Luzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Filipinoj kun Luzono norde

Luzono estas la nomo de la plej granda kaj plej grava, tiom politike kiom ekonomie, insulo de Filipinoj kaj unu el la tri grandaj grupoj de insuloj de la lando, dum la aliaj du estas Bisajoj kaj Mindanao. Kiel grupo de insuloj inkludas la propra insulo de Luzono, Batanes kaj Babujano norde, la insuloj de Katanduanes, Marinduke, Masbate, Romblono kaj Mindoro sude. La insuloj de Palavano, kiu historie apartenis al la regiono de Luzono, estis transpasata al la Regiono VI Okcidentaj Bisajoj) en 2005.[1]

Luzono havas areon de 104.688 km², pro kio ĝi estas la deksepa plejgranda insulo de la mondo. En ĝi estas kaj la landa ĉefurbo, Manilo, kaj la plej loĝata urbo, Kezonurbo. Ĝi enhavas 39.500.000 loĝantojn kaj pro tio estas la kvina insulo plej loĝata de la planedo. Temas pri montara insulo. Okcidente troviĝas la Sudĉina Maro, oriente la Filipina Maro kaj norde la Luzona Markolo.

La plej parto de la insulo estas preskaŭ rektangula krom sudoriente la duoninsulo de Bikolo. Norde de la insulo troviĝas la plej granda montoĉeno de la lando, la Cordillera Central; la monto Pulago troviĝas en ĝi kaj altas 2.923 metrojn. Oriente de la Cordillera Central troviĝas la Valo de Kagajano produktita de la rivero Kagajano, la plej granda rivero de Filipinoj. Oriente de la valo troviĝas la Sierra Madre, unu el la plej longaj montoĉenoj de la lando.

Biogeografie la insulo apartenas al la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La insulo entenas, inter aliaj ekoregionoj, la luzonajn tropikajn pinarojn.

Notoj

  1. Zaide, Sonia M., The Philippines, a Unique Nation, paĝo 50