Lyyli Heinänen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lyyli Heinänen
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
Morto 18-an de septembro 1988 (1988-09-18) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantistoastronomo
vdr

Lyyli HEINÄNEN (naskiĝis en 1903, mortis la 18-an de septembro 1988 en Mikkeli) estis finna esperantistino, honora membro de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Profesie instruisto pri matematiko, ŝi aktivis ankaŭ kiel Esperanto-kursgvidanto kaj amatora astronomino. En 1983 asteroido 2204 Lyyli, eltrovita de prof. Yrjö Väisälä, estis nomita laŭ ŝi.