Luterana preĝejo (Göd)
Luterana preĝejo de Göd | |
---|---|
Luterana preĝejo de Göd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Göd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 1929 |
Konsekrinto | Sándor Raffay |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Gyula Sándy |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Göd (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Post dominado de la turkoj en la nuna loko de Göd oni vivis nur sporade, inter ili luteranoj. Eklezie ili apartenis al Csomád, kie oni konstruis kirkon en 1783. En Gőd alvenis la unua luterana pastro en 1916, kiu transprenis la ekleziajn kaj administraciajn taskojn. Tiutempe la diservoj okazis en privata domo. La 1-a mondmilito forprenis la kirkokonstruajn strebojn. Tiutempe jam ekzistis aparta Alsógöd kaj Felsőgöd (Malsupra Göd - Supra Göd). En 1923 en Alsógöd filia luterana grupo formiĝis, samtempe iu donacis parcelon por loko de preĝejo. En la sekva jaro oni konstruis simplan sonorilostablon, en la jaroj 1928 kaj 1929 jam kirkon.
Tiutempe en Felsőgöd la diservoj okazis en lernejo. Fine en la 1970-aj jaroj permeso alvenis por konstrui luteranan somerumejon, tamen la preta preĝdomo ricevis tureton, kiu simbolis la kvazaŭan eklezian celon. Depost unuiĝo de Alsó- kaj Felsőgöd kiel Göd ambaŭ preĝejoj restis funkciantaj kirkoj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto, sed la fasada parto etendiĝas al la strata trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo maldekstre altiĝas kaj reliefas. La tutpinto estas piramida. Super la enirejo pluvŝirmilo estas videbla.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [1] Arkivigite je 2021-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]
- [3]