Lyndon B. Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lyndon Johnson)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lyndon B. Johnson
37 Lyndon Johnson 3x4.jpg
Persona informo
Naskonomo Lyndon Baines Johnson
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1908 (1908-08-27)
en Stonewall
Morto 22-an de januaro 1973 (1973-01-22) (64-jara)
en Stonewall
Mortokialo acute myocardial infarction
Tombo Lyndon B. Johnson National Historical Park
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Kennedy-Warren Apartment Building • Blanka Domo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Teksasa Ŝtata Universitato • Georgetown University Law Center
Subskribo Lyndon B. Johnson
Familio
Patro Samuel Ealy Johnson
Frat(in)o Sam Houston Johnson
Edz(in)o Lady Bird Johnson
Infanoj Lynda Bird Johnson Robb • Luci Baines Johnson
Profesio
Profesio politikisto • ŝtatreprezentanto • instruisto • rancher
v  d  r
Information icon.svg
Lyndon B. Johnson

Lyndon Baines JOHNSON [lindon bejnz ĝonsn] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1908 apud Johnson City, Teksaso, mortis la 22-an de januaro 1973 en San Antonio) estis la tridek-sesa prezidento de Usono.

Inter 1949 kaj 1961 li estis ano de la senato de Usono. En 1961 li iĝis vicprezidento kiel viculo de John F. Kennedy; post ties perforta morto en 1963 li aŭtomate iĝis prezidento. En 1964 li estis reelektita ĝis 1968. Li rezignis je plia kandidateco, kiu estis ebla, ĉar lia unua ofic-periodo estis malpli ol duona.

Johnson estis 191 cm alta, kaj pezis 95 kg. Grava problemo en lia administrado estas la milito en Vjetnamo. Lia edzino estis Claudia Alta "Lady Bird" TAYLOR. La paro havis du filinojn. Li estis de la konfesio Disĉiploj de Kristo. Li mortis 64-jaraĝa pro kora ikto.

Dum lia administrado (1963-1969) okazis;

  • 1964- La Granda Socio kaj la Milito kontraŭ Malriĉeco
  • 1964- Leĝo de Civilaj Rajtoj
  • 1964-08-02 Bataleto inter usona armea ŝipo kaj nord-vjetnamaj ŝipoj en la golfo de Tonkin; posta pravigo de milito kontraŭ Vjetnamio
  • 1965- Usonaj marsoldatoj en la Dominga Respubliko
  • 1965 ĝis 1967- Leĝoj por Purigi la Vivmedion
  • 1968- 500.000 usonaj trupoj en Vjetnamio



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:36-a Prezidento de UsonoPoste:Flago-de-Usono.svg
John F. Kennedy1963-1969Richard Nixon