Luterana preĝejo (Gyomaendrőd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Gyomaendrőd
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyomaendrőd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstruado 18611862
Specifo
Enhaveco 200
Ligiloj
vdr

La luterana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1985) en urbo Gyomaendrőd (Hungario), iam en aparta urbeto Gyoma.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1830 luteranaj germanoj estis allogitaj, ili ricevis parcelojn ankaŭ por propraj kirko kaj lernejo. Ekde tiam en Gyoma la luteranismo kunfondiĝis al la germaneco. La kirko estis preta en 1862. En 1887 la preĝejo estis bruldetruita, en la sekva jaro rekonstruita. En 1890 la orgeno estis kreita, en 1914 pli nova tegmento estis farita, ĉar la malnova detruiĝis pro ventego. En 1945 pro la kontraŭgermana etoso multaj forlasis la eklezion, eĉ pastro ne ekzistis. La restintaj ricevis diservojn loke, sed fare de la proksimaj komunumoj. Ekde la 2000-aj jaroj oni faris la necesajn riparajn laborojn en la kirko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo, la fasado troviĝas ĝuste laŭ la trotuaro. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Laŭ la kutimo de la luteranaj preĝejoj ankaŭ tie estas galerio (tie funkcias la orgeno) kaj la muroj estas blankaj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.