Lyžbice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lyžbice
germane Lischbitz, pole Łyżbice
urba parto
Placo de T. G. Masaryk
Oficiala nomo: Lyžbice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Domoj 1193 2011
Rivero Olše
Situo Lyžbice
 - koordinatoj 49° 40′ 25″ N 18° 40′ 02″ O / 49.67361 °N, 18.66722 °O / 49.67361; 18.66722 (mapo)
Katastro 4,76 km² (476 ha) Lyžbice
Loĝantaro 14 467 (2021)
Denseco 3 039,29 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lyžbice
Portalo pri Ĉeĥio

Lyžbice (pole Łyżbice, germane Lischbitz) estas parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sude de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 1193 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 14 467 loĝantoj.

Lyžbice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,76 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La devene memstara municipo Lyžbice estis alligita al urbo Třinec en la jaro 1946. En la jaro 1939 Lyžbice havis 1668 loĝantojn, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 1204, al la pola nacieco 344, al la ĉeĥa 13 kaj al la germana 100 loĝantoj. Tra Lyžbice kondukas fervojlinio kun haltejo Třinec Centrum. Oriente de la fervojo ĝis rivero Olše, tio signifas malantaŭ la fervojo, troviĝas konstruareo de familiaj domoj, lignomodelumilejo kaj garaĝa domaro. De la fervojo okcidenten ĝis eŭropa ŝoseo E75 Lyžbice estas konstruigita per paneldomoj kaj estas ĉi tie komercaj centroj kun du placoj, el kiuj pli malalte situanta portas nomon Placo de T. G. Masaryk, kaj pli supre situanta, troviĝanta sur la tn. Teraso, kun nomo Placo de Svoboda. Ĉe la placo de Svoboda troviĝas kinejo Kosmos, kulturdomo Trisia, hotelo Steel, Financa ofico kaj aliaj. Okcidente de E75 troviĝas loko Kamionka, kie estas denove konstruareo de familiaj domoj kaj evangelia tombejo en Lyžbice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869714
18801 013
18901 113
19001 374
19101 251
19211 305
JaroLoĝantoj
19301 549
19501 571
19615 952
197018 247
198021 971
199119 949
JaroLoĝantoj
200118 173
201116 190
202114 467

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]