Luqa (malteĦal Luqa, kiu signifas poplon) estas loĝloko situanta en la Suda Regiono de la ŝtato Malto, sur ties precipa insulo Malto, 4 kilometrojn de la ŝtata ĉefurbo La-Valeto, proksime de la Internacia Flughaveno de Malto. Ĝi estas malnova urbo, kiu havas densan populacion, tipa de la maltaj insuloj. La loĝantaro de Luqa en marto 2014 estis 5 945. Estas preĝejo en ĝia ĉefa placo dediĉita al Sankta Andreo. La tradicia festo de Sankta Andreo okazas la unuan dimanĉon de julio, kun la liturgia festo okazigita la 30-an de novembro.