Lutersocieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutersocieto
Komenco 1918 vd
vdr
Luter-rozo ornamas la organizaĵa organo "Luther" kiel ankaŭ la jarlibrojn

La Luter-societo (germane Luther-Gesellschaft) estas en 1918 fondita societo de germana protestantismo.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La membraj taskoj ĉefaj estas la esploro de la vivo kaj de la agadoj de Marteno Lutero en popularscienca formo. La anoj sentas sin devigitaj proponi al ĉiuj interesitoj eblojn vivi laŭ la protestantisma idearo.

Eldonas la societo krome por jaro po tri numerojn de la la gazeto "Luther"; eldonas ĝi ankaŭ jarlibrojn "Lutherjahrbücher" kaj okazigas seminariojn pri aktualaj teologiaj aŭ religipedagogiaj temoj, ofte rekte kaj intence ĉe lokoj kie Lutero iam aktivis. Ĉirkaŭ ĉiun duan jaron aljuĝatas Lutero-premio por akademiaj estontuloj (Martin-Luther-Preis für den akademischen Nachwuchs). Ĝi ankaŭ donatas al studentoj de teologio, historio, filologio aŭ filozofio ĉe germanaj altlernejoj por honorigi studojn kiuj temas pri Lutero kaj la reformacia heredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fonditis la Lutero-societo en Lutherstadt Wittenberg en la kuro de la t.n. lutera renesanco je la komenco de la 20-a jarcento fare de la filologo Rudolf Christoph Eucken, kiu post la teruraj skuoj de la Unua mondmilito taksis nepra nov- kaj rekoncentriĝon je la reformaciaj ideoj por ĉiuj kulturemuloj. En 2018 estris la societon profesoro pri teologio Johannes Schilling el Kiel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]