László Beöthy (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Beöthy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1826 (1826-05-01)
en Komárno
Morto 20-an de majo 1857 (1857-05-20) (31-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Zsigmond Beöthy • Károly Beöthy vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Beöthy [lAslO bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy László estis hungara verkisto. Lia nobela antaŭnomo estis szlováni. Lia frato estis Zsigmond Beöthy.

László Beöthy [1] naskiĝis la 1-an de majo 1826 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 20-an de majo 1857 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Beöthy frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pozsony, poste li lernis juron en Pápa kaj Kecskemét. En 1847 li eklaboris en advokata kontoro en sia naskiĝurbo. Dum la Hungara revolucio de 1848 li komence havis taskon pri unuiĝo de Hungarlando kaj Transilvanion, poste li partoprenis en la bataladoj, krome li estis militjuĝisto. Dum falo de la revolucio li batalis en Komárom, tial li ricevis amnestion, poste li estis aktoro unu jaron. En 1850 li translokiĝis al urbo Pest, kie li okupiĝis nur pri verkado. Liaj kontribuoj aperis ekzemple en Hölgyfutár.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hajnalka (1846)
  • Natalie (1852) - tradukita romano
  • A puszták fia (1857)
  • Novellák (1857) - noveloj
  • Válogatott művei (1859) - elektitaj verkoj
  • Özvegy és proletár - komedio (prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto) en (1856)

Fontoj[redakti | redakti fonton]