Luzitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

LuzitanioLuzitanujo (latine Lusitania), aŭ origine Hispania Lusitania, estis provinco de la Romia Imperio.

Lusitania, jen malhelruĝe akcentita

Temis pri unu el tri provinco de la Romia Imperio sur la teritorio de la Iberia duoninsulo, do la parto de sudokcidenta Eŭropo sude de la montaro Pireneoj.

Luzitanio inkluzivis la plejparton de la hodiaŭa Portugalio, kaj la modernajn aŭtonomajn regionojn Ekstremaduro kaj Kastilio kaj Leono de Hispanio. La plej suda parto de Hispanio, la hodiaŭa regiono Andaluzio, estis la romia provinco Hispania Baetica, kaj la granda resto de Iberio, inkluzive de la plej norda parto de hodiaŭa Portugalio (la teritorio inter la riveroj Doŭro kaj Minjo), la provinco Hispania Tarraconensis.

La kelte iberia popolo de luzitanoj unue menciiĝas dum la jaro 218 antaŭ Kristo, tiam temas pri komercado kun la urbo Kartago. Dum la jaro 194 menciiĝas milito de la lusitanoj kontraŭ la Romia Imperio, kaj dum 179 antaŭ Kristo la romia armeo en milito triumfe venkas la popolon. Tamen la lusitanoj dudek jarojn pli poste, dum 155 antaŭ Kristo, armee atingas Ĝibraltaron, sed tie denove estas venkitaj de la romia armeo. La romia armeo ofertas falsan pac-kontrakton, masakrante la festantojn de pac-festo, pagas murdistojn inter la luzitanoj, kiuj mortigu iujn el siaj gvidantoj, kaj samtempe la kaŝa milito kontraŭ la romianoj iĝas pli kaj pli forta, tial ke ekde la jaro 152 antaŭ Kristo apenaŭ plu troveblas romiaj volontuloj por armea servado en la legioj militantaj en Luzitanio. Nur dum la 3-a jardeko antaŭ Kristo la romia armeo finis la konkeron de Luzitanio, kaj sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro inter la jaroj 25 kaj 20 antaŭ Kristo povis esti kreitaj la tri romiaj provincoj de Iberio, inkluzive de Luzitanio. Origine Luzitanio inkluzivis la teritoriojn de Galegio kaj Asturio en la pleja nordokcidento de Iberio, sed ili pli poste estis transdonitaj al la provinco Tarraconensis: La norda limo de Luzitanio ekde tiam estis la rivero Doŭro, dum oriente la limo pasis la loĝlokojn Salmantica kaj Caesarobriga ĝis la rivero Anas (Guadiana).

mozaikoj en Conímbriga
pliaj ruinoj kun mozaikoj

La ĉefurbo de la romia Luzitanio estis Augusta Emerita (la moderna urbo Mérida en Hispanio). La moderna urbo Coimbra dum la romia epoko nomiĝisAeminium, kaj proksime de la moderna Condeixa-a-Nova troviĝis la romia urbo Conímbriga. Conímbriga ne estis la plej granda urbo de la provinco, sed estas arkeologie la plej bone konservita. Konstruita en loko, kie antaŭ multaj jarmiloj jam vivis homoj, ĝi estis prirabita de la popolo Suevi dum la jaro 468, kadre de la ĝermana invado de Iberio, kaj la romiaj enloĝantoj fuĝis al Aeminium, kiu sekve heredis la nomon Conímbriga kaj poste iĝis la moderna Coimbra. La urbomuroj de la antikva Conimbriga estas grandparte nedifektitaj, kaj la mozaikaj plankoj kaj fundamentoj de multaj domoj kaj publikaj domoj restis. En la banejoj, vizitantoj povas vidi la reton de ŝtonaj hejtado-tuboj sub la nun malaperinta planka marmoro. Fakuloj estimas, ke malgraŭ intensaj elfosaĵoj ekde la jaro 1898 nur 10 procentoj de la urbo jam elfosiĝis.

Iberio post la reformoj de imperiestro Diokleciano, Lusitania en la okcidento

Sub la romia imperiestro Diokleciano, la provinco dum la jaro 293 tenis siajn limojn, dum la najbara Tarraconensis estis dispartigita al tri pli etaj provincoj: Gallaecia, Carthaginiensis kaj Tarraconensis.

La provinco Luzitanio, samkiel la aliaj du romiaj provincoj en Iberio, ekzistis ĝis la invadoj de ĝermanaj popoloj el la nordo dum la 5-a jarcento.