Luterana preĝejo (Aszód)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de Aszód
Luterana preĝejo de Aszód
Luterana preĝejo de Aszód
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Aszód
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 29 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Aszód.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj Aszód senhomiĝis, poste luteranaj slovakoj refondis la komunumon. En 1693 ankaŭ luterana grupo formiĝis, poste alvenis pastro kaj instruisto, fine oni konstruis lignan preĝejon. Inter 1719 kaj 1727 pli nova preĝejo estis konstruita helpe de same luterano bienulo. La turo konstruiĝis nur en 1759. Tiutempe la mesoj okazis slovake, angle kaj hungare. La luteranoj havis ankaŭ lernejon ekde 1771, kie lernis ekzemple Sándor Petőfi. En 1853 la preĝejo iomete trakonstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en granda parko. La fasado konsistas preskaŭ el la turo, sed flanke aliĝas al ĝi ia konstruaĵeto. Malantaŭ la turo la navo etendiĝas, fine estas la oklatera sanktejo. Interne la plej menciinda estas la ligna "flugila" altaro el la 18-a jarcento. Oni supozas, ke ĝi estis farita de majstroj el Supra Hungarujo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Turo de la preĝejo
Malantaŭa parto de la preĝejo