Saltu al enhavo

Lutergimnazio (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutergimnazio
lernejo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1185
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Eisenach
Situo
Geografia situo 50° 58′ 29″ N, 10° 19′ 0″ O (mapo)50.974710.3167Koordinatoj: 50° 58′ 29″ N, 10° 19′ 0″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Eisenach

Lutergimnazio (Eisenach) (Eisenach)
Lutergimnazio (Eisenach) (Eisenach)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Eisenach

Lutergimnazio (Eisenach) (Centra Eisenach)
Lutergimnazio (Eisenach) (Centra Eisenach)
DEC
Map
Lutergimnazio
Retejo http://www.martin-luther-gymnasium.com/
v • d • r
historia portalo
lernejero

Lutergimnazio (germane: Martin-Luther-Gymnasium) troviĝas en Eisenach, Germanujo (Predigerplatz 4). Temas pri ŝtate agnoskita, protestantisma gimnazio tenadata fare de la Evangelia Lernejfondaĵo en Meza Germanio kaj surloke estrata fare de Thomas Giesa[1]. Apudas la Muzeo Dominikana preĝejo.

La komenco edukada estis jam en la jaro 1185-a kiam sin fondis la latina lernejo de Sankta Georgo. Ties ejoj, en kiuj lernantis Marteno Lutero inter 1498 kaj 1501, pereis en 1507. La nuna instruejo estas konstruaĵo konstruita en 1230 je honoro de sankta Elizabeto de Turingio: temis pri klostro de la dominikanoj kiun neniigis la Reformacio. Lutero mem ordonis lernejan utiligon de ĉi tiu komplekso. Sekve transloĝiĝis tien ĉi la latina lernejo kiun frekventis ne nur li sed ankaŭ ekz. Johann Sebastian Bach. En 1840 ĝi alinomiĝis por lia grandduka moŝto Karlo Frederiko je Carl-Friedrich-Gymnasium. Post potencakiro de la komunistoj ĝi eknomiĝis en 1946 Luther-Gymnasium kaj en 1950 Luther-Oberschule.[2] Post edukaj reformoj en GDR kaj la enkonduko de la lernejformo POS oni instalis surloke en 1950 porinstruistan klerigejon (IfL). Post Turniĝo lernintoj kaj aliaj ŝatantoj de la eksa gimnazio klopodis restarigon de gimnazio kio sukcesis en 1994 sub la nuna nomo kaj eklezia protekto. Meto de la fundamenta ŝtono por nova uesta alo (kiu gastigas i.a. la natursciencan fakĉambraron).

Ĝeneralaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Speciala atentigo de ĉi institucio estas, krom je moderna religia orientigo, je natursciencoj. Iama pretigo de instruado de la helena lingvo kiel decas por t.n. humanisma gimnazio, ĉesis ĉ. la jaro 2000.[3] La angla estas deviga de la komenco, la franca de la sesa klasoŝtupo kaj la latina de la oka. Esperanto ne ofertatas.
  • Alia fokuso faratas pri profesia orientigo de la edukontoj.
  • En aŭgusto 2023 frekventis la lernejon 406 lernantoj zorgataj de 32 instruistoj. Por frekventorajto necesas pagi monatkotizon.
  • Diversaj societoj apogas diversajn projektojn kaj la publikan statuson, ekz. Stiftung Luthers Schule zu Eisenach, Förderverein des Martin-Luther-Gymnasiums kaj Netzwerk aktiver Schüler und Absolventen NaSA MLG.

Famaj instruintoj

[redakti | redakti fonton]

Famaj lernintoj

[redakti | redakti fonton]

Lernejestroj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ sinprezenteto je gpenreformation.net
  2. ↑ historio sur la lerneja hejmpaĝo
  3. ↑ Ĉi tradicion poste nur flegis la Erfurta evangelia konsilantargimnazio.