Luter-preĝejo (Apolda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luter-kirko en Apolda

Luter-kirko (germane: Lutherkirche) en Apolda, Germanujo, estas relative moderna kaj granda protestantisma preĝejo kies konstrustilo estas novgotika. Ĝi troviĝas urbocentre ĉe Melanchthon-placo kaj estas la plej granda inter la kvar enurbaj kirkoj. Planis ĝin la arĥitekto Johannes Otzen antaŭ efektiva fariĝo inter 1890 kaj 1894. De ekstere intersas la por Turingio malofta brikogotiko. Inter la historia interno (kiu konserviĝis laŭ originala stato) interesece brilas la skulptaĵoj de Hermann Kokolsky kaj Wilhelm Haverkamp, la pentraĵoj de Otto Berg kaj la buntaj vitraloj el la laborejo de Maximilian Auerbach. Menciindas ĉi-kuntekste orgeno de la firmao de Wilhelm Sauer kun 48 registroj sur tri klavaroj kaj pedalo.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Planoj pri la kirkonovkonstruo[redakti | redakti fonton]

Interna panoramo

La unua endkomenta mencio de Apolda estis en 1119. Tie ĉi Apolda priskribatas setlejo kun du kirkoj, la Marteno-preĝejo kaj Johano-kapelo. Ĉi-lasta malkonstruitis en 1524 okaze de la alikonstruo kastela. Samjare la urbanoj ekobeis la doktrinojn de Marteno Lutero kaj Marteno-kirko pli kaj pli taŭgigitis por la novaj ceremonioj. Pro ke tamen la spaco por kirken iremuloj ne sufiĉis oni planis ekde 1720 novan konstruaĵon. Sed tiu ĉi elano jam en 1738 eklamis. Nur 103 jaroj poste rekolektiĝis burĝoj samintence kaj okaze de la 300-a datreveno mortotago de Lutero la kirkoŝatanta societo nomiĝis Luther-Verein. Ne tute kvin jardekoj pli malfrue sukcesis la novkonstruo.

Meto de la fundamenta ŝtono kaj domsupro-festo[redakti | redakti fonton]

La historisma interno neŝanĝite restis!

La konstruo de la Lutero-kirko proponitis je kosto de 307.000 markoj kiujn plejparte kolektis oni inter burĝoj de Apolda. En la 29.6.1890 metitis la fundamenta ŝtono kaj la ĉirkaŭan areon kiu antaŭe estis parte tombejo havigis al si la evangelia komunumo. La veraj konstrukomenco estis en la 23.7.1891 sub la profesia inspektado de la arĥitekto Adolf Cornehls.

Domsupro-festo okazis en la 6.10.1892 kaj la konsekro-diservo celebritis en la 7.6.1894 fare de la sekreta eklezikonsilisto Förtsch el Mellingen. Partoprenis ĝin ankaŭ lia grandduka moŝto Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj lia edzino Sophie kun tronherendanto Karlo Aŭgusto akompanita de la edzino Pauline.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Altare estas statuoj de la apostoloj Paŭlo kaj Petro, Kristo krucumita kaj la Lasta manĝo
Detaloj laŭ brikogotika gusto

Troviĝas la kirko je la norda flanko de Melanchthon-placo. La ĉ. 72 metrojn alta ĉefa turo estas ĉe la maldekstra angulo de la enirejaflanko. Pli malantaŭe etendiĝas pli mallarĝa flanka navo estante nesimetrie al la ĉefa navo. Tiu ĉi nesimetrieco evidentiĝis liturgie bona ĉzar la sidbenkoj de la ĉefa navo oreintiĝas rekte al la kurta, kvinflanka altarejo. Meze staras altaro, maldekstre flanke la baptujo kaj la predikejo ĉe la dekstra ĥoreja vando. disde la al la ambono kontraŭanta galerio (ĝi samlarĝas kiel la flanka navo) oni havas ravigan vidon al pupitraro, altaro kaj orgeno. Menciotas ke staras la altaro en la direkto sud-okcidenta nesekvante la tradician direkton je oriento.

La horizontala aranĝo similas ĉe la malavare farita orgena galerio apud la enirejo kun ĉirkaŭirejo. Malsame substrekas la arĥitekto vertikalojn per murapogilo internen trenita kaj supren de la galerio altiĝantaj rondpilastroj. Arkadaj arkoj kaj ripvolboj kompletigas supre la ampleksan navon. La volbaĵo estas, krom la kvarpartita - kaj supre per kvinflankaj fenestrorozoj plidividita - ĉeffenestraro elstare bela. Al la varma tono de nepucitaj brikoj de la arĥitektureroj venias nesintrudiĝinta dekoracia pentrado kaj mira brilo de la komplete per tapiŝstrukturo vitritaj fenestroj. Ilian dezajnon faris homoj de la laborejoj Victor von der Forst el Münster de Auerbach & Co. el Berlino. En la elegantoj pintarkfenestroj de la altarejo estas medalionoj kun kristanismaj simboloj.

La bildprogramo etendiĝas je ĥorejaj arkoj, ĥoreja muro kaj altaro. Okulfrapas ege la statuoj de la apostoloj Paŭlo kaj Simono Petro sur la altareja arko kiun faris la berlina skulptisto Hermann Kokolsky. Malsupre ĉealtare estas reliefo kun la lasta vespermanĝo. Pli supre videblas la krucumito kun la promesoverseto el la Nova Testamento Ich bin gekommen, dass sie das Leben und volle Genüge haben. En la baldakenoj apud la krucumito estas la kvar profetoj. La figuroj de la kvar evangeliistoj el la skultista ateliero de Haverkamp cirkaŭas la ĥorejan vandon.

Sonoriloj kaj orgeno[redakti | redakti fonton]

Multkolora fenestrorozeto el la ateliero de Maximilian Auerbach
Sauer-orgeno

La plej granda kirko de Apolda havas ankoraŭ sonorilon el la jaro 1722 kiu mulditis de Johann Christoph Rose. Samtempe komenciĝis ankaŭ la tradicio de sonorilmuldado en Apolda ĝenerale. La granda sonorilo dufoje novigitis kaj la nunan muldis en 1950 la loka entrepreno Schilling. La eta sonorilo estas de 1870 (muldite de la entrepreno de Carl Friedrich Ulrich für die bereits geplante Lutherkirche hergestellt.[1]

La orgenon faris en 1894 konstruistoj de la firmaro de Wilhelm Sauer el Frankfurto ĉe Odro. Ĝi tipas por la orgenkonstruadode la germana malfrua romantikismo.

(Mis)uzoj[redakti | redakti fonton]

Kun siaj milo da sidlokoj Lutero-kirko jam en la 19-a jarcento servis - krom por liturgiaj aferoj - kiel multflanka okazigejo (koncertoj, prelegoj de Gustav-Adolf-Werk, prezento de misio-projektoj ktp.) Neĝusta utiligo estis ofte dum la tempo de nacisocialismo inter 1933 kaj 1945; la kirko estis centro de la pornazia kristanisma organizaĵo Deutsche Christen. Inter ili grave aktivis la kantoro Willy Tränckler kaj la paroĥestro Gustav Thöllden. Dum GDR la kirko neglektitis kaj multe de la kristanisma vivo koncentriĝis en la pli malgranda Marteno-kirko. Post Turniĝo refloris la komunuma kaj kultura vivo enkirke post necesegaj restaŭradoj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Fauer: "Die Glocken und die Turmuhr", ĉe Die Lutherkirche in Apolda, Weimar 1994, p. 84–94, ISBN 3-86160-131-1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Schönfeld (eld.): Die Lutherkirche in Apolda. Wartburg, Weimar 1994, ISBN 3-86160-131-1.
  • Dieter Ullmann: Kirchen in und um Apolda. Wartburg, Weimar 1991, ISBN 3-86160-015-3.
  • Eva Gollrad: Geschichte und Beschreibung der Stadt Apolda 1871–1990. Apolda o. J., ISBN 3-00-002012-8.
  • Apoldaer Kulturverein e. V. (eld.): Apoldaer Heimat. Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung, Jg. 12 (1994), ISSN 0232-8992.
  • Michael von Hintzenstern: Kirchen im Weimarer Land – 22 Porträts, ekde p. 35. Fotos: Bert Zander, Rudolstadt 1999, ISBN 978-3-930215-84-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]