Luterana malnova preĝejo (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana malnova preĝejo de
Győr
Luterana malnova preĝejo (Győr)
Luterana malnova preĝejo (Győr)
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Győr-Moson-Sopron
Dato de konsekro 1785
Arkitektura priskribo
Konstrustilo copfo
Konstruado 1784–1785
Specifo
Longo 30 m
Larĝo 22 m
Alto 11 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana malnova preĝejo estas impona religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Győr. La preĝejo ankaŭ nun apartenas al la plej bonaj akustikaj ĉambroj de Győr, tial ofte oni aranĝas koncertojn. En la preĝejo estis tie pastroj ekzemple Sándor Karsay, Béla Kapi, Zoltán Túróczy, János Ittzés.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1696 estis konstruita en Győr la unua luterana preĝejo, kiun en 1749 la katolikoj forprenis. La luteranoj rajtis konstrui alian preĝejon sen turo kaj en korto en 1784. Dum la Hungara revolucio de 1848 la konstruaĵo estis hospitalo por soldatoj. N ova sakristio estis konstruita en 1871. La preĝejo en 1935, 1964, 1985 renoviĝis.

La unua orgeno estis aĉetita en Vieno. Plo nova alvenis en 1791, en 1836 ĝi estis trakonstruita, en 1885 pligrandigita, pli nova orgeno alvenis en 1926.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la proksimeco diversaj domoj troviĝas. La preĝejo formas brikon, interne 3 navoj situas. En mezo de la fasado funkcias la ĉefenirejo, sed ankaŭ flanke estas ankaŭ alia enirejo. Sur la eksteraj muroj ankaŭ nun estas videblaj kanonokugloj el la kontraŭ-Napoleona militado. Interne galerio etendiĝas ĉirkaŭe. Soma Orlai Petrich pentris la ĉefaltaran bildon en 1871. Super la altaro situas la predikejo. 3 mederlandaj bronzaj lustroj donas lumon ekde 1817 (ankaŭ nun helpe de kandeloj). La benkoj estis faritaj samtempe, kiel la preĝejo mem.

Apudaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Domo por la predikisto supozeble konstruiĝis iomete pli frue, ol la preĝejo mem. Oni konstruis etaĝon sur ĝin en 1824. La domo pligrandiĝis por lernejo kaj instruisto en la 1840-aj jaroj.

Proksime situas la domo por luteranaj malriĉuloj jam laŭ Rába. En 1940 oni konstruis domon por patrinoj. Ĉiuj konstruaĵoj harmonias bele.

En la proksimo funkcias ankaŭ 4 aliaj preĝejoj: Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr), Kalvinana preĝejo (Győr), Sinagogo de Győr kaj Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Győr). Ekde 2006 oni aranĝas komunan festivalon "Kvin Preĝejoj", interne koncertoj okazas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]