László Kelemen (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kelemen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1762 (1762-07-26)
en Kecskemét
Morto 24-an de decembro 1814 (1814-12-24) (52-jaraĝa)
en Csanádpalota
Mortis per katastrofo vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Erzsébet Lángné Kelemen vd
Profesio
Okupo teatrestroverkistoadvokatotradukistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Kelemen [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen László estis hungara aktoro, teatrestro, dramisto, advokato, kreinto de la hungarlingva teatro. Lia pli juna fratino estis Erzsébet Lángné Kelemen.

László Kelemen [1] naskiĝis la 26-an de julio 1762 en Kecskemét. Li mortis la 24-an de decembro 1814 en Csanádpalota.

Memortabulo pri László Kelemen
Skulptaĵo pri László Kelemen

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kelemen ricevis diplomon pri juro en 1788, poste li ricevis postenon en Gödöllő. Baldaŭe li vizitis kelkajn eŭropajn teatrojn. Hejmenveninta li komencis strebi por la hungara teatro. Li aranĝis la unuan teatran trupon (pli frue nur en lernejoj okazis hungarlingvaj teatraj prezentaĵoj, krome estis germanlingvaj teatroj) kaj en Buda lia trupo prezentis teatraĵon de Kristóf Simai en 1790. Baldaŭe li verkis-tradukis diversajn teatraĵojn, krome ankaŭ li partoprenis en la prezentaĵoj, sed li ne rolis ofte. En 1793 la trupo prezentis jam ankaŭ operon. En 1796 la trupo disiĝis, poste li estis oficisto en Nagyvárad. Tie li denove aranĝis trupon, kiu bankrotiĝis post kelkaj jaroj. En 1802 li estis preĝeja kantisto en Ráckeve, poste li estis advokato.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • diversaj teatraĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]