Luteino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luteino (3,3-dihidroksi-alfa-karotino) estas ksantofilo, derivaĵo de la alfa-karoteno kaj trovebla en la plantoj.

Ĝi kristaliĝas el metanolo en metalkoloraj, violkoloraj prizmoj. Fandopunkto estas 193 C. Ĝi bone solviĝas en kloroformo, benzolo, karbon-disulfido, acetono; malbone solviĝas en etanolo, metanolo; ne solviĝas en petrol-etero.

La molekulo estas nesimetria, tial ĝi estas optike aktiva.

Troviĝejo

Ĉefe en la 2-a fotokemia sistemo, en la kloroplasto.

Kemia strukturo

Funkcio

Ĝi protektas la klorofilon pri fotodestruktado per la ombra efiko kaj kiel oksigenliveranto. Ĝi transformiĝas en la mallumo al violaksantino (tra la ksantofila ciklo). Ĝi povas redukti la hidrogenon de la akvo per sia epoksidiĝo (transdonas elektronon tiel estiĝas hidrogenmolekulo, ksantofilo mem akceptas la oksigenon). Tiu ĉi proceso estas inversigebla, dum de-epoksidiĝo estiĝas molekula oksigeno.

karotenoidoj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.springerlink.com/(meij5155vzoozrffpgpk5wbd greke http://www.ingentaconnect.com/content/cabi/bjn/2003/00000090/00000003/art00002 greke http://www.bccresearch.com