenco estas oble malpli granda[7], ĝis proporcio 2:1[6].

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj tipoj de lupuso[1].

  • Sistema ruĝa lupuso

Ĝi trafas plurajn sistemojn de la organismo (do sistema). Ĝi povas havi simptomojn gravajn aŭ malgravajn kaj plejparte trafas homojn en la aĝo 15 ĝis 45 jaroj.

  • Diskoida ruĝa lupuso

Ĝi trafas ĉefe la haŭton forme de ruĝa ŝvelanta erupcio, kiu aperas sur vizaĝo, krania haŭto ktp. La ŝvelaĵoj povas dikiĝi kaj skvamiĝi. Foje tio daŭras tagojn, foje jarojn, jen malaperante, jen aperante denove. Malgranda procentaĵo de la malsanuloj poste ekhavas sisteman ruĝan lupuson.

Ĝin kaŭzas kuraciloj. Kutime aperas simptomoj kiel artito, erupcio, febro, brustodoloro, dum la renoj kutime ne estas trafataj. Post ĉesigo de prenado de la kuraciloj, la simptomoj malaperas. Tiun tipon de lupuso kaŭzas interalie: Hydralazinum, Procainamide, Methyldopa, Guinidin, Isoniazid kaj aliaj.

Ĝi foje trafas novnaskitojn, se iliaj patrinoj havis sisteman ruĝan lupuson aŭ aliajn aŭtoimunajn malsanojn. Tiaj infanoj povas havi grave damaĝitan koron (plej malbona varianto) erupcin, anomaliojn ĉe hepato kaj citopenion (malaltan nombron de sangoĉeloj). Tiu tipo renkontiĝas malofte. La erupcioj kutime ne bezonas terapion kaj malaperas memstare.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj de lupuso estas nekonataj. Plej verŝajne temas pri kombinaĵoj de kelkaj faktoroj, inter kiuj estas genetika inklino, medipoluado kaj eble hormona stato. Provoki la malsanon povas nervostreĉiĝo, malvarmumo, hormona rearanĝo de la organismo dum seksa maturiĝo, gravedeco, abortigo aŭ menopaŭzo. Oni ne trovis specialan "lupusan" genon, sed supozas ke kombinaĵoj de kelkaj genoj altigas probablecon de la malsaniĝo. Unuovolaj ĝemeloj havas pli da ŝancoj malsaniĝi je lupuso samtempe ol ĝemeloj el malsamaj ovoloj aŭ ne-ĝemeloj. Lupuso estas nekontaĝa[1].

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Simptomoj de lupuso varias laŭ graveco kaj kombinaĵoj, ili jen aperas, jen malaperas. Plej ofte aperas grava laciĝo, ŝveliĝo kaj doloro ĉe artikoj, neklarigebla febro, erupcioj. La erupcioj kutime aperas sur nazo kaj vangoj tiel ke ĝia formo memorigas papilion kiel ĝi ofte estas nomata. Foje aperas ankaŭ erupcioj sur vangostoj, oreloj, ŝultroj, manoj, brusto[1].

Ĝeneralaj simptomoj[1]:

  • Doloremo kaj ŝveliĝo de artikoj, muskola doloro;
  • Neklarigebla febro;
  • Sindromo de kronika laciĝo;
  • Ruĝaj erupcioj sur haŭto aŭ ŝanĝo de haŭtkoloro;
  • Brustodoloro dum profunda spirado;
  • Abunda perdo de la haroj;
  • Blankiĝo aŭ bluiĝo de haŭto sur fingroj de la manoj kaj piedoj ĉe malvarmo aŭ nervostreĉiĝo (Raynaud-malsano);
  • Altiĝinta sensiveco al sunradioj;
  • Edemoj ĉe la kruroj kaj/aŭ ĉirkaŭ la okuloj;
  • Ŝveliĝo de limfonodoj.

Iu homoj spertas ankaŭ kapdoloron, kapturniĝon, depresion, spasmojn. Novaj simptomoj povas aperi jarojn post la diagnozado. Foje simptomoj aperas nur ĉe unu sistemo (haŭto aŭ artikoj aŭ sangosistemo), sed ĉe pluraj. Plej ofte estas trafataj artikoj kaj muskoloj, kio kaŭzas artritojn kaj mialgion. Haŭtaj erupcioj estas similaj ĉe plejparto de la pacientoj[1].

Influo al la organoj[1]:

Okazas inflamo ĉe la renoj (lupusa nefrito), kiu malbone influas ilian kapablon plenumi siajn funkciojn kaj kutime postulas intensan kuracadon per medikamentoj. Malsanulo mem ofte ne povas pritaksi gravecon de la damaĝo, ĉar kutime ĝin ne akompanas doloro, rimarkeblas nur ŝveliĝo de maleoloj kaj ĉirkaŭ la okuloj. Ofte tion montras ankaŭ nenormala urina ekzameno aŭ malgrandiĝo de la kvanto de urino.

Ĉe iuj pacientoj lupuso trafas la cerbon aŭ la centran nervan sistemon. Tio povas kaŭzi fortajn kapdolorojn, kapturniĝon, perturbojn de memorkapablo, problemojn pri vidkapablo, paralizojn, psikozojn, spasmojn. Sed iuj el tiuj ĉi simptomoj povas aperi sekve de uzado de kuraciloj, inkluzive kadre de kuracado de lupuso aŭ pro emocia ŝoko, kaŭzita de malsaniĝo.

Sangvaskuloj povas inflami (vaskulitoj), damaĝante la vojon laŭ kiu cirkulas la sango. La inflamo povas esti malgrava kaj ne postuli kuracadon.

Povas aperi anemioleŭkopenio, do malmultiĝo de blankaj kaj/aŭ ruĝaj sangoĉeloj. Foje aperas trombocitopenio — malmultiĝo de trombocitoj, altiganta riskon de sangado. Foje kreskas risko de apero de la tromboj en sangvaskuloj.

Foje inflamo aperas en arterioj, kiuj alportas sangon al la koro (koronaria vaskulito), en la koro mem (miokardito, endokardito) aŭ en serozo, kiu ĉirkaŭas la koron (perikardito), kaŭzante brustodolorojn kaj aliajn simptomojn.

Foje okazas inflamo ĉe serozo de la pulmoj (pleŭrito), kaŭzanta brustodolorojn, anhelon kaj tuson, au okazas aŭtoimuna inflamo de la pulmoj (pneŭmonito). Inflamo povas disvastiĝi al aliaj serozoj, kovrantaj hepaton, lienon kaj kaŭzante doloron ĉe respektiva loko.

Diagnozado[redakti | redakti fonton]

Diagnozado de lupuso povas daŭri monatojn kaj eĉ jarojn. Ĝi estas tre persona kaj manko de unu aŭ ĉeesto de kelkaj ĝiaj simptomoj ne sufiĉas por (mal)diagnozi ĝin. Malsanulo devas laŭeble plej detale rakonti pri sia sanstato kaj vivhistorio al kuracisto, tamen foje necesas atendi aperon de pliaj simptomoj por fari definitivan diagnozon[1].

Ne ekzistas unusola testo, ebligante tute certe konkludi, ĉu paciento havas lupuson aŭ ne. Oni uzas tiucele ekzamenojn, kiuj eltrovas specifajn aŭtoantikorpojn ofte haveblajn ĉe lupusuloj. Ekzemple oni faras ekzamenon pri kontraŭnukleaj antikorpoj, ebligantan eltrovi aŭtoantikorpojn, kiuj kontraŭas komponantojn de la nukleo de propraj ĉeloj de la homo. Multaj lupusuloj havas pozitivan sangoekzamenon pri kontraŭnukleaj antikorpoj, tamen necesas memori ke tiun fenomenon povas kaŭzi ankaŭ kelkaj kuraciloj, infektoj kaj aliaj malsanoj. Ekzistas ankaŭ ekzamenoj pri individuaj tipoj de aŭtoantikorpoj, pli specifaj por lupusuloj, kvankam ne ĉiuj malsanuloj havas ilin. Tiuj antikorpoj enhavas kontraŭ-DNA, kontraŭ-Sm, RNP, Ro (SSA), La (SSB)[1].

La Usona Kolegio de Reŭmatologio proponis jenajn signojn de lupuso (versio de 1997):

  1. Ruĝaj erupcioj ĉe zigomo: fiksita eritemo kun tendenco disvastiĝi al nazolipa zono;
  2. Diska erupcio: eritemaj leviĝantaj platoj kun algluiĝantaj haŭteroj kaj foliklaj ŝtopiloj, sur malnovaj erupcioj povas formiĝi atrofiaj cikatroj;
  3. Lumsensiveco: erupcio aperanta kiel reago al lumradioj;
  4. Ulceroj en la buŝo: ulceroj en la buŝo kaj faringo, kutime sendoloraj;
  5. Artrito: neerozia artrito, trafanta du aŭ pli da periferiajn artikojn kaj riveliĝanta en doloroj, edemoj kaj eksudoj;
  6. Serozito: pleŭrito (pleŭraj doloroj kaj/aŭ bruo de frotado de la pleŭro, kaj/aŭ pleŭra eksudo), perikardito (bruo pro frotado de perikardo dum aŭskultado kaj/aŭ signoj de perikardito ĉe eĥokardiografio);
  7. Damaĝoj de la renoj: persista proteinurio almenaŭ 0,5 gramojn/tage;
  8. Damaĝoj de la centra nerva sistemo: spasmoj, psikozo (dum manko de metabolismaj pertuboj aŭ sen preni kuracilojn);
  9. Hematologiaj perturboj: hemoliza anemio kun retikulocitozo, leŭkopenio < 4,0 х10 9 /litro (registrita dufoje kaj pli), trombocitopenio < 100 х10 9 /litroj (sen preni kuracilojn);
  10. Imunologiaj perturboj:
    1. a-DNA;
    2. a-Sm;
    3. antikorpoj al fosfolipidoj;
    4. pozitiva testo pri lupusa antikoagulanto;
    5. stabila false pozitiva Wassermann-ekzameno (ne malpli ol 6 monatoj) ĉe laboratorie konfirmita manko de sifiliso.
  11. Altigita titro de antinuklea faktoro (ANF; ĉe manko de prenado de kuraciloj, kaŭzantaj lupussimilan sindromon).

Por fari diagnozon sufiĉas kvar el la menciitaj 11 kriterioj. Sed eĉ se haveblas nur unu simptomo, tio ne ekskludas probablecon de lupuso. Por ke paciento estu akceptita en klinika esplorado, li devas havi almenaŭ kvar simptomojn, el kiuj unu devas esti imunologia a-DNA, antinuklea faktoro (ANF), Sm, a-KL, C3, C4)[3].

Foje povas aperi pliaj simptomoj kiel malkresko de pezo, aktiva perdo de la haroj, neklarigebla febro, bluiĝo aŭ blankiĝo de la fingroj )aŭ ties partoj), nazo, aŭrikloj ĉe malvarmo aŭ nervostreĉiĝo. Foje aperas ankaŭ muskola malforteco, longdaŭra temperaturo 37,1—38,0 °C, malagrablaj sentoj ĉe abdomeno akompane de naŭzo, vomo kaj foje de diareo[1].

Ĉirkaŭ 15% de lupusuloj havas Sjögren-sindromon, kiu riveliĝas je sekeco de la okuloj kaj buŝoj, kaj ĉe virinoj povas kaŭzi sekecon de vagino. Foje malsanuloj spertas depresion, malkapablon koncentri atenton, rapidajn ŝanĝojn de humoro, malkutiman konduton[1].

Pro tio, ke la malsano trafas plurajn organojn, ofte necesas konsultado de pluraj fakuloj (krom reŭmatologo), inkluzive de nefrologo, neŭrologo, hepatologo, hematologo ktp. Se la renoj aŭ haŭto estas trafitaj, foje necesas ilia biopsio. Kutime oni faras ankaŭ Wassermann-ekzamenon, ĉar iuj lupusaj antikorpoj povas kaŭzi false pozitivan reagon pri sifiliso (do la paciento efektive ne havas sifilison). Inter aliaj ekzamenoj menciindas: ĝeneralaj ekzamenoj de sango kaj urino, biokemia sangoekzameno, rapideco de sedimentiĝo de eritrocitoj. Oni esploras ankaŭ nivelon de komplemento — grupo da proteinoj, kies nivelo ĉe lupusloj ofte estas malalta[1].

Etapoj de diagnozado:

  • Pridemandado pri apero de simptomoj, haveblo de parencoj kun iuj ajn malsanoj;
  • Kompleta pririgardado;
  • Laboratoriaj ekzamenoj:
    • Ĝenerala sangoekzameno kun kalkulado de ĉiuj sangoĉeloj: leŭkocitoj, eritrocitoj, trombocitoj;
    • Ĝenerala ekzameno de urino;
    • Biokemia sangoekzameno;
    • Ekzameno pri ĝenerala komplemento kaj kelkaj ĝiaj komponantoj (ofte ilia nivelo malaltas);
    • Ekzameno pri kontraŭnukleaj antikorpoj (ofte haveblas pozitiva titro, kvankam ĝin povas kaŭzi ankaŭ aliaj kialoj);
    • Ekzameno pri aliaj aŭtoantikorpoj (antikorpoj al la duspirala DNA, RNP (ribonukleoproteido), kontraŭ-Ro, kontraŭ-La; kutime alenaŭ unu el tiuj testoj kaze de lupuso estas pozitiva);
    • Wassermann-ekzameno (kaze de lupuso ĝi estas false pozitiva, do efektive sifiliso mankas);
    • Biopsio de haŭto kaj/aŭ renoj[1].

Por diagnozado de lupuso utilas la lupusa strio-testo (LST) — biopsio de nedamaĝita haŭto ĉe supra triono de la ŝultro kun posta imunohistokemia esplorado kun difinado de IgA, IgM, IgG kaj komponantoj de la komplemento С3, С1q. LST povas esti uzata por frua diagnozado de lupuso ĉe pacientoj sen haŭtaj simptomoj kaj kaze de eventuala lupuso[8][9].

Subtipoj[redakti | redakti fonton]

Viroj[redakti | redakti fonton]

Datumoj pri viroj-lupusuloj malmultas kaj estas kontraŭridaj. Iuj esploristoj opinias, ke ĉe la viroj lupuso aperas pli malfrue, oni parolas pri piko je aĝogrupo pli ol 50-jara. Oni diras ke komence de la malsano ĉe la viroj pli ofte okazas serozitoj kaj diskoformaj erupcioj, dum ĉe la virinoj — Raynaud-sindromo, "papilio", altiĝo de Ro/La-antikorpoj, artika sindromo kaj perdo de haroj. Plejparto de esploristoj opinias ke viroj pli ofte suferas pro renaj damaĝoj, kardiovaskulaj malsanoj, hematologiaj perturboj (unuavice anemio kaj trombocitopenio), pli inklinas al infektaj malsanoj. M. Ju. Folomejev surbaze de plurjaraj observoj opinias ke lupuso ĉe la viroj pasas pli malfacile, kun malpli da remitoj kaj rapida ĝeneraligo de la procezo, sed iuj oponas tion kaj diras ke ĉe la viroj lupuso okazas pli favore[7].

Aĝuloj[redakti | redakti fonton]

Iuj opinias, ke lupuso aperinta post la 50-a vivojaro povas esti konsiderata subtipo de la malsano pro siaj specifaĵoj. La malsano kutime komenciĝas kaŝe, simptomoj estas netipaj kaj pro tio diagnozado prokrastiĝas[10][11]. Mankas grava dominado de virinoj kaj proporcio inter virinoj kaj viroj varias de 1,9:1 ĝis 9,1:1 (averaĝe — 4,4:1) kompare al 10,6:1 ĉe pli junaj pacientoj[12][13]. ĉe tiaj malsanuloj pli ofte renkontiĝas pulmaj damaĝoj kaj serozitoj dum lumosensiveco, artritoj kaj renaj patalogioj renkontiĝis malpli ofte[14][15][16][17]. Iuj opinias ke tiu subtipo similas al kuracile kaŭzita lupuso — kun damaĝo de pluraj orgnaoj (ĉefe de la haŭto kaj artikoj, serozoj, retikuloendoteliala sistemo kaj malgrava engaĝiĝo de la renoj kaj la centra nerva sistemo[18]. Oni rimarkis asociiĝon de lupuso en tiu aĝo kun Sjögren-sindromo, kion iuj konsideras faktoro de pli bona paso de la malsano — kun malpli oftaj nefrito, limfadenopatio, trombocitopenio kaj pli alta ofteco de Raynaud-sindromo[19][20]. Ĉe pli aĝaj pacientoj malpli ofte renkontiĝis "papilio", lumosensiveco, perdo de haroj, Raynaud-sindromo dum ulceroj sur mukozoj, diskoformaj erupcioj, reteca livido kaj subakuta haŭta lupuso renkontiĝis same ofte[20]. J. Font kun kunaŭtoroj trovis ke tiaj pacientoj pli ofte havas mioziton kaj supozis, ke nome pro tio ĉe aĝaj pacientoj oni ofte erare diagnozas reŭmatan polimialmgion[11]. R. Cervera kun kunaŭtoroj trovis ke ofteco de lupusa nefrito malaltiĝas de 41% ĉe junaj pacientoj ĝis 22% ĉe tiuj malsaniĝintaj post la 50-a vivojaro[21]. Antaŭe oni ankaŭ rimarkis, ke la renaj patologioj malpli ofte renkontiĝas ĉe pacientoj kun pozitiva reŭmatoida faktoro kaj Sjögren-sindromo — manifestiĝoj, kiuj pli ofte renkontiĝas ĉe pli aĝaj pacientoj[20][21].

J. Boddaert kun kunaŭtoroj trovis ke postvivado de aĝaj pacientoj estas malpli alta ol ĉe pli junaj: la 5-jara — 84%, la 10-jara — 71%, la 15-jara — 59%, dum ĉe pli junaj respektive: 95%, 95% kaj 92%[12]. R. Cervera kun kunaŭtoraj donas similajn ciferojn[22]. Ĝenerale diagnozado de lupuso en malfrua aĝo estas konsiderata mortofaktoro kaj malgraŭ relative milda paso de la malsano prognozo estas malbona[23]. Sed plej ofte la morto okazas ne pro lupuso, sed pro akompanaj patologioj, ĉe maljunaj pacientoj kutime temas pri infektoj kaj ropiĝo de ulcero[24][25][26]. Mankas konvinkaj datumoj pri asociiĝo de "maljunula" lupuso kun antifosfolipida sindromo, kies influo estas speciale negativa kaze de trombocitopenio kaj arteriaj trombozoj[27][28].

Plejparto de la esploristoj parolas pri malgrava altiĝo de ofteco de tumoraj procezoj ĉe pacientoj kun lupuso. kreskas risko de Ne-Hodgkin-limfomo, pulmokancero, hepatokancero, uterkola kancero kaj malkresko de ofteco de mamkancero kaj prostata kancero kompare al la ĝenerala popoluacio. Supozeble limfoproliferadaj malsanoj estas kaŭzataj de alta aktiveco de kontraŭinflamaj citokinoj kaj eble de akompana virusa infekto (viruso Epstein-Barr), kemioterapio (speciale per Cyclophosphamide) dum malaltiĝo de hormono-dependaj tumoroj (tiu de mamo kaj prostato) rilatas al ĉeesto de aŭtoantikorpoj kaj malkresko de produktado de certaj proteinoj ĉe lupuso (ekzemple Hsp27)[29][30][31][32]. Sed eble tio dependas de aplikataj terapeŭtaj skemoj. A. Tomic-Lucic kun kunaŭtoroj trovis ke pacientoj, kies lupuso estis diagnozita en malfrua aĝo, ricevas malpli altajn dozojn de glukokortiroidoj kaj Cyclophosphamide, sed havas pli fortajn flankefikojn de kuracado per imunosubpremiloj[33].

Eble malfrua lupuso rilatas ankaŭ en rasa kaj etna deveno. Oni trovis ke reprezentantoj de la kaŭkaza raso ĝenerale malsaniĝas je lupuso pli ofte, do multaj aŭtoroj rimarkigas ke plejparto de tiaj pacientoj estis blankuloj[27][34][35][36]. Ofteco de malsanuloj kun malfrua lupuso inter parencoj de malsanuloj kun lupuso varias de 3,9% ĝis 10,4%, kio grave suferas ciferojn en la ĝenerala populacio kaj indikas genetikan inklinon[37][38]. Tion konfirmas ankaŭ bone konata asociiĝo de lupuso kun antigenoj de la ĉefa komplekso de histokonvenecoen, unuavice HLA-DR2 kaj HLA-DR3[39]. Haveblas datumoj, ke risko de lupuso kaj kaj hiperproduktado de aŭtoantikorpoj estas ligita al molekuloj de la 2-a klaso de la ĉefa komplekso de histokonveneco (HLA-DRB1 и DQB1), kiuj kodas membranajn glikoproteinojn, prezentantajn peptidojn por rekonado de T-limfocitoj. Ekzemple en iuj grupoj da pacientoj kun renaj damaĝoj estis trovita pli alta ofteco de aleloj DRB1*0301 kaj DRB1*1501 kompare al la sana grupo, ĉe tio ĉeesto de alelo DRB1*1202 havis protektan influon rilate nefriton[39][40][41][42].

Ĝenerale oni opinias ke nombro de homoj, diagnozitaj pri lupuso post la 50-a vivojaro konsistigas 3% ĝis 18%[43].

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Kuracado de lupuso estas tre persona kaj kun tempopaso povas ŝanĝiĝi. Ĝin devas gvidi reŭmatologo, helpe de kuracistoj de aliaj fakoj.

Ĝenerala kuracado[redakti | redakti fonton]

La ĉefan rolon ludas glukokortiroidoj, kemioterapiaj agentoj kaj aminokinolinaj kuraciloj.

Aminokinolinaj medikamentoj, se mankas kontraŭindikiloj, devas esti nepre preskribataj, ĉar ilia longdaŭra uzado preventas akutiĝojn, malaltigas riskojn de kardiovaskulaj komplikaĵoj kaj ilian aktivecon. Tio estas kuraciloj kontraŭ malario, kies efikecon kuracistoj malkovris hazarde. Oni ne scias kiel ekzakte ili funkcias tiukaze, supozeble temas pri efika subpremado de certaj tipoj de imuna reago. Influante al trobocitoj, aminokinolinaj kuraciloj (AMK) preventas formiĝon de la tromboj kaj malaltigas koncentriĝon de lipidoj. Inter plej popularaj AMK menciindas: hidroksiklorokino, Klorokino, Mepacrinum. Ili povas esti uzataj aparte aŭ kune kun aliaj kuraciloj kaj efikas kontraŭ sindromo de kronika laceco, artikdoloroj, erupcio kaj pulmaj problemoj. Longdaŭra kuracado per AMK povas preventi recidivojn de la malsano. Iliaj flankefikoj povas inkludi misfunkciadon de la stomako kaj (malofte) damaĝon de retino kaj aŭdorganoj, kapturniĝon. Kaze de perturboj de kolorperceptado aŭ apero de sensiveco al la lumo necesas konsulti oftalmologon. La malsanuloj, kiuj prenas AMK, devas viziti okuliston almenaŭ unufoje en ses monatoj se ili estas kuracataj per hidroksiklorokino kaj almenaŭ unufoje en tri monatoj se ili prenas Klorokinon[1].

Se vive gravaj organoj ne estas trafitaj aŭ la malsano okazas ne tra aktive, oni preskribas etajn dozojn de glukokortiroidoj kaj/aŭ aminokinolinaj kuraciloj. Nesteroidaj kontraŭinflamaj kuraciloj (NKIK) povas esti uzataj dum mallonga tempo kaj nur ĉe pacientoj kun malalta risko de flankefikoj, inter kiuj povas esti: misfunkciado de stomako, pirozo, lakso, detenado de likvaĵo en la organismo. Foje NKIK malbone influas la hepaton aŭ la renojn[1].

El glukokortiroidoj plej ofte estas uzataj: Prednisolono, hidrokortizono, Methylprednisolone, Dexamethasone. Tio estas sintetikaj formoj de hormonoj, normale produktataj de la surrenaj glandoj. La kortikosteroidoj apartenas al kortizolo, kiu estas natura kontraŭinflama hormono, rapide likvidanta la inflamon. Ili povas estu uzataj forme de ungventoj, piloloj aŭ injektoj. Dozo dependas de tio kiuj organoj estas trafitaj kaj kiom forte. Damaĝo de la renoj aŭ centra nerva sistemo jam estas kaŭzo por preskribi tre altajn dozojn de la kortikosteroidoj. Ili havas flankefikon inkluzive de: malĝusta distribuado de graso (la vizaĝo ovaliĝas kiel luno, sur la dorso formiĝas grasa ĝibeto), kresko de apetito, kresko de la pezo, emocia malstabileco. Post malaltigo de la dozo aŭ ĉesigo de la kuracado tiuj simptomoj kutime rapide malaperas. Dozo devas esti malaltigata poiomete kaj neniukaze eblas subite ĉesigi la kuracadon. Foje envejna injektado ebligas uzi altajn dozojn sen gravaj flankefikoj kaj pli rapida malaltigo de la dozo. La malsanulo devas fari taglibron, registrante ĉiutagajn dozojn. Li devas ankaŭ havi rezervon de kuraciloj por esti preta al ilia provizora malapero en la apotekoj. Kaze de neceso eblas anstataŭigi unu kuracilon per alia, sed necesas rekalkuli la dozon[1].

Averaĝa ekvivalento de 5 mg de prednisolono forme de piloloj[1]

Internacia nomo Pezo (mg)
kortisona acetato 25
hidrokortizono 20
Deflazacort 6
Prednison 5
Prednisolon 5
Metilprednisolon 4
Triamcinolonum 4
Paramethasone 2
Fluorprednisolono 1,5
Dexamethasone 0,75
Betamethasone 0,60

Por longdaŭra kuracado preferindas prednisolono kaj Methylprednisolone, ĉar la aliaj kortikosteroidoj (speciale tiuj kun fluoro) havas pli fortajn flankefikojn[1].

Eventualaj flankefikoj[1]:

  • strioformaj cikatroj;
  • troa harkreskado;
  • sekundara (kuracila) ostoporozo, do rompiĝemo de la ostoj (pro abunda foriro de kalcio
  • alta sangopremo;
  • damaĝo de arterioj sekve de rompita cirkulado de kolesterolo;
  • altiĝo de sukernivelo en sango;
  • pli alta sensiveco al infektoj;
  • frua katarakto;
  • ŝrumpo de surrenaj glandoj.

Por malaltigi laŭeble la flankefikojn oni klopodas redukti dozojn de kortikosteroidoj, kombinante ilin kun aliaj kuraciloj. Malsanuloj devas ankaŭ preni kalcion kaj vitaminon D[44] por preventi aperon de osteporozo. Por preventi ŝrumpon de la surrenaj glandoj necesas eviti drastan malgrandigon aŭ nuligon de la kortikosteroida dozo, ĉar surrenaj glandoj bezonas tempon por rekomenci memstaran produktadon de la hormono. Memorindas ankaŭ ke ĉia fizika aŭ emocia streĉiĝo ankaŭ povas influi la procezon, postulante altigon de la dozo[1].

Se glukokortiroidoj estas nesufiĉe efikaj, oni povas preskribi kemioterapiajn agentojn (Azathioprine, Mycophenolate mofetil, Methotrexate). Tiuj imunodeprimiloj detenas tro aktivan imunan sistemon, blokante produktadon de certaj ĉeloj kaj subpremante agadon de la aliaj. Ili povas havi formon de piloloj aŭ envejnaj infuzioj. Flankefikoj povas inkluzivi naŭzon, vomon, perdon de la haroj, problemojn pri urina veziko, malkreskon de fekundeco, kreskon de risko de infektiĝo aŭ onkologia malsano. Ju pli longas kuracado, des pli grandas risko, do ĝi devas esti strikte kontrolata de kuracisto kaj malsanulo devas registri ĉion en taglibro. Unu aŭ du fojojn semajne necesas fari ĝeneralajn ekzamenojn de sango kaj urino. Se aperas sekundara infekto aŭ nombro de leŭkocitoj falas sub 3000 aŭ nombro de trombocitoj sub 100 mil, la kuracado devas esti provizore haltigita ĝis normaliĝo de la stato de la malsanulo[1].

Rekomendita dozo de glukokortiroidoj ne devas superi 20-25 mg, hidroksiklorokino — 200-400 mg tage. Se la malsano pasas sen fortaj simptomoj oni povas uzi pulso-terapion (kiel nomiĝas infuzado de grandaj dozoj dum mallonga tempo), do infuzi 6-Methylprednisolone dum tri tagoj po 500-1000 mg. La ĉefajn kuracilojn povas akompani antibiotikoj, kontraŭvirusaj kaj kontraŭfungaj kuraciloj, antikoagulantoj, urinigiloj kaj medikamentoj malaltigantaj sangopremon, statinoj. Se estas trafita la centra nerva sistemo, oni povas preskribi sedativojn, kontraŭspasmajn kaj psikoaktivajn drogojn[3].

Se la malsanulo havas altan imunologian kaj klinikan aktivecon (alta nivelo de anti-DNA, malaltiĝo de komplementaj komponantoj C3 kaj C4, SLEDAI (Indekso de Aktiveco de Sistema Lupusa Eritromatozo) 6-10 poentoj), sen klinikaj signoj de aktiva lupusa nefrito kaj damaĝo de la centra nerva sistemo, oni rekomendas anti-BLyS terapion (Belimumab) po 10 mg/kg de la pacienta pezo ĉiumonate. Belimumab estas preskribata precipe por malsanuloj kun trafitaj haŭto, mukozoj, artikoj, neaktiva lupusa nefrito (proteinurio ≤ 2 g), kun ne kriznivelaj anemio, trombocitopenio kaj leŭkopenio, kun ofta risko de evoluo de akutiĝoj kaj dependeco de mezaj kaj altaj dozoj de glukokortiroidoj, kun alta risko de evoluo de akutiĝoj de terapio (damaĝo de organoj) kaj risko de infektoj. La unuaj tri infuzioj po 10 mg/kg okazas en hospitalo (laŭ skemo 0-14-28 tagoj) kaj poste en polikliniko ĉiumonate dum almenaŭ ses monatoj[3].

Damaĝoj de vive gravaj organoj ĉe lupuso povas senrevene detrui iliajn funkciojn aŭ eĉ kaŭzi morton. Nefrito, rena malsufiĉo, kora malsufiĉo, alveolito, anemio, trombocitopenio, damaĝoj de la centra nerva sistemo estas tre danĝeraj. Se la malsano progresas, aktive kaj forte trafas internajn organojn, oni preskribas glukokortiroidojn en altaj (subpremaj) dozoj. kutime oni prenas prednisolonon po 40-60 mg (aŭ 0,5-1,0 mg/kg). En krizaj situacioj aŭ se kuracado per prednisolono estis neefika, oni infuzas 6-Methylprednisolone forme de pulso-terapio tri tagojn seninterrompe po 15-20 mg/kg. Kaze de meza kaj alta aktiveco de lupuso oni nepre preskribas glukokortiroidojn kaj ilia uzado povas daŭri senlime, eĉ dum jaroj. Se sanstato pliboniĝas, eblas poiomete malgrandigi la dozon (kutime po 1 mg en 7-10 tagoj) ĝis la subtena dozo. Por sistema aŭ infuzia terapio unuavice uzendas 6-Methylprednisolone. Kaze de longa uzado de glukokortiroidoj necesas kontroli kaj fari profilaktajn agojn por eviti aperon de ostoporozo, alta sangopremo, diabeto, aterosklerozo, hiperlipidemio, katarakto, glaŭkomo, damaĝoj de stomako kaj intestoj[3].

Kemioterapiaj agentoj estas preskribataj se la malsano progresas, okazas aktive, damaĝas vive gravajn organojn. Por indukta terapio (celanta transiron de la paciento al remito) estas uzata CyclophosphamideMycophenolate mofetil. Cyclophosphamide estas preskribata kaze de evoluo de lupusa nefrito po 1000 mg envejne ĉiumonate dum ses monatoj aŭ po 500 mg post ĉiuj du semajnoj ĝis ses infuzioj. Mycophenolate mofetilestas preskribata po 2-3 gramoj tage dum ses monatoj. Ambaŭ kuraciloj estas uzataj kombine kun pulso-terapio je 6-Methylprednisolone kaj posta preskribado de glukokortiroidoj forme de piloloj po 0,5-1,0 mg/kg. Indukta terapio daŭras tri ĝis ses monatojn. Post ricevi efikon, konfirmatan de paciento kaj laboratoriaj ekzamenoj, kemioterapiaj agentoj estas uzataj kadre de subtena terapio: Mycophenolate mofetil po 1-2 gramoj tage aŭ Azathioprine po 2mg/kg tage dum ses monatoj. Foje uzeblas Ciclosporin. Kemioterapiaj agentoj tre gravas por la kuracado, speciale se temas pri minaca stato kun damaĝoj de la renoj, centra nerva sistemo, ĝeneraligita vaskulito, alveolito. Sed ilia uzado altigas riskojn de bakteriaj kaj virusaj infektiĝoj, apero de toksa hepatito, subpremado de ostmedola hematopojezo[3].

En 2010 aperis la unua publikaĵo, dediĉita al efikeco de Tocilizumab en kuracado de lupuso[45]. Tocilizumab estas monoklona antikorpo, inhibanta transmembranajn kaj dissolveblajn receptorojn de interleŭkino ĉe lupuso. Supozeble ĝian efikecon klarigas rolo, kiun ludas interleŭkino 6. Ĝi konsistas el 184 aminoacidoj kaj unue estis identigita kiel faktoro, stimulanta B-limfocitojn (BSF-2) kaj sintezadon de imunoglobulinoj per aktivigitaj B-ĉeloj[46]. Interleŭkino 6 gravas por la imuna sistemo, ĉar ĝi partoprenas en diferencigado de CD4/CD8 T-limfocitoj, T-reguligaj ĉeloj, de produktado de aŭtoantikorpoj al B-limfocitoj, altigas postvivecon de plasmobastoj[47]. Interleŭkino 6 estas unu el la ĉefaj kontraŭinflamaj citokinoj, kiu interagante kun hepatocitoj stimulas sintezon de larĝa gamo da proteinoj de la akuta fazo de la inflamo: C-reaktiva proteino, amiloido (SSA), fibrinogeno, hipsidino, α1-antiĥimotripsino kaj inhibas ekspresion de fibronektino, albumino kaj ferritino[48][49]. Laŭ iuj datumoj ĉe lupuso okazas altiĝo de sera interleŭkino 6[50][51][52][53], kio korelacias kun niveloj de aktiveco de la malsano aŭ kun anti-DNA. Neŭtraligo de interleŭkino 6 kaŭzas gravan malaltiĝon de spontanea sintezo de imunoglobulinoj[52] kaj anti-DNA[54]. Rimarkindas ke ĉe malsanuloj kun lupusa nefrito okazas pli alta eliĝo de interleŭkino 6 kun urino, kiu malkreskas post terapio per Cyclophosphamide[55][56]. Aplikado de Tocilizumab montris efikecon ĉe evoluo de perikardito, kiam eĉ grandaj dozoj de glukokortiroidoj estas neefikaj[57]. Ĝi helpas ankaŭ kaze de recidivantaj haŭtodamaĝoj, kiam prednisolono kaj Mycophenolate neefikas eĉ en altaj dozoj[58]. Ekzistas datumoj pri efikeco de Tocilizumab kaze de hemoliza anemio, recidivanta malgraŭ altaj dozoj de glukokortiroidoj kaj rituksimabo[59]. S.K. Solovjov kun kunaŭtoroj konkludis ke Tocilizumab estas sufiĉe efika kaze de lupuso kun alta inflama aktiveco, akompanata de febro, poliartrito, poliserozito, haŭtaj damaĝoj kaj hemoliza anemio. Uzado de dozo 8 mg/kg monate helpas rapide bloki eksterrenajn manifestiĝojn de lupuso, normaligi nivelon de C-reaktiva proteino, malaltigi ĉiutagan dozon de prednisolono[60].

Lupusa nefrito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lupusa nefrito.

Lupusa nefrito povas esti diagnozata surbaze de jenaj kriterioj, ellaboritaj de la Usona Kolegio de Reŭmatologio[3]:

  • persista proteinurio > 0,5 gramoj/tage;
  • kaj/aŭ 5 eritrocitoj, 5 leŭkocitoj aŭ cilindroj ĉe manko de infekto de urinaj vojoj;
  • aldone: datumoj de nefrobiopsio konfirmantaj imunokompleksan nefriton.

Biopsio de la reno kaze de manko de kontraŭindikiloj devas okazi ĉe ĉiuj pacientoj kun aktiva nefrito. Rezultoj de biopsuio estas taksataj surbaze de jena klasifiko de la Internacia Asocio de Nefrologoj kaj Nefropatologoj (2003):

Klaso Indikiloj
I Minimumaj ŝanĝoj de mesangiumo
II Mesangiuma-proliferada
III Loka lupusa nefrito (< 50% damaĝitaj glomeruloj)

III A — aktivaj damaĝoj
III A\C — aktivaj kaj kronikaj damaĝoj
III C — kronikaj damaĝoj

IV Difuza lupusa nefrito (> 50% damaĝitaj glomeruloj)

Difuzo-segmenta (IV-S) aŭ ĝenerala (IV-G) IV A — aktivaj damaĝoj
IV A\C — aktivaj kaj kronikaj damaĝoj
IV C — kronikaj damaĝoj

V Membrana lupusa nefrito (samtempe povas esti simptomoj de la klasoj III kaj IV)
VI Nefrosklerozo sen signoj de aktiveco

Kuracado de lupusa nefrito devas okazi laŭe al ĝia klasifika tipo. Ĉe la klasoj I kaj II oni ne preskribas subpreman imunosubpreman kaj glukokortiroidan terapiojn. Kaze de proteinurio ≥ 0,5 gramoj / 24 horoj kaj eritrociturio devas esti preskribataj glukokortiroidoj kaj Azathioprine. Kaze de la klaso III (subendoteliaj deponaĵoj kaj proliferadaj ŝanĝoj de < 50% de la glomeruloj) necesas agresa terapio per glukokortiroidoj kaj imunodeprimiloj. La klaso V (subendoteliaj deponaĵoj kaj dikiĝi de membranoj de glomerulaj kapilaroj) akompane de la klasoj III/IV, postulas terapion saman kiel por la klasoj III kaj IV. Aliel estas rigardata la "pure membrana V klaso". La klaso VI kun sklerozo de pli ol 90% de la glomeruloj, postulas ne imunosubpreman terapion, sed preparadon al transplantado de la reno. Klasifikaj subsekcioj A kaj C indikas gradon de kronikeco kaj aktiveco de la malsano. Se histopatologiaj ŝanĝoj estas kronikaj, probableco de respondo al la imunosubpremado estas malalta[3].

Post diagnozado de la aktiva lupusa nefrito krom la ĉefa terapio per kaj kemioterapiaj agentoj devas esti preskribata aldona terapio:

  • Aminokinolinaj kuraciloj (hidroksiklorokino) estas preskribataj en dozoj 200 ĝis 400 mg tage, se mankas kontraŭindikiloj;
  • Kaze de proteinurio > 0,5 gramoj / 24 horoj estas preskribataj blokiloj de angiotensiaj receptoroj;
  • Kaze de kresko de nivelo de lipoproteidoj de malalta denseco en sero ≥ 100 mg/dekalitro rekomendindas preskribo de statinoj;

Esploro montris ke uzado de malaltigas indekson de damaĝoj, inkluzive damaĝojn de la renoj, kaj riskon de hiperkoagulacio kun evoluo de trombozoj. Blokiloj de angiotensiaj receptoroj malaltigas proteinurion je 30%, grave malaltigas riskon de duobliĝo de kreatinino kaj evoluon de nerenversebla rena malsufiĉo ĉe malsanuloj kun nediabeta nefropatio. Efikeco de angiotension-konvertaj fermentoj kaj blokiloj de receptoroj superas efikecon de blokiloj de kalciaj kanaloj[3].

Rekomendoj pri indukta terapio de lupusa nefrito de la klaso III-IV[3]:

  • Por subpremi aktivecon de lupusa nefrito nepraj komponantoj de la terapio estas Cyclophosphamide kaj Mycophenolate mofetil. La imunosubprema terapio estas preskribata kombine kun tritaga pulso-terapio per 6-Methylprednisolone (po 1000 mg tage) kaj posta preskribo de glukokortiroidoj forme de piloloj po 0,5-1,0 mg/kg tage, kun malaltigo de la dozo post atingo de necesa efiko;
  • Mycophenolate mofetil estas preskribata po 2-3 gramoj tage dum la tuta periodo de la indukta terapio (ses monatoj);
  • Cyclophosphamide rekomendidas uzi en du reĝimoj:
    • "Malaltaj dozoj" — po 500 mg envejne unufoje en du semajnoj, sume ses dozoj, kun posta preskribo de Azathioprine aŭ Mycophenolate mofetil forme de piloloj;
    • "Altaj dozoj" — Cyclophosphamide envejne po 500-1000 mg/m² de la korpa surfaco + 6-Methylprednisolone po 1000 mg ĉiumonate dum ses monatoj, poste Mycophenolate mofetil aŭ Azathioprine forme de piloloj;
  • Oni povas konsideri Mycophenolate mofetil kaj Cyclophosphamide ekvivalentaj komponantoj de la indukta terapio. Longdaŭraj esploroj malmultas, sed ili montras efikecon de ĉiutaga dozo je 3 mg de Mycophenolate mofetil dum ses monatoj kun posta preskribo de malpli altaj dozoj dum tri jaroj.
  • Elekto de dozo de Mycophenolate mofetil dependas de kliniko-morfologia situacio. Ekzemple ĉe la klaso III sen duonlunoj aŭ se haveblas proteinurio kaj nivelo de kreatinino estas stabila (se mankas datumoj de la rena biopsio) akcepteblas dozo je 2-3 gramoj tage. Ĉe la klaso III-IV kun duonlunoj, kaj ĉe malsanuloj kun proteinurio kaj altiĝo de nivelo de kreatinino en lastaj 1-3 monatoj dozo povas esti 3 gramoj tage. Oni povas anstataŭigi Mycophenolate mofetil per mikofenola acido aŭ dissolvebla en intestoj natria mikofenolato, speciale kaze de naŭzo kaj vomo;
  • Esploroj de la Nacia Instituto pri Sano konfirmis altan efikecon de "altaj dozoj" de Mycophenolate mofetil, ricevataj ĉiumonate dum ses monatoj kaj poste unufoje en tri monatoj dum du jaroj. Tio pli efike preventas akutiĝon de lupusa nefrito ol mallonga sesmonata kuracado. Tamen relative mallongaj kursoj de Cyclophosphamide (3-6 monatoj) kun posta preskribo de Azathioprine aŭ Mycophenolate mofetil, ankaŭ donas bonajn rezultojn.

Rekomendindas en plejparto de la kazoj komenci la induktan terapion per Cyclophosphamide aŭ Mycophenolate mofetil kaj ne modifi ĝin grave dum ses monatoj krom ŝanĝo de ĉiutaga dozo de glukokortiroidoj. Korekti terapion eblas post tri monatoj ekde ĝia komenco, se haveblas fidindaj pruvoj de malboniĝo de sanstato: proteinurio kreskis je 50% aŭ altiĝis kreatinino de sero[3].

Se paciento estas virino, kiu planas gravediĝon, oni rekomendas preskribi Mycophenolate mofetil por la indukta terapio, ĉar altaj dozoj de Cyclophosphamide povas kaŭzi nerenverseblan nefekundecon[3].

Rekomendoj pri la indukta terapio ĉe malsanuloj kun la klasoj IV aŭ IV/V de lupusa nefrito kun haveblo de duonlunoj. Oni rekomendas en tiaj kazoj fari la induktan terapion kun uzado de Cyclophosphamide aŭ Mycophenolate mofetil kaj komenci pulso-terapion per 6-Methylprednisolone kaj preskribi glukokortiroidojn en piloloj en dozoj ne malpli ol 1 mg/kg tage. Ĉeesto de duonlunoj indikas al malbona vivprognozo eĉ kaze de ĝustatempa intensa indukta terapio. Preskribo de Mycophenolate mofetil en dozo 2 mg tage estas ne malpli efika ol infuzioj de altaj dozoj de Cyclophosphamide[3].

Rekomendoj pri la indukta terapio ĉe malsanuloj kun la klaso V "membrana" de lupusa nefrito. Se konfirmiĝis tiu ĉi klaso kun masiva "nefrota" proteinurio, rekomendindas preskribi prednisolonon (0,5 mg/kg tage) kombine kun Mycophenolate mofetil po 2-3 gramoj tage[3].

Rekomendoj pri la subtena terapio ĉe malsanuloj je lupusa nefrito, kies stato pliboniĝis post la redukta terapio. Post atingi efikon, konfirmatan de la malsanulo mem kaj de laboratoriaj ekzamenoj, danke al la indukta terapio, rekomendindas por subteni ĝiajn rezultojn kaj plibonigi malproksiman prognozon, preskribi Mycophenolate mofetil po 2 gramoj tage aŭ Azathioprine po 2 mg/kg tage[3].

Rekomendoj por malsanuloj, ne respondintaj al la indukta terapio. Se post sesmonata indukta terapio per glukokortiroidoj kaj Cyclophosphamide aŭ Mycophenolate mofetil ne okazis pliboniĝo aŭ aŭ post tri monatoj ekde komenco de la terapio okazis malboniĝo, rekomendindas transiri de unu imunosubprema kuracilo al alia, ekzemple de Mycophenolate mofetil al Cyclophosphamide aŭ inverse, kombine kun tritaga pulso-terapio. Ĉe la transiro eblas uzi same altajn aŭ malaltajn dozojn. Se unu aŭ du skemoj de la indukta terapio ne donis efikon kun aplikado de Mycophenolate mofetil / Cyclophosphamide, oni povas uzi rituksimabon[3]. Iuj rekomendas ankaŭ Belimumab[61].

Rituksimabo subpremas antikorpojn, induktas ĉelan apoptozon, subpremas aktivecon de B-limfocitoj[62]. Ramos-Casals M., Soto M.J., Cuardrado M.J. kaj Khamashta M.A. konkludis en 2009, ke ĉe 91% de la pacientoj, kiuj ne respondis al kutima terapio, sed ricevis rituksimabon, pliboniĝis indicoj, inkluzive la hematologiajn, kio klarigeblas per subpremado de sintezo de antieritrocitaj kaj antitrombocitaj aŭtoantikorpoj[63]. Tamen dum longa tempo ĝia aplikado por kuracado de lupuso ne havis oficialan aprobon[61].

La unua geno-inĝeniera biologia kuracilo (GIBK), speciale kreita kaj registrita por kuracado de lupuso, iĝis Belimumab — komplete homaj rekombinitaj monoklonaj antikorpoj, kapablaj preventi interagon de disslovebla formo de B-limfocita stimulilo (pBLyS) kun ĉelaj receptoroj de aŭtoreakciaj kaj "naivaj" B-limfocitoj, kion akompanas subpremado de sintezo de antikorpoj[64][65]. Krome blokado de BLyS povas malaltigi postvivecon de B-ĉeloj en ĝermocentroj de limfaj organoj, diferencigon de B-limfocitoj je aŭtoantikorpoproduktantaj ĉeloj, kaj sintezon de kontraŭinflamaj citokinoj (interleŭkinoj 21, 17 ktp), kiuj ludas gravan rolon en patogenezo de lupuso[66]. Uzado de Belimumab montris malakutiĝon de muskolo-skeletaj, haŭto-mukozaj kaj seraj perturboj, maloftiĝon kaj malgrandiĝon de akutiĝoj, pliboniĝon de imunologiaj indicoj (malatiĝis titroj de aŭtoantikorpoj, nombro de naivaj kaj aktivigitaj B-limfocitoj kaj plasmoĉeloj, altiĝis koncentriĝo de komponantoj de la komplemento C3 kaj C4). Ĉe multaj pacientoj uzado de Belimumab en dozo 10 mg/kg ebligis malaltigi dozon de glukokortiroidoj je 25%. Aplikado de Belimumab montris ke pacientoj bone akceptas ĝin, nombro de negativaj reagoj kompareblis kun tiuj en placebo-grupo[67][68][69]. Oni preskribas Belimumab kaze de modera aŭ alta aktiveco de lupuso, ĉeesto de klare esprimitaj seraj perturboj (pozitivaj titroj de antinuklea faktoro kaj/aŭ antikorpoj al la duspirala DNA) kaj nesufiĉa efikeco de ordinara terapio. Ĝi rekomendindas ankaŭ kaze de komplika formode malsano, kun oftaj akutiĝoj, neceso apliki altajn dozojn de glukokortiroidoj, alta risko de organaj damaĝoj, oftaj infektoj. Oni preskribas ĝin en la dozo 10 mg/kg kaj injektas envejne laŭ jena skemo: 0/14/28 tagoj kaj poste ĉiumonate (post 28 tagoj) dum ne malpli ol ses monatoj[66].

Kuracado de lupusa nefrito kaze de gravedeco

Rekomendindas kelkaj variantoj de terapio. Se lupusa nefrito estas neaktiva kaj ne speciale montriĝas aliloje, oni povas resti sen speciala terapio. Kaze de malgranda aktiveco de lupusa nefrito rekomendindas aminokinolinaj kuraciloj (hidroksiklorokino). Se lupusa nefrito aktivas aŭ aktiv montriĝas alilokaj signoj de lupuso, oni preskribas glukokortiroidojn en dozoj, ebligantaj kontroli la malsanon. Se necese aldoneblas Azathioprine[3].

Memorindas ke altaj dozoj de glukokortiroidoj ĉe la gravedaj malsanuloj estas ligitaj al alta risko de evoluo de alta sangopremo kaj diabeto. Mycophenolate mofetil, Cyclophosphamide, Ciclosporin kaj Methotrexate estas ne preskribendaj pro alta risko de evoluo de la teratogena efiko (distordo de la ontogenezo). Oni konsideras teratognan efikon de Azathioprine en dozoj ne pli ol 2 mg/kg minimuma. Al pacientoj kun persista altaktiva lupusa nefrito, diagnozita aŭ supozita klaso III/IV, oni rkomendas post 28 semajnoj fari Cezaran sekcon[3].

Centra nerva sistemo[redakti | redakti fonton]

La psikoneŭrologiaj riveliĝoj de lupuso estas plej malmulte esploritaj, sed disvastiĝintaj. En 1999 ekspertoj de la Usona Kolegio de Reŭmatologio proponis klasifikon kaj difinojn de 19 plej bone esploritaj riveliĝoj de la damaĝoj de la centra kaj periferia nerva sistemoj ĉe lupusuloj. Por konfirmi damaĝon de la centra nerva sistemo ĉe lupuso necesas konsulti neŭrologojn kaj psikiatrojn, kaj fari specialajn ekzamenojn: elektroencefalografion, magnetan resonancan tomografion de la cerbo kaj mjelo[3].

Se evoluas gravaj, vivminacaj statoj ĉe damaĝado de la centra nerva sistemo (spasmoj, transversa mjelito, neŭrito de opta nervo, cerebrovaskulito), rekomendindas senprokraste komenci intensan terapion per infuzado de Cyclophosphamide po 1000-500 mg kaj 6-Methylprednisolone po 1000 mg dum kelkaj sinsekvaj tagoj kun posta preskribo de glukokortiroidoj forme de piloloj en dozo 0,5-1,0 mg/kg tage. Se evoluas komato, soporo, progresanta mjelito, haveblas alta nivelo de A-DNA kaj/aŭ krioglobulinoj en sero, rekomendindas apliko de plasmofereso — ĉiutage aŭ post unu tago, kun eksfuzio de plasmo po 20-30 ml/kg. Preskribi envejnajn infuziojn de imunoglobulino en dozoj 0,5-1,0 gramoj/kg rekomendindas post la fino de la plasmofereso. Se post la unuaj tri-kvar tagoj de la intensa terapio mankas efekto, rekomendindas preskribi rituksimabon po 500-1000 mg ĉiusemajne. Maksimuma suma dozo estas 2000 mg[3]. Imunoglobulino estas sangoproteino, altiganta imunecon kaj helpanta al la organismo kontraŭstari la infektojn. Ĝi povas esti uzata ankaŭ kaze de akuta sangado, se haveblas ankaŭ trombocitopenio kaj aldoniĝis infektoj (sepso) aŭ por prepari la malsanulon al operacio. Tio ebligas malaltigi dozon de kortikosteroidoj, kiuj en tiaj kazoj devus esti altaj[1].

Cerbo-vaskuloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lupuso kaj cerbo-vaskulaj malsanoj.

Lupuso kaŭzas cerbo-vaskulajn malsanojn. Rusiaj esploristoj konstatis ke 90% el ili rilatas al perturboj de arteria sangocirkulado kaj 10% al la vejna sangocirkulado. Ĉe 1,5% de la malsanuloj okazas cerbo-vejnaj trombozoj[70]. Ĉe 54% de la pacientoj kun lupuso estis trovita hialina degenero de meningaj, subkorteksaj, korteksaj arterioloj, ĉe 28% — perivaskula enfiltrado je limfocitoj, ĉe 21% — endoteliala proliferado, dum la vera vaskulito renkontiĝas malofte. Ŝanĝoj en angioj de la cerbo ĉe lupuso similas al tiuj ĉe alttensia encefalopatio[71]. En muroj de arterioloj, prekapilaroj kaj venuloj estis trovitaj jenaj ŝanĝoj: eksudoproduktanta inflama procezo forme de endopanvaskulito, grandaj kaj etaj nekrozoj kaj hemoragioj, mikrogranulemoj kun perivaskula lokiĝo[72]. Unu el kialoj de tiuj patologioj estas sekundara antifosfolipida sindromo, aperanta ĉe 20-30% de la malsanuloj. Bazo de trombozoj estas neinflama vaskulopatio, ankaŭ nomata angiopatio aŭ arteriopatio. Malsame ol kaze de veraj vaskulitoj, mankas fibrinoida nekrozo, enfiltrado de angia muro per inflamaj ĉeloj, formiĝo de mikroaneŭrismoj[73][74][75].

Ofte okazas damaĝoj de etaj leptomeningaj, kortikaj arterioj kaj arterioloj, en kiuj aperas[75][76][77]:

  • fibrinaj kaj fibrino-trombocitaj tromboj, foje kun rekanalizado;
  • fibrozo-muskolo-ĉela hiperplazio de intima tuniko, kaŭzanta koncentran malkreskon kaj foje okluzion de leptomeningaj arterioj;
  • hiperplazio de intima tuniko kun akompana trombozo;
  • lokaj perivaskulaj limfocitaj enfiltriĝoj (foje).

Perturboj de la cerba sangocirkulado kaze de lupuso okazas ĉe 2-3% de la pacientoj, se haveblas ankaŭ antifosfolipida sindromo — ĝis 30% (provizoraj perturboj aŭ iskemiaj apopleksioj)[70][78][79]. Tio montras ke la ĉefan rolon en apero de tiuj ĉi perturboj ludas ne vaskulito, sed hiperkoagulado, do ne eblas diagnozi cerebrovaskuliton kiel tio tamen ofte okazas. Neinflama okluza vaskulopatio ĉe lupuso kaŭzas infarktojn de la cerbo, kiuj kutime havas malgrandajn dimensiojn kaj lokiĝas en diversaj partoj de la cerbo, ofte en la kortekso aŭ blanka substanco. Infarktoj ofte okazas sen simptomoj. Foje okazas ankaŭ aterosklerozaj (ofte fruaj) damaĝoj de la angioj pro ilia senpera imunopatologia damaĝado kaj pro uzado de altaj dozoj de glukokortiroidoj. Ĉirkaŭ 10% de la pacientoj havas klinikajn manifestiĝojn de aterosklerozo (stenokardio, korinfarkto, damaĝoj de cerbaj aŭ periferiaj arterioj) kaj kaze de sekco aterosklerozo estas trovata ĉe pli ol 50% de la pacientoj. Relativa risko de apero de aterosklerozo ĉe malsanuloj kun lupuso varias de 4,8 (se kiel kriterio de aterosklerozo estis prenitaj aterosklerozaj platoj trovitaj en karotidoj per sonografio) ĝis 9,8 (se oni taksis enhavo de kalcio en koronariaj angioj per komputila tomografio. Ĉe pacientoj kun lupuso grave kreskas risko de la korvaskulaj malsanoj[70].

Ĉe duono de la pacientoj kun lupuso troveblas tri el kvar bazaj riskofaktoroj (adinamio, hiperlipidemio, trodikiĝo, fumado). Pli ofte renkontiĝas ankaŭ diabeto kaj alta sangopremo. Cerbo-vaskulaj malsanoj distribuiĝas tiel: 77% — provizoraj, 13% — iskemiaj apopleksioj, 10% — iliaj kombinaĵoj[78]. Provizoraj manifestiĝoj povis esti ankaŭ en okula arterio kiel mallonga malapero aŭ nebuliĝo de vidado en unu okulo. Apopleksioj kutime okazas en basenoj de la meza aŭ posta cerbaj arterioj, kaŭzante movajn, sensajn aŭ parolajn perturbojn, hemianopsion. Ofte aperon de tiaj perturboj antaŭas kapdoloro[80]. Same kiel kaze de primara antifosfolipida sindromo tiaj perturboj ĉe malsanuloj kun lupuso kaj sekundara antifosfolipida sindromo tendencas ripetiĝi, speciale se mankas profilakta kuracado per antikoagulantoj kaj antiagregiloj. Ripetaj perturboj kaj kronika malsufiĉo de la cerba sangoprovizado kun tempopaso povos kaŭzi demencon[79][81]. Oni trovis demencon ĉe 26% de observitaj pacientoj kun sekundara antifosfolipida sindromo[82]. La ĉefaj klinikaj manifestiĝoj de antifosfolipida sindromo (periferiaj trombozoj, malsukcesa gravedeco, trombocitopenio) troveblas ĉe 75% de la malsanuloj kun sekundara antifosfolipida sindromo; kutime tiuj signoj antaŭas cerbovaskulajn perturbojn. Lokaj ŝanĝoj troveblas per komputila tomografio ĉe 85% malsanuloj kun cerbo-vaskulaj malsanoj kaj antikorpoj al fosfolipidoj, el ili 36% havas po du ŝanĝitaj lokoj kaj pli[83].K Cerbaj infarktoj ĉe plejparto de la malsanuloj kun sekundara antifosfolipida sindromo troveblas per komputila tomografio en cerbaj duonsferoj kaj pli ofte sub kortekso ol sur ĝia surfaco. Kutime temas pri etaj aŭ mezaj infarktoj, ofte sen simptomoj, speciale se ili lokiĝas ekster zonoj gravaj por la movaj kaj parolaj funkcioj. Foje troveblas ankaŭ difuzaj ŝanĝoj de la cerbo: en 5% ĝis 61% de la kazoj komputila tomografio trovas larĝiĝon de subaraknoidaj spacoj de la cerbaj duonsferoj aŭ de flankaj ventrikloj (kutime moderan)[84]. Magneta resonanca tomografio donas pli detalan bildon kaj foje helpas trovi etajn infarktojn, ne videblajn per komputila tomografio. Ĉeesto de lupuso aŭ antifosfolipida sindromo altigas riskon de aterosklerozo 4,35-oble[85].

Kuracado de cerbovaskulaj malsanoj ĉe lupuso devas sekvi jenajn principojn:

  • korektado de riskofaktoroj (aktiveco de lupuso, dislipidemio ktp);
  • profilakto de trombozaj komplikaĵoj (kontraŭagrega kaj/aŭ antikoagulanta terapio);
  • neŭroprotektado (citoprotektado).

Por neŭroprotektado rekomendindas Aktovegin, kiu altigas konsumadon kaj uzadon de oksigeno, kaj aktivigas alvenon de glukozo al la ĉeloj, aktivigante energian metabolismon kaj fortigante oksigajn procezojn. Rekomendindas kombini ĝin kun aliaj neŭroprotektiloj, ekzemple kun citikolino, inhibanta fosfolipazojn, rekonstruanta damaĝitajn ĉelajn membranojn kaj pliboniganta acetilkolinan transdonon[86].

Kontrolado[redakti | redakti fonton]

Laŭe al la rekomendoj de la Eŭropa Ligo Kontraŭ Reŭmatismo (angle European League Against Rheumatism; mallonge: EULAR) kaj reguloj de la Bona Klinika Praktiko normala esplorado de la paciento kun lupuso devas inkludi pritakson de aktiveco de la malsano kun uzado de iuj ajn akceptitaj indeksoj de aktiveco de lupuso[3].

Oni pritaksas jenajn indikilojn[3]:

  • grado de damaĝo de organoj;
  • vivkvalito de la paciento;
  • haveblo de akompanaj malsanoj;
  • tokseco de kuraciloj.

Aktuale ekzistas kvin akceptitaj indeksoj de aktiveco de lupuso[3]:

  1. SLE Disease Activity Index (SLEDAI), (Bombardier kaj kunaŭtoroj, 1992);
  2. Systemic Lupus Activity Measure (SLAM), (Liang kaj kunaŭtoroj, 1989);
  3. European Consensus Lupus Activity Measurement (ECLAM), (Vitali kaj kunaŭtoroj, 1992);
  4. Lupus Activity Index, (LAI) (Petri kaj kunaŭtoroj, 1992);
  5. Classic British Isles Lupus Assessment Group Index (Classic BILAG) (Hay kaj kunaŭtoroj, 1993).

Systemic Lupus Erythematosus Disease activity score (SLEDAI)

La indekso enhavas 24 parametrojn (16 klinikaj kaj 8 laboratoriaj). Al ĉiu parametro estas atribuitaj poentoj — de 1 ĝis 8. Pli gravaj riveliĝoj de lupuso kiel damaĝo de nerva sistemo aŭ renoj, vaskulito ktp ricevas pli da poentoj ol la aliaj. Maksimuma sumo estas 105 poentoj. Dum kontrolado oni registras signojn de lupuso, kiuj ĉeestis en 10 lastaj tagoj, sendepende de ilia (mal)graveco aŭ (mal)boniĝo de stato. Pli ol 20 poentoj renkonteblas sufiĉe malofte. Pli ol 8 poentoj signifas ke lupuso estas aktiva. Se inter du vizitoj al kuracistoj la indekso kreskis je pli ol tri poentoj, tio estas konsiderata modera akutiĝo, se je pli ol 12 poentoj — kiel grava akutiĝo. Nuntempe estas vaste uzataj tri modifikoj de la indekso: SLEDAI 2000 (SLEDAI 2K), SELENA-SLEDAI kaj Mex-SLEDAI. Dum klinikaj ekzamenoj plej ofte estas uzata SELENA-SLEDAI. Ĝi, same kiel SLEDAI 2K, konsideras persistan aktivecon, ligitan al haveblo de erupcioj, ulceroj sur mukozo, aperdo de la haroj, kaj aldonas jenajn ŝanĝojn: en "perturbo de cerbaj nervoj" estas inkludita "kapturniĝo", en signo "altiĝo de proteinurio je 0,5 gramoj tage" aperas ebleco indiki la novaperintan, eblas konsideri haveblon de unu el simptomoj de pleŭrito aŭ perikardito (antaŭe necesis aro da simptomoj)[3].

SELENA Flare Index (SFI)

Tio estas la unua indekso de akutiĝo. Tiu ĉi indekso ebligas diferencigi moderan kaj gravan gradojn de akutiĝo de lupuso. SFI konsideras dinamikon de aktiveco de la malsano laŭ la skalo de SELENA SLEDAI, ĝanĝon de ĝenerala takso de la stato de la paciento fare de kuracisto (angle physician’s global-assessment visual-analogue scale, PGA), modifojn de terapiaj skemoj kaj kelkajn klinikajn parametrojn. Staton de paciento pritaksas kuracisto, uzante analogan vidan skalon kun gradoj de 0 ĝis 3, kie 0 signifas neaktivan malsanon kaj 3 — alte aktivan malsanon)[3].

Systemic Lupus Erythematosus Responder Index (SRI)

Tiu ĉi indekso kapablas samtempe eltrovi pliboniĝojn kaj malboniĝojn en la samaj aŭ malsamaj organoj kaj sistemoj.

Oni konsideras pacienton respondinta al la terapio, se ĉe li dinamike observeblas jenaj fenomenoj:

  • Malkresko de SELENA-SLEDAI ≥4 poentoj kompare al la antaŭa nivelo;
  • Manko de kresko de BILAG A aŭ kresko je ≥2 BILAG B poentoj kompare al la antaŭa nivelo;
  • Manko de malboniĝo laŭ PGA, do <0,3 kompare al la antaŭa nivelo[3].

SLICC/ACR Damage Index

Tiu ĉi indekso konstatas, ĉu haveblas potenciale nerenverseblaj damaĝoj de organoj. Ĝi inkludas priskribon de stato de 12 sistemoj. Maksimuma sumo laŭ apartaj sistemoj de organoj varias de 1 ĝis 7 poentoj, depende de kvanto de taksataj parametroj. Ĝenerala maksimuma sumo estas 47 poentoj. poentojn ricevas ĉiuj tipoj de damaĝoj ekde komenco de la malsano (ĉu kaŭzitaj rekte de lupuso aŭ de koncerna terapio). Oni konsideras nur signojn, kiuj daŭris ses monatojn kaj pli[3].

Short form Medical Outcomes Study (MOS SF-36)

Tiu ĉi enketilo estas konsiderata normo por taksado de vivkvalito de lupusuloj. Ekzistas ankaŭ pli specifa enketilo, kreita speciale por lupusuloj — Lupus Quality of Life (LUPUSQOL). Ĝi konsistas el 34 demandoj, grupigitaj po 2 ĝis 8 en apartaj skaloj. Ĝi pritaksas fizikan sanon, emocian sanon, pritakson de sia korpo fare de paciento kaj de la aliaj, doloron, planadon, lacecon, intimajn riltaojn, dependecon de la aliaj[3].

Vivo kun lupuso[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vivkvalito kun lupuso.

Se en la 1960-aj jaroj kuracistoj klopodis longigi vivon de malsanuloj de averaĝe 18 monatoj (en akuta fazo) ĝis 52, do nun oni aplikas strategion Treat to Target (Kuraci laŭ Celo), kiu celas garantii longdaŭran postvivadon, preventi nerenverseblajn damaĝojn de organoj, minimumigi aperon de akompanaj malsanoj kaj altigi vivkvaliton de la pacientoj[87]. En 1985 dum konferenco en Toronto (Kanado), dediĉita al prognozado ĉe malsanuloj kun lupuso, oni atentigis ke krom aktiveco de la malsano kaj akumulitaj damaĝoj necesas pritaksi ankaŭ vivkvaliton. En 2014 tio estis aprobita kiel unu el bazaj principoj de Kuraci laŭ Celo (KLC)[88].

Malgraŭ la simptomoj kaj eventualaj flankefikoj, la malsanuloj povas daŭrigi normalan aktivan vivon. Por tio necesas nur kompreni kiel funkcias lupuso kaj kuraciloj kontraŭ ĝi. Necesas plani ripozon kaj memori ke troa sunumado povas provoki malboniĝos de la sanstato, same kiel troaj fizikaj aŭ nervaj streĉiĝoj. Necesas ankaŭ strikte kontroli sian sanstaton kaj ĝustatempe konsulti kuracistojn. Necesas rezigni je fumado. Kreskas risko de aterosklerozo, alta sangopremo, diabeto, onkologiaj malsanoj, kio grave kreskigas mortecon[3].

Gravedeco kaj kontraŭkoncipo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lupuso kaj gravedeco.

Clark C.A., Spitzer K.A. kaj Laskin C.A. publikigis en 2005 analizon de gravedecoj ĉe lupusulinoj dum lastaj 40 jaroj, esplorinte 83 kazojn. Ili konstatis ke en 2002-2003 ofteco de perdo de la feto en la unua trimestro estis 17% kio kompareblas kun tiu ĉe la ĝenerala populacio dum la 1960-aj jaroj ĝi egalis al 43%. Ofteco de antaŭtempa akuŝo antaŭe estis 32–37%, nun — 9–12%, kio ankaŭ kompareblas kun ĝenerala populacio (10%)[6].

La ĉefaj risko-faktoroj dum lupuso-gravedeco estas[6]:

  • alta aktiveco de lupuso en momento de koncipo;
  • aktiva lupusa nefrito;
  • haveblo de antifosfolipidaj korpoj.

Risko de antaŭtempa akuŝo, hipotrofio de la feto, preeklampsio altiĝas kaze de[6]:

  • altaj titroj de antinuklea faktoro;
  • altaj titroj de antikorpoj al la duspirala DNA;
  • hipokomplementemio.

Prediktoroj de antaŭakuŝa morto de la feto[6]:

  • proteinurio;
  • trombocitopenio'
  • haveblo de antifosfolipidaj korpoj;
  • alta sangopremo.

Se lupuso kombiniĝas kun sekundara antifosfolipida sindromo, probableco de malbona rezulto de la gravedeco konsistigas 30%, sen tiu sindromo — 12-13%.

Datumoj pri akutiĝo de lupuso dum gravedeco estas kontraŭdiraj. Oni opinias, ke plej malalta risko asociiĝas kun minimuma aktiveco de la malsano dum ses monatoj antaŭe la gravedeco. La plej ofta kaŭzo de patrina morto estas lupusa nefrito kaj evoluo de la akuta rena malsufiĉo. Akompanaj malsanoj (dermatito, periferiaj edemoj, artralgioj, infektoj de urinaj kanaloj, rapidiĝo de sedimentiĝo de eritrocitoj ktp) povas imiti aktivecon de lupuso, do necesas skrupule ekzameni la gravedulinojn kun lupuso. Gravedeco kaŭzas akutiĝon de lupusa nefrito kaj grava rena damaĝo estas la ĉefa kaŭzo de ĉesigo de gravedeco en malfrua periodo. progresanta rena damaĝo registriĝas ĉe 40% de gravedulinoj, kiuj jam havis nefriton. Morfologia tipo de nefrito ne havas plej grava prognozan signifon, malsame ol jenaj indicoj: malrapidiĝo de glomerula filtrado (<60 ml/min), hepikalimio (>5 mmol/litro), altiĝo de koncentriĝo de sera kreatinino (>1,6 mg/dl), alta sangopremo, proteinurio[6].

En la 2000-aj jaroj oni ne rekomendis al virinoj kun lupuso gravediĝi pro alta risko de malboniĝo de sanstato kaj aborto. Nun danke al pluaj esploroj kaj pli efika kuracado multaj lupusulinoj sukcesas gravediĝi kaj naski sanajn bebojn. Por havi plej bonajn ŝancojn necesas ke dum almenaŭ duonjaro antaŭ la gravediĝo la virino ne havu simptomojn de lupuso, nek prenu kuracilojn kontraŭ ĝi. 20-25% de tiaj gravedecoj finiĝas tamen per aborto, ĉirkaŭ 25% de la beboj naskiĝas antaŭtempe, sed sen ajnaj perturboj kaj poste evoluas normale. Dum la gravedeco povas altiĝi sangopremo, malboniĝi diabeto, hiperglukemio, renaj malsanoj, do necesas strikta observado fare de la gravedulino kaj kuracistoj, kun ebleco kaze de neceso rapide veni al la intensa fako. Gravedulinoj ne devas ĉesigi prenadon de prednisolono[1].

Oni konkludis ke riskon de aborto kreskigas du proksime interligitaj lupusaj aŭtoantikorpoj, kune nomataj antifosfolipidaj antikorpoj: antikardiolipinaj antikorpoj kaj lupusa antikoagulaĵo. Pli ol du lupusulinoj havas tiajn antikorpojn, eltroveblajn per sangoekzamenoj. Foje iliaj beboj havas lupusajn erupciojn aŭ malmultajn sangoĉelojn, sed tio kutime pasas sen ajna kuracado[1].

Por eviti nedezerindan gravedecon oni rekomendas uzi mekanikajn kontraŭkoncipilojn, sed enuteraj pesarioj estas evitindaj pro risko de infektiĝo. Kontraŭkoncipaj pipoloj estas uzeblaj post konsultado de kuracisto, ĉar multaj el ili enhavas altan dozon de estrogeno[1].

Sporto[redakti | redakti fonton]

Estas utile fari ĉiutagajn moderajn ekzercojn, eĉ dum akuta fazo de la malsano. Ekzercoj, kiuj ne postulas fortan fizikan streĉiĝon, fortikigas la korpon kaj helpas kontraŭstari depresion kaj muskolan malfortiĝon. Salubrigaj estas ankaŭ ne tro longaj promenoj[1].

Dieto[redakti | redakti fonton]

Dieto devas esti ekvilibra. En akuta fazo, kiam apetito malboniĝas, oni rekomendas preni polivitaminojn. Prefere deteni sin de konsumado de alkoholo, ĉar ĝi negative influas hepaton kaj krome ĝi estas malrekomendita kaze de uzado de kuraciloj kiel Methotrexate, Cyclophosphan, Azathioprine[1].

Suno[redakti | redakti fonton]

Pli ol triono da lupusuloj estas altsensivaj al la sunradioj. 60-80% de la malsanuloj post esti ĉe la forta suno ene de duonhoro jam ekhavas erupciojn. la sunradioj povas provoki akuan fazon, inkluzive haŭtan vaskuliton, febron, ktp[1].

Prognozo[redakti | redakti fonton]

La unuaj datumoj pri vivodaŭro de la lupusuloj aperis en 1954, kiam 4-jara postvivado konsistigis 51%. Uzado de glukokortiroidoj kaj kemioterapioj agentoj ebligis draste ŝanĝi la situacion. En la 1990-aj jaroj, 10-jara postvivado atingis 90%, 20-jara — 70%[89]. Nun 85-95% de la pacientoj plu vivas post 15 jaroj[8].

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Lupuso estas konsiderata modelo de la aŭtoimunaj malsanoj, do altiras specialan atenton de la esploristoj, ĉar solvo rilataj al ĝi problemoj helpos solvi problemojn ankaŭ de la aliaj aŭtoimunaj malsanoj. Oni esploras genojn, klopodante difini kiuj el ili ludas gravan rolon en la apero de lupuso. Oni supozas ke la malsanuloj havas genenetikan difekton de apoptoso, do damaĝitaj aŭ potenciale damaĝaj ĉeloj anstataŭ perei restas en la organismo kaj detruas ĝin. Oni anstataŭigis ĉe laboratoriaj musoj genon Fas, kontrolantan apoptoson, per alia, ne difektita geno kaj post tio la musoj ne plu montris signojn de lupuso. Oni esploras ankaŭ genojn de la komplementa sistemo, ĉar nome tiu sistemo helpas al la antikorpoj detrui fremdajn substancojn. Oni esploras ankaŭ genojn, kiuj kreskigas riskon de komplikaĵoj kiel la renaj malsanoj. oni trovis genon, kiu asociiĝas kun pli alta risko de renaj malsanoj ĉe afrik-usonanoj[1].

La Nacia Instituto pri Sano esploras uzadon de kontraŭkoncipiloj fare de lupusulinoj. Aperis datumoj, montrantaj ke ankaŭ estrogeno povas esti sekura por certaj malsanulinoj[1].

Oni esploras eblecon rekonstrui imunan sistemon per transplantado de osta medolo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • []

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 1,30 1,31 1,32 Решетняк Т. М.Системная красная волчанка (ruse). La Asocio de Reŭmatologoj de Rusio. Arkivita el la originalo je 2019-09-10. Alirita 2020-08-16.
  2. Лисицына, Т.А.; Кошелева Н.М. (2010). “Антималярийные препараты в терапии системной красной волчанки: прошлое, настоящее, будущее”, Современная ревматология (ru) 4 (2), p. 81. doi:10.14412/1996-7012-2010-608. Alirita 26-08-2020.. 
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 3,28 3,29 3,30 Клинические рекомендации по диагностике и лечению системной красной волчанки (ruse). La Asocio de Reŭmatologoj de Rusio (2013). Arkivita el la originalo je 2018-06-18. Alirita 2020-08-18.
  4. Лила, В.А. (2020). “Клинико-лабораторные взаимосвязи у пациентов с различными вариантами течения системной красной волчанки”, Современная ревматология (ru) (1), p. 26. doi:10.14412/1996-7012-2020-1-26-31. Alirita 20-08-2020.. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Клюквина, Н.Г.; Е.А. Ведерникова, Г.В. Ломанова (2013). “Особенности системной красной волчанки у мужчин: описание случаев и данные литературы”, Современная ревматология (ru) 7 (4), p. 26. doi:10.14412/1996-7012-2013-2435. Alirita 20-08-2020.. 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Лила, А.М.; Трофимов Е.А., Лила В.А. (2015). “Системная красная волчанка: особенности течения у беременных и варианты терапии”, Современная ревматология (ru) 9 (3), p. 44. doi:10.14412/1996-7012-2015-3-43-47. Alirita 20-08-2020.. 
  7. 7,0 7,1 Клюквина, Н.Г.; Е.А. Ведерникова, Г.В. Ломанова (2013). “Особенности системной красной волчанки у мужчин: описание случаев и данные литературы”, Современная ревматология (ru) 7 (4), p. 27. doi:10.14412/1996-7012-2013-2435. Alirita 20-08-2020.. 
  8. 8,0 8,1 Лила, В.А. (2020). “Клинико-лабораторные взаимосвязи у пациентов с различными вариантами течения системной красной волчанки”, Современная ревматология (ru) (1), p. 27. doi:10.14412/1996-7012-2020-1-26-31. Alirita 20-08-2020.. 
  9. Лила, В.А. (2020). “Клинико-лабораторные взаимосвязи у пациентов с различными вариантами течения системной красной волчанки”, Современная ревматология (ru) 14 (1), p. 29. doi:10.14412/1996-7012-2020-1-26-31. Alirita 20-08-2020.. 
  10. Hoffman, Glinda S.; Edward L. Treadwell, E. William St. Clair, Gary S. Gilkeson, Mary Anne Dooley (15-08-2007). “Sociodemographic associations with early disease damage in patients with systemic lupus erythematosus”, Arthritis Care & Research (en) 57 (6), p. 993–999. doi:10.1002/art.22894. Alirita 31-08-2020.. 
  11. 11,0 11,1 Font, J.; L. Pallarés, R. Cervera, A. López-Soto, M. Navarro, X. Bosch, M. Ingelmo (10-1991). “Systemic lupus erythematosus in the elderly: clinical and immunological characteristics”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 50 (10), p. 702–705. doi:10.1136/ard.50.10.702. Alirita 31-08-2020.. 
  12. 12,0 12,1 Boddaert, Jacques; Du Le Thi Huong, Zahir Amoura, Bertrand Wechsler, Pierre Godeau, Jean-Charles Piette (11-2004). “Late-onset systemic lupus erythematosus: a personal series of 47 patients and pooled analysis of 714 cases in the literature”, Medicine (Baltimore) (en) 83 (6), p. 348–359. doi:10.1097/01.md.0000147737.57861.7c. Alirita 27-08-2020.. 
  13. Maddock Jr., Robert K. (11-01-1965). “Incidence of Systemic Lupus Erythematosus by Age and Sex”, JAMA (en) 191 (2), p. 137–138. doi:10.1001/jama.1965.03080020065026. Alirita 31-08-2020.. 
  14. Maddison, Peter; Vernon Farewell, David Isenberg, Cynthia Aranow, Sang-Cheol Bae, Susan Barr, Jill Buyon, Paul Fortin, Ellen Ginzler, Dafna Gladman, John Hanly, Susan Manzi, Ola Nived, Michelle Petri, Rosalind Ramsey-Goldman, Gunnar Sturfelt, Systemic Lupus International Collaborating Clinics (20-05-2002). “The rate and pattern of organ damage in late onset systemic lupus erythematosus”, The Journal of Rheumatology (en) 29 (5), p. 913–917. Alirita 31-08-2020.. 
  15. Mak, S. K.; E. K. Lam, A. K. Wong (20-05-2002). “Clinical profile of patients with late-onset SLE: not a benign subgroup”, Lupus (en) 7 (1), p. 23–28. doi:10.1191/096120398678919723. Alirita 31-08-2020.. 
  16. Domenech, I.; Aydintug O., Cervera R., et. al. (1992). “Systemic lupus erythematosus in 50 year olds”, Postgraduate Medical Journal (en) (68), p. 440–444. Alirita 31-08-2020.. 
  17. Shaikh, S.K.; F. Wang (03-1995). “Late-onset systemic lupus erythematosus: clinical and immunological characteristics”, Medical Journal of Malaysia (en) 50 (1), p. 25–31. Alirita 31-08-2020.. 
  18. Wilson, H. A.; M. E. Hamilton, D. A. Spyker, C. M. Brunner, W. M. o'Brien, J. S. Davis 4th, J. B. Winfield (10-1981). “Age influences the clinical and serologic expression of systemic lupus erythematosus”, Arthritis & Rheumatology (en) 24 (10), p. 1230–1235. doi:10.1002/art.1780241002. Alirita 31-08-2020.. 
  19. Medlin, Jennifer L.; Karen E. Hansen, Sara R. Fitz, Christie M. Bartels (06-2016). “A Systematic Review and Meta-Analysis of Cutaneous Manifestations in Late Versus Early-Onset Systemic Lupus Erythematosus”, Seminars in Arthritis and Rheumatism (en) 45 (6), p. 691–697.. doi:10.1016/j.semarthrit.2016.01.004. Alirita 31-08-2020.. 
  20. 20,0 20,1 20,2 Manoussakis, Menelaos N.; Chryssoula Georgopoulou, Elias Zintzaras, Marilyn Spyropoulou, Aikaterini Stavropoulou, Fotini N. Skopouli, Haralampos M. Moutsopoulos (03-2004). “Sjögren's syndrome associated with systemic lupus erythematosus: clinical and laboratory profiles and comparison with primary Sjögren's syndrome”, Arthritis & Rheumatology (en) 50 (3), p. 882–891. doi:10.1002/art.20093. Alirita 31-08-2020.. 
  21. 21,0 21,1 Cervera, R.; M. A. Khamashta, J. Font, G. D. Sebastiani, A. Gil, P. Lavilla, I. Doménech, A. O. Aydintug, A. Jedryka-Góral, E. de Ramón, et al. (03-1993). “Systemic lupus erythematosus: clinical and immunologic patterns of disease expression in a cohort of 1,000 patients. The European Working Party on Systemic Lupus Erythematosus”, Medicine (Baltimore) (en) 72 (3), p. 113–24. Alirita 31-08-2020.. 
  22. Cervera, R.; Munther A. Khamashta, Josep Font, Gian Domenico Sebastiani, Antonio Gil, Paz Lavilla, Juan Carlos Mejía, A. Olcay Aydintug, Hanna Chwalinska-Sadowska, Enrique de Ramón, Antonio Fernández-Nebro, Mauro Galeazzi, Merete Valen, Alessandro Mathieu, Frédéric Houssiau, Natividad Caro, Paula Alba, Manuel Ramos-Casals, Miguel Ingelmo, Graham R. V. Hughes, European Working Party on Systemic Lupus Erythematosus (09-2003). “Morbidity and mortality in systemic lupus erythematosus during a 10-year period: a comparison of early and late manifestations in a cohort of 1,000 patients”, Medicine (Baltimore) (en) 85 (5), p. 299–308. doi:10.1097/01.md.0000091181.93122.55. Alirita 31-08-2020.. 
  23. Manger, K.; B. Manger, R. Repp, M. Geisselbrecht, A. Geiger, A. Pfahlberg, T. Harrer, J. Kalden (12-2002). “Definition of risk factors for death, end stage renal disease, and thromboembolic events in a monocentric cohort of 338 patients with systemic lupus erythematosus”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 61 (12), p. 1065–1070. doi:10.1136/ard.61.12.1065. Alirita 31-08-2020.. 
  24. Ward, M. M.; E. Pyun, S. Studenski (10-1995). “Causes of death in systemic lupus erythematosus. Long-term followup of an inception cohort”, Arthritis & Rheumatology (en) 38 (10), p. 1492–1499. doi:10.1002/art.1780381016. Alirita 31-08-2020.. 
  25. Zamber, R. W.; G. Starkebaum, R. L. Rubin, H. F. Martens, M. H. Wener (06-1992). “Drug induced systemic lupus erythematosus due to ophthalmic timolol”, The Journal of Rheumatology (en) 19 (6), p. 977–979. Alirita 31-08-2020.. 
  26. Hochberg, R. W. (12-1987). “Mortality from systemic lupus erythematosus in England and Wales, 1974-1983”, Rheumatology (en) 26 (6), p. 437–441. doi:10.1093/rheumatology/26.6.437. Alirita 31-08-2020.. 
  27. 27,0 27,1 Bertoli, A.M.; Vilá L.M., Reveille J.D., Alarcón G.S., LUMINA Study Group, Sanchez M.L., Liu J.M., Apte M., Sowell E., Pinilla-Diaz C., Sandoval R. (01-11-2008). “Systemic lupus erythematosus in a multiethnic US cohort (LUMINA): LXI. Value of C-reactive protein as a marker of disease activity and damage”, The Journal of Rheumatology (en) 35 (12), p. 2355–2358. doi:10.3899/jrheum.080175. Alirita 31-08-2020.. 
  28. Pu, S. J.; S. F. Luo, Y. J. Wu, H. S. Cheng, H. H. Ho (2000). “The clinical features and prognosis of lupus with disease onset at age 65 and older”, Lupus (en) 9 (2), p. 96–100. doi:10.1191/096120300678828109. Alirita 31-08-2020.. 
  29. Goobie, Gillian C.; Sasha Bernatsky, Rosalind Ramsey-Goldman, Ann E. Clarke (09-2015). “Malignancies in Systemic Lupus Erythematosus – a 2015 Update”, Current Opinion in Rheumatology (en) 27 (5), p. 454–460. doi:10.1097/BOR.0000000000000202. Alirita 31-08-2020.. 
  30. Draborg, Anette Holck; Karen Duus, and Gunnar Houen (2013). “Epstein-Barr Virus in Systemic Autoimmune Diseases”, Clinical & Developmental Immunology (en). doi:10.1155/2013/535738. Alirita 31-08-2020.. 
  31. Rai, Richa; Sudhir Kumar Chauhana, Vikas Vikram Singha, Madhukar Rai, Geeta Rai (03-2015). “Heat shock protein 27 and its regulatory molecules express differentially in SLE patients with distinct autoantibody profiles”, Immunology Letters (en) 164 (1), p. 25–32. doi:10.1016/j.imlet.2015.01.007. Alirita 31-08-2020.. 
  32. Grzegrzolka, Jedrzej; Krzysztof Kurnol, Paweł Piotrów, Bartosz Pula (12-2012). “Hsp-27 Expression in Invasive Ductal Breast Carcinoma”, Folia Histochemica et Cytobiologica (en) 50 (5), p. 527–533. doi:10.5603/16717. Alirita 31-08-2020.. 
  33. Tomic-Lucic, Aleksandra; Radmila Petrovic, Marija Radak-Perovic, Dragan Milovanovic, Jasmina Milovanovic, Sandra Zivanovic, Suzana Pantovic, Mirjana Veselinovic (07-2013). “Late-onset systemic lupus erythematosus: clinical features, course, and prognosis”, Clinical Rheumatology (en) 32 (7), p. 1053–1058. doi:10.1007/s10067-013-2238-y. Alirita 31-08-2020.. 
  34. Tomic-Lucic, Aleksandra; Radmila Petrovic, Marija Radak-Perovic, Dragan Milovanovic, Jasmina Milovanovic, Sandra Zivanovic, Suzana Pantovic, Mirjana Veselinovic (2007). “Elderly-onset systemic lupus erythematosus: prevalence, clinical course and treatment”, Drugs & Aging (en) 24 (9), p. 701–715. doi:10.2165/00002512-200724090-00001. Alirita 31-08-2020.. 
  35. Krishnan, E.; H. B. Hubert (11-2006). “Ethnicity and mortality from systemic lupus erythematosus in the US”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 65 (11), p. 1500–1505. doi:10.1136/ard.2005.040907. Alirita 31-08-2020.. 
  36. Alarcón, G. S.; J. Calvo-Alén, G. McGwin Jr., A. G. Uribe, S. M. A. Toloza, J. M. Roseman, M. Fernández, B. J. Fessler, L. M. Vilá, C. Ahn, F. K. Tan, J. D. Reveille, LUMINA Study Group (09-2006). “Systemic lupus erythematosus in a multiethnic cohort: LUMINA XXXV. Predictive factors of high disease activity over time”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 65 (9), p. 1168–1174. doi:10.1136/ard.200X.046896. Alirita 31-08-2020.. 
  37. Alarcón-Segovia, Donato; Marta E. Alarcón-Riquelme, Mario H. Cardiel, Francisco Caeiro, Loreto Massardo, Antonio R. Villa, Bernardo A. Pons-Estel, Grupo Latinoamericano de Estudio del Lupus Eritematoso (GLADEL) (04-2005). “Familial aggregation of systemic lupus erythematosus, rheumatoid arthritis, and other autoimmune diseases in 1,177 lupus patients from the GLADEL cohort”, Arthritis & Rheumatology (en) 52 (4), p. 1138–1147. doi:10.1002/art.20999. Alirita 31-08-2020.. 
  38. Lawrence, J. S.; C. L. Martins, G. L. Drake (10-1987). “A family survey of lupus erythematosus. 1. Heritability”, The Journal of Rheumatology (en) 14 (5), p. 913–921. Alirita 31-08-2020.. 
  39. 39,0 39,1 Graham, Robert R.; Ward Ortmann, Peter Rodine, Karl Espe, Carl Langefeld, Ethan Lange, Adrienne Williams, Stephanie Beck, Chieko Kyogoku, Kathy Moser, Patrick Gaffney, Peter K Gregersen, Lindsey A. Criswell, John B. Harley & Timothy W. Behrens (04-04-2007). “Specific combinations of HLA-DR2 and DR3 class II haplotypes contribute graded risk for disease susceptibility and autoantibodies in human SLE”, European Journal of Human Genetics (en) (15), p. 823–830. Alirita 31-08-2020.. 
  40. Criswell, Lindsey A. (2008). “The genetic contribution to systemic lupus erythematosus”, Bulletin of the Hospital for Joint Diseases (en) 66 (3), p. 176–183. Alirita 31-08-2020.. 
  41. Wong, Maida; Betty P. Tsao (10-2006). “Current topics in human SLE genetics”, Seminars in Immunopathology (en) 28 (2), p. 97–107. doi:10.1007/s00281-006-0031-6. Alirita 31-08-2020.. 
  42. Pan, Chi-Feng; Chien-Jang Wu, Han Hsiang Chen, C. W. Dang (02-2009). “Molecular analysis of HLA-DRB1 allelic associations with systemic lupus erythematous and lupus nephritis in Taiwan”, Lupus (en) 18 (8), p. 698–704. doi:10.1177/0961203308101955. Alirita 31-08-2020.. 
  43. Клюквина, Н.Г. (4-2017). “Особенности системной красной волчанки с дебютом в пожилом возрасте”, Современная ревматология (ru), p. 9. doi:10.1177/0961203308101955. Alirita 31-08-2020.. 
  44. Клюквина, Н.Г. (2015). “Системная красная волчанка и в и тамин D”, Современная ревматология (ru) 9 (2), p. 57–65. doi:10.14412/1996-7012-2015-2-57-65. Alirita 31-08-2020.. 
  45. Illei, Gabor G.; Yuko Shirota, Cheryl H. Yarboro, Jimmy Daruwalla, Edward Tackey, Kazuki Takada, Thomas Fleisher, James E. Balow, Peter E. Lipsky (20-2010). “Tocilizumab in systemic lupus erythematosus: data on safety, preliminary efficacy, and impact on circulating plasma cells from an open-label phase I dosage-escalation study”, Arthritis & Rheumatology (en) 62 (2), p. 542–552. doi:10.1002/art.27221. Alirita 31-08-2020.. 
  46. Kishimoto, T.; T. Hirano (1988). “Molecular regulation of B lymphocyte response”, The Annual Review of Immunology (en) (6), p. 485–512. doi:10.1146/annurev.iy.06.040188.002413. Alirita 01-09-2020.. 
  47. Kang, Sujin; Toshio Tanaka, Tadamitsu Kishimoto (01-2015). “Therapeutic uses of anti-interleukin-6 receptor antibody”, International Immunology (en) 27 (1), p. 21–29. doi:10.1093/intimm/dxu081. Alirita 01-09-2020.. 
  48. Gauldie, J.; C. Richards, D. Harnish, P. Lansdorp, H. Baumann (10-1987). “Interferon beta 2/B-cell stimulatory factor type 2 shares identity with monocyte-derived hepatocyte-stimulating factor and regulates the major acute phase protein response in liver cells”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (en) 84 (20), p. 7251–7255. doi:10.1073/pnas.84.20.7251. Alirita 01-09-2020.. 
  49. Andus, T.; T. Geiger, T. Hirano, H. Northoff, U. Ganter, J. Bauer, T. Kishimoto, P. C. Heinrich (10-1987). “Recombinant human B cell stimulatory factor 2 (BSF-2/IFN-beta 2) regulates beta-fibrinogen and albumin mRNA levels in Fao-9 cells”, FEBS Letters (en) 221 (1), p. 18–22. doi:10.1016/0014-5793(87)80344-7. Alirita 31-08-1987.. 
  50. Chun, Hye-Young; Jae-Wook Chung, Hyoun-Ah Kim, Jeong-Moon Yun, Ja-Young Jeon, Young-Min Ye, Seung-Hyun Kim, Hae-Sim Park, Chang-Hee Suh (09-2007). “Cytokine IL-6 and IL-10 as biomarkers in systemic lupus erythematosus”, The Journal of Clinical Immunology (en) 27 (5), p. 461–466. doi:10.1007/s10875-007-9104-0. Alirita 31-08-1987.. 
  51. Gröndal, G.; I. Gunnarsson, J. Rönnelid, S. Rogberg, L. Klareskog, I. Lundberg (09/10-2000). “Cytokine production, serum levels and disease activity in systemic lupus erythematosus”, Clinical and Experimental Rheumatology (en) 18 (5), p. 565–570. Alirita 31-08-1987.. 
  52. 52,0 52,1 Linker-Israeli, M.; R. J. Deans, D. J. Wallace, J. Prehn, T. Ozeri-Chen, J. R. Klinenberg (07-1991). “Elevated levels of endogenous IL-6 in systemic lupus erythematosus. A putative role in pathogenesis”, The Journal of Immunology (en) 147 (1), p. 117–123. Alirita 31-08-1987.. 
  53. Peterson, E.; Robertson, W. Emlen (01-12-1996). “Serum and urinary interleukin-6 in systemic lupus erythematosus”, Lupus (en) 5 (6), p. 571–575. doi:10.1177/096120339600500603. Alirita 31-08-1987.. 
  54. Klashman, D. J.; R. A. Martin, O. Martínez-Maza, R. H. Stevens (03-1991). “In vitro regulation of B cell differentiation by interleukin-6 and soluble CD23 in systemic lupus erythematosus B cell subpopulations and antigen-induced normal B cells”, Arthritis & Rheumatology (en) 34 (3), p. 276–286. doi:10.1002/art.1780340305. Alirita 31-08-1987.. 
  55. Iwano, M.; K. Dohi, E. Hirata, N. Kurumatani, Y. Horii, H. Shiiki, A. Fukatsu, T. Matsuda, T. Hirano, T. Kishimoto, et al. (07-1993). “Urinary levels of IL-6 in patients with active lupus nephritis”, Clinical Nephrology (en) 40 (1), p. 16–21. Alirita 31-08-1987.. 
  56. Tsai, C. Y.; T. H. Wu, C. L. Yu, J. Y. Lu, Y. Y. Tsai (07-2000). “Increased excretions of beta2-microglobulin, IL-6, and IL-8 and decreased excretion of Tamm-Horsfall glycoprotein in urine of patients with active lupus nephritis”, Nephron (en) 85 (3), p. 207–214. doi:10.1159/000045663. Alirita 31-08-1987.. 
  57. Moder, K. G.; T. D. Miller, H. D. Tazelaar (03-1999). “Cardiac involvement in systemic lupus erythematosus”, Mayo Clinic Proceedings (en) 74 (3), p. 275–84. doi:10.4065/74.3.275. Alirita 31-08-1987.. 
  58. Makol, Ashima; Lawrence E. Gibson, Clement J. Michet (03-2012). “Successful use of interleukin 6 antagonist tocilizumab in a patient with refractory cutaneous lupus and urticarial vasculitis”, JCR: Journal of Clinical Rheumatology (en) 18 (2), p. 92–95. doi:10.1097/RHU.0b013e31823ecd73. Alirita 31-08-1987.. 
  59. García-Hernández, Francisco J.; Rocío González-León, María J. Castillo-Palma, Celia Ocaña-Medina, Julio Sánchez-Román (10-2012). “Tocilizumab for treating refractory haemolytic anaemia in a patient with systemic lupus erythematosus”, Rheumatology (en) 15 (10), p. 1918–1919. doi:10.1093/rheumatology/kes072. Alirita 31-08-1987.. 
  60. Соловьев, С.К.; Меснянкина А.А., Каратеев Д.Е., Лучихина Е.Л., Сигидин Я.А., Асеева Е.А., Елонаков А.В., Насонов Е.Л. (2017). “Эффективность терапии тоцилизумабом обострения системной красной волчанки. Описание случая и обзор литературы”, Современная ревматология (ru) 11 (3), p. 85–90. doi:10.14412/1996-7012-2017-3-85-90. Alirita 31-08-1987.. 
  61. 61,0 61,1 Лила, А.М.; Трофимов Е.А., Лила В.А. (2015). “Системная красная волчанка: особенности течения у беременных и варианты терапии”, Современная ревматология (ru) 9 (3), p. 45. doi:10.14412/1996-7012-2015-3-43-47. Alirita 20-08-2020.. 
  62. van Vollenhoven, Ronald; M. J. Soto, M. J. Cuadrado, M. A. Khamashta (10-2011). “Rituximab — Shadow, illusion or light?”, Autoimmunity reviews (en) (11(8)), p. 563–567. doi:10.1016/j.autrev.2011.10.013. Alirita 27-08-2020.. 
  63. Ramos-Casals, Manuel; M. J. Soto, M. J. Cuadrado, M. A. Khamashta (08-2009). “Rituximab in systemic lupus erythematosus: A systematic review of off-label use in 188 cases”, Lupus (en) (18(9)), p. 767–776. doi:10.1177/0961203309106174. Alirita 27-08-2020.. 
  64. Stohl, William; David M. Hilbert (9-01-2012). “The discovery and development of belimumab: the anti-BLyS-lupus connection”, Nature Biotechnology (en) 30 (1), p. 69–77. doi:10.1038/nbt.2076. Alirita 27-08-2020.. 
  65. Halpern, Wendy G.; Patrick Lappin, Thomas Zanardi, Wendy Cai, Marta Corcoran, John Zhong, Kevin P. Baker (06-2006). “Chronic administration of belimumab, a BLyS antagonist, decreases tissue and peripheral blood B-lymphocyte populations in cynomolgus monkeys: pharmacokinetic, pharmacodynamic, and toxicologic effects”, Toxicological Sciences (en) 91 (2), p. 586–599. doi:10.1093/toxsci/kfj148. Alirita 27-08-2020.. 
  66. 66,0 66,1 Насонов, Е.Л.; Решетняк Т.М., Денисов Л.Н. и др. (2012). “Белимумаб: прогресс в лечении системной красной волчанки”, Научно-практическая ревматология (ru) 50 (5), p. 13–19. Alirita 27-08-2020.. 
  67. Navarra, Sandra V.; Renato M. Guzmán, Alberto E. Gallacher, Stephen Hall, Roger A. Levy, Renato E. Jimenez, Edmund K.-M. Li, Mathew Thomas, Ho-Youn Kim, Manuel G. León, Coman Tanasescu, Eugeny Nasonov, Joung-Liang Lan, Lilia Pineda, Z John Zhong, William Freimuth, Michelle A. Petri, BLISS-52 Study Group (26-02-2011). “Efficacy and safety of belimumab in patients with active systemic lupus erythematosus: a randomised, placebo-controlled, phase 3 trial”, The Lancet (en) 377 (9767), p. 721–731. doi:10.1016/S0140-6736(10)61354-2. Alirita 27-08-2020.. 
  68. Furie, Richard; Michelle Petri, Omid Zamani, Ricard Cervera, Daniel J. Wallace, Dana Tegzová, Jorge Sanchez‐Guerrero, Andreas Schwarting, Joan T. Merrill, W. Winn Chatham, William Stohl, Ellen M. Ginzler, Douglas R. Hough, Z. John Zhong, William Freimuth, Ronald F. van Vollenhoven, BLISS‐76 Study Group (12-2011). “A phase III, randomized, placebo‐controlled study of belimumab, a monoclonal antibody that inhibits B lymphocyte stimulator, in patients with systemic lupus erythematosus†”, Arthritis & Rheumatology (en) 63 (12), p. 3918–3930. doi:10.1002/art.30613. Alirita 27-08-2020.. 
  69. Клюквина, Н.Г. (2013). “Опыт длительного применения белимумаба у больного системной красной волчанкой (описание случая)”, Современная ревматология (ru) 7 (2), p. 62–65. doi:10.14412/1996-7012-2013-2384. Alirita 20-08-2020.. 
  70. 70,0 70,1 70,2 Файззулина, Д.Л.; Шпрах В.В., Калягин А.Н. (2012). “Особенности цереброваскулярной патологии при системной красной волчанке”, Современная ревматология (ru) 6 (2), p. 25. doi:10.14412/1996-7012-2012-724. Alirita 20-08-2020.. 
  71. Ellis, S. G.; M. A. Verity (02-1979). “Central nervous system involvement in systemic lupus erythematosus: a review of neuropathologic findings in 57 cases, 1955-1977”, Seminars in Arthritis and Rheumatism (en) 8 (3), p. 212–221. doi:10.1016/s0049-0172(79)80009-8. Alirita 20-08-2020.. 
  72. Беккер, Г.Т. (1980). “Нейролюпус. Морфологические изменения в мозге”, Журнал невропатолога и психиатра (ru) (12), p. 1770—1774. 
  73. Ford, S. E.; Kennedy L., Ford P.M. (01-05-1994). “Clinicopathologic correlations of antiphospholipid antibodies. An autopsy study”, Archives of Pathology & Laboratory Medicine (en) 118 (5), p. 491–495. Alirita 20-08-2020.. 
  74. Szpak, G. M.; A. Kuczyńska-Zardzewiały, J. Popow (1996). “Brain vascular changes in the case of primary antiphospholipid syndrome”, Folia Neuropathologica (en) 34 (2), p. 92–96. Alirita 20-08-2020.. 
  75. 75,0 75,1 Westerman, Eric M.; Janet M. Miles, Miroslav Backonja, Walter R. Sundstrom (09-1992). “Neuropathologic findings in multi‐infarct dementia associated with anticardiolipin antibody. Evidence for endothelial injury as the primary event”, Folia Neuropathologica (en) 35 (9), p. 1038–1041. doi:10.1002/art.1780350908. Alirita 20-08-2020.. 
  76. Coull, Bruce M.; Scott H. Goodnight (09-1990). “Antiphospholipid Antibodies, Prethrombotic States, and Stroke”, Stroke (en) 21 (9), p. 1370–1374. doi:10.1161/01.str.21.9.1370. Alirita 20-08-2020.. 
  77. Coull, Bruce M.; Scott H. Goodnight (31-12-2007). “Antiphospholipid Syndrome and Vascular Ischemic (Occlusive) Diseases: An Overview”, Yonsei Medical Journal (en) 48 (6), p. 1370–1374. doi:10.3349/ymj.2007.48.6.901. Alirita 20-08-2020.. 
  78. 78,0 78,1 Калашникова, Л.А.; Насонов Е.Л., Александрова Е.Н. и др. (1997). “Антитела к фосфолипидам и ишемические нарушения мозгового кровообращения в молодом возрасте”, Журнал невропатолога и психиатра (ru) (6), p. 59—65. 
  79. 79,0 79,1 Калашникова, Л.А.; Насонов Е.Л., Кошелева Н.М. и др. (1993). “Сосудистые головные боли и антитела к фосфолипидам”, Патофизиология и фармакология боли (экспериментальные и клинические аспекты): Тез. докл. I конференции Российской ассоциации по изучению боли (19—21 окт. 1993 г.) (ru), p. 84. 
  80. Levine, S.; Deegan M.J., Futrell N. et al. (1990). “Cerebrovascular and neurological disease associated with antiphospholipid antibodies: 48 cases”, Neurology (en) (40), p. 1181—1189. Alirita 20-08-2020.. 
  81. Asherson, Ronald A.; Ronald H.W.M. Derksen, Nigel Harris Phil, Bonno N.Bouma, Azzudin E. Gharavi, LouisKater, Graham R.V.Hughes (05-1987). “Chorea in systemic lupus erythematosus and “lupus-like” disease: Association with antiphospholipid antibodies”, Seminars in Arthritis and Rheumatism (en) 16 (4), p. 253–259. doi:10.1016/0049-0172(87)90003-5. Alirita 20-08-2020.. 
  82. Файззулина, Д.Л.; Шпрах В.В., Калягин А.Н. (2012). “Особенности цереброваскулярной патологии при системной красной волчанке”, Современная ревматология (ru) 6 (2), p. 26. doi:10.14412/1996-7012-2012-724. Alirita 20-08-2020.. 
  83. Файззулина, Д.Л.; Шпрах В.В., Калягин А.Н. (2012). “Особенности цереброваскулярной патологии при системной красной волчанке”, Современная ревматология (ru) 6 (2), p. 27. doi:10.14412/1996-7012-2012-724. Alirita 20-08-2020.. 
  84. Hughson, M. D.; G. A. McCarty, R. A. Brumback (2012). “Spectrum of vascular pathology affecting patients with the antiphospholipid syndrome”, Human Pathology (en) 26 (7), p. 716–724. doi:10.1016/0046-8177(95)90218-x. Alirita 20-08-2020.. 
  85. Файззулина, Д.Л.; Шпрах В.В., Калягин А.Н. (2012). “Особенности цереброваскулярной патологии при системной красной волчанке”, Современная ревматология (ru) 6 (2), p. 28. doi:10.14412/1996-7012-2012-724. Alirita 20-08-2020.. 
  86. Файззулина, Д.Л.; Шпрах В.В., Калягин А.Н. (2012). “Особенности цереброваскулярной патологии при системной красной волчанке”, Современная ревматология (ru) 6 (2), p. 30. doi:10.14412/1996-7012-2012-724. Alirita 20-08-2020.. 
  87. Соловьев, С. К.; Е. А. Асеева, Т. В. Попкова, Н. Г. Клюквина, Т. М. Решетняк, Т. А. Лисицына, Н. М. Кошелева, М. Э. Цанян, А. А. Меснянкина, Т. А. Панафидина, Л. В. Кондратьева, Н. В. Середавкина, E. В. Герасимова (2015). “Стратегия лечения системной красной волчанки «до достижения цели» (Treat-to-Target SLE). Pекомендации международной рабочей группы и комментарии российских экспертов”, Научно-практическая ревматология (ru) 53 (1), p. 9–16. doi:10.14412/1995-4484-2015-9-16. Alirita 08-09-2020.. 
  88. Воробьева, Л.Д.; Асеева Е.А. (2017). “Значение качества жизни, связанного со здоровьем, у больных системной красной волчанкой и современные инструменты его оценки”, Современная ревматология (ru) 11 (4). doi:10.14412/1996-7012-2017-4-62-72. Alirita 08-09-2020.. 
  89. Лила, В.А.; Гунчикова В.М., Новикова А.М. (2009). “Остеопороз при системной красной волчанке”, Современная ревматология (ru) (4), p. 59. doi:10.14412/1996-7012-2009-575. Alirita 26-08-2020..