Lusena valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lusena valo
ĉeĥe Luzenské údolí
valo
Vido el Březník en Lusenan valon kaj al monto Luzný
Oficiala nomo: Luzenské údolí
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Historia regiono Bohemio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Pado Ora pado historia
Najbaras kun Březník solejo
Rojo Luzenský potok
Situo Lusena valo
 - koordinatoj 48° 57′ 34″ N 13° 29′ 16″ O / 48.95944 °N, 13.48778 °O / 48.95944; 13.48778 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 200 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 1 140 m s. m.
Longo km (2 mi)
Geologia konsisto torfejoj
Monto Luzný/Lusen Germanio
Plantaro piceo
Animalaro urogalo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio
Map

Lusena valo (ĉeĥe Luzenské údolí) estas valo en Ĉeĥio, kiu kun evidenta nordo-suda orientiĝo kaj longeco proksimume 3 km troviĝas en meza Šumava proksimume 8 km sude de Modrava.

Konciza priskribo[redakti | redakti fonton]

Lusena valo komencas proksimume de solejo Březník (en supermara alteco 1140 m), kiu estas ia "enirpordego" en la valon kaj tiu ĉi borderas ĝian nordan randon. La malprofunda valo plu daŭrigas tra suda direkto ĝis ĉeĥa-germana limo, kie ĝi kondukas tra selo inter montoj Luzný/Lusen kaj Špičník ĉe limpasejo Modrý sloup (en supermara alteco 1197 m). Lusena valo estas en sia suda flanko "fermita" de montopiedo de la konusforma monto Luzný.

Ĉirkaŭaj montoj[redakti | redakti fonton]

Lusena valo estas ĉirkaŭigita de kelkaj montoj kun alteco 1000 metroj de montodorso en Šumava: okcidente tio estas monto Blatný vrch (1376 m) (ĝi ombrigas rigardon el Lusena valo al Roklano); sude tio estas: Hraniční hora (1233 m), Špičník (1351 m) kaj Luzný/Lusen (1373 m); oriente poste Velká Mokrůvka (1370 m) kaj Malá Mokrůvka (1330 m).

Ekskluzivecoj de Lusena valo[redakti | redakti fonton]

Torfejoj, flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La tuta regiono de Lusena valo estas escepta natura fenomeno. Aperas ĉi tie unikaj torfejoj kaj subakvumitaj piceaj arbaroj kun vico de tre raraj kaj kritike endanĝerigitaj specioj (ekz. angla dozeraco, ŝeŭĥzeria palustro (Scheuchzeria palustris), urogalo, funebra strigo, trifingra buntpego, paserstrigo, Swertia perennis, ...)

Pluvo kaj neĝo[redakti | redakti fonton]

La valo estas ankaŭ loko kun la plej grandaj pojaraj precipitaĵoj en Šumava kaj samtempe ankaŭ loko kun la plej alta kaj plej longe daŭranta neĝkovraĵo.[n 1] La abundeco de precipitaĵoj en Luzna valkaldrono estas donita de la ĉirkaŭa tereno – de la ĉeesto de limregiona montardorso, kiu dum transiro de nuboj pli ofte "retenos" la akvon. La unikeco de la klimataj parametroj en tiu ĉi loko estas monitorata fare de ĉi tie lokigita stacio de Ĉeĥa meteorologia instituto.

Frosta valkaldrono[redakti | redakti fonton]

Lusena valo apartenas inter ŝumavaj frostaj valkaldronoj. Mezproksima temperaturo ĉi tie moviĝas nur ĉirkaŭ kvar gradoj de Celsio kaj ofte ĉi tie frostas eĉ en julio.[n 2]

Piceoj[redakti | redakti fonton]

Malaltaj temperaturoj en Lusena valo influis formojn de ĉi tie kreskantaj piceaj kreskaĵoj. La piceoj estas pro oftaj frostoj formataj en preskaŭ perfektajn dense trakreskintaj konusojn (rememorigantaj kulturitajn nanajn ĝardenajn glaŭcajn piceojn, la tn. "konikojn").[n 3]

La mekanismo de la formigado de piceoj en Lusena valo estas sekva: printempe ekkreskos junaj jarkreskaĵoj, sed poste venos kelke da karakterize malvarmaj tagoj, dum kiuj tiuj ĉi novaj alkreskaĵoj frostiĝos. La ĉi tieaj piceoj reagas al tiu ĉi fakto per senĉesa klopodema densigado kaj obstina reteniĝado de "parka" konusforma aspekto.

Nestejoj de urogalo[redakti | redakti fonton]

La tuta Lusena valo troviĝas en severe protektata 1-a zono de Nacia parko Šumava, ĉar ĉi tie aperas ornitologie unika "kerna"loko kun populacio de kritike endanĝerigita urogalo, kiu ĉi tie nestas. Lusena valo estas unu el lastaj lokoj en meza Eŭropo, kie la urogalo reproduktiĝas kaj samtempe trovas sufiĉon de nutraĵo.

Vojo tra Lusena valo[redakti | redakti fonton]

Proksimume meze de Lusena valo (valkaldrono) zigzage trafluas rojo Luzenský potok[n 4], ĉirkaŭ kiu volbiĝas nemarkita pado por piedirantoj kondukanta ĝis limpasejo Modrý sloup. Individua movo sur vojeto tra Lusena valo ne estis en la jaro 2009 permesita.[n 5]

Historio de pado tra Modrý sloup[redakti | redakti fonton]

Tra Lusena valo en mezepoko kondukis Ora pado, kiu kunigis Bohemion kun Passau. En la dua duono de 14-a jarcento lasis Karolo la 4-a konstrui komercan vojon kuniganta Kašperské Hory kun la germana Passau. Tiu ĉi "torfeja pado" servis precipe al transporto de salo en Bohemion. Sed komence de la 18-a jarcento la komercado sur tiu ĉi pado ĉesis. La pado kondukis tra limpasejo al Bučina, ĝi daŭrigis tra Kvilda, Horská Kvilda kaj Kozí Hřbety ĝis Kašperské Hory. Tra Lusena valo kondukis verŝajne unu el kontrabandistaj vojoj evitanta al la sala doganejo sur Kozí Hřbety kaj en Kašperské Hory. Per trairo tra malfacila tereno tiel transportistoj evitis al neceseco pagi doganon kaj aliajn pagojn el siaj vojoj. En la paso de la 19-a jarcento la pado ekde Modrý sloup (bavaria limo) estis tra la valo de rojo Luzenský potok reguligita por veturilaro. (Ĝia daŭrigo en Bavario nomiĝis "Böhmerweg".) La limpasejo ĉi tie en la pasinteco neniam ekzistis. Ĝis la jaro 1938 ĉi tie validis reĝimo de la t.n. malgranda limpaseja kontakto. Post fino de la dua mondmilito Lusena valo troviĝis en netrairebla kaj severe gardata limzono. Post ĉeĥoslovaka revolucio estis en la jaro 1991 la t.n. fera kurteno definitive likvidita kaj Březník estis enkadre de Nacia parko Šumava alirebligita al vasta publiko. Sed la vojo nek la pado kondukanta tra Lusena valo (en la 1-a zono de Nacia parko Šumava) estis neniam (pro kialo de la protekto de nestejoj de urogalo) renovigita.

Pluaj fotoj el Lusena valo[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvanto de neĝo ĉi tie kutime atingas eĉ pli ol 2,5 metroj kaj neĝkovraĵo en Lusena valo tenas ĝis malfrua majo aŭ komenco de junio.
  2. Konata ŝumava frosta valkaldrono estas ankaŭ Jezerní slať kaj teritorio ĉirkaŭ meteorologia stacio Perla proksime de tiu ĉi torfejo.
  3. La glaŭca piceo "Conica" (Picea glauca "Conica") estas koniferarbo el familio de pinacoj kaj genro de piceo. Ĝi kreskas ĝis dimensio 3 metroj de alteco kaj 2 metroj de larĝeco. Temas pri malrapide kreskanta konusforma kulturvario de piceo kun profunde verdaj koniferoj. Jam ekde la tero ĝi estas dense branĉigita, do ĝi impresas tre kompakte. Ĝia kulturado postulas sunan situon kaj humidajn, trapenetreblajn grundojn. En ĝardenado oni uzas ĝin precipe kiel dominaĵon de alpinaĵoj, torfejoj aŭ perenoj. Ĝi katenos atentemon pro sia aspekto ankaŭ kiel solulplanto ekzemple en antaŭĝardenoj aŭ en malgrandaj spacoj.
  4. Rojo Luzenský potok fontas en nordokcidenta deklivo de monto Luzný ankoraŭ en Germanio. Post kelke da kilometroj tra norda direkto ĝi kunfluiĝas sub Březník kun rojo Březnickým potokem kaj ambaŭ jam plu daŭrigas kiel rojo Modravský potok. Tiu proksime de Modrava prenas ankoraŭ rojojn Roklanský potok kaj Filipohuťský potok, por ke ili komune sume malantaŭ Modrava kreu riveron Vydra.
  5. La vivon en Lusena valo ĉe Březník priskribis en sia unua romano Ze světa lesních samot (El mondo de arbaraj solejoj) (1891) verkisto Karel Klostermann.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]