LynxOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LynxOS
realtempa mastruma sistemo • Unikseca operaciumo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

LynxOS - operaciumo fare de firmao LynuxWorks, fora parenco de Unix. La operaciumo aperis en mezo de 1980-aj jaroj kaj estis celita por procesoro Motorola 68000. Ĝi estis projektita per lingvo C kaj por ĝi estis uzita kompililo Megamax por komputilo Macintosh. En la 1990-aj jaroj LynxOS estis portita al bazo Intel 386. Necesas rimarki, ke LynxOS preskaŭ ne uzas kodon de Unix kaj pro tio ĝia kerno estas pli kompakta ol tiu de Unix. LynxOS estas normigita laŭ normoj DO-178B (nivelo A) (en Usono) kaj ED-12B (en Eŭropo). Post la normigado oni nomas la operaciumon LynxOS-178. Krom tio LynxOS kongruas al postuloj de POSIX-koincido 1003.1, kio estis atestita fare de Mindcraft en 1996 j. La operaciumo kapablas rekte plenumi Linux-programojn (ĉe bitoka nivelo). Ekzemple ĝi subtenas interfacon Linux ABI. Tamen LynxOS nur ŝajnigas Linux-on, sed pli rapide ol vaste uzata virtuala Linux-maŝino UML.