Lutz Heilmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutz Heilmann
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1966 (1966-09-07) (57-jaraĝa)
en Zittau
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://www.lutz-heilmann.info/
vdr

Lutz Eberhard HEILMANN (n. 7-an de septembro 1966 en Zittau) estas germana politikisto (partio Die Linke). Heilmann estas la unua ano de la federacia parlamento Bundestag, kiu iam antaŭe laboris ĉefofice por la ministerio pri ŝtata sekureco de GDR.[1]

Vivo kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Post la abituro 1985 en Zittau Heilmann militservis ĉe la ministerio pri ŝtatsekuro de GDR, kaj anstataŭ la devigaj 19 monatoj li libervole plilongigis tion al tri jaroj. Poste li fariĝis ĉefofica kunlaboranto de la departemento pri personprotekto. Laŭ propra aserto Heilmann petis pri eksiĝo en oktobro 1989, sed vere li eliris nur en januaro 1990, kiam la ministerio estis dissolvita.

Poste Heilmann studis ekonomikon en Zittau kaj juron en Berlino kaj Kiel. Li akiris la unuan ŝtatan ekzamenon pri juro en 2005. Samjare li fariĝis ano de la federacia parlamento.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 1986 Heilmann fariĝis membro de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands, la gvida partio de GDR. En 1992 li forlasis la partion (kiu havis intertempe la nomon PDS), sed refariĝis membro en 2000.[2] Okazis skandalo, kiam en oktobro 2005 - post la parlamentaniĝo - magazino Der Spiegel eltrovis ke Heilmann havis prisilentitan pasintecon kun rilato al la ŝtatsekuro.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Spiegel Online: Linkspartei-Mann arbeitete für die Stasi, 8-a de oktobro 2005. Laste vidita 15-a de novembro 2008.
  2. sinprezento ĉe retejo de la parlamento Arkivigite je 2009-09-23 per la retarkivo Wayback Machine, laste vidita 15-a de novembro 2008.
  3. Björn Hengst kaj Gunther Latsch: Ein Stasi-Mann spaltet die Linkspartei, Spiegel Online, 4-a de decembro 2005, laste vidita 15-a de novembro 2008.