László Szilassy
László Szilassy | |
---|---|
László Szilassy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó László |
Naskiĝo | la 13-an de februaro 1908 en Nyírcsászári (Hungario) |
Morto | la 30-an de marto 1972 en San-Paŭlo (urbo) (Brazilo) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Szilassy [lAslo silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilassy László estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis soproni [ŝoproni], lia origina familia nomo estis Szabó [sabO], kiun li ŝanĝis pro troa ofteco de la nomo.
László Szilassy [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1908 en Nyírcsászári, li mortis la 30-an de marto 1972 en San-Paŭlo (urbo) (Brazilo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Szilassy frekventis gimnaziojn en Nagykároly kaj Nagykálló, poste li studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li aliĝis al teatra trupo sen jura diplomo. Ekde 1933 li apartenis al pluraj teatroj (ekzemple Nacia Teatro (Szeged) (1934), Teatro Belvárosi (1937-1939), Operetoteatro (Budapeŝto) (1942)). En 1944 li migris al Brazilo, sed inter 1950 kaj 1960 li vivis en Argentino, kie li estis membro de la loka hungara teatra trupo. Post la 2-a mondmilito en Hungario li estis deklarita nazio, sed tio estis erara. Li mortis pro kancero.
Li edziĝis trifoje, la tria edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Jenő Huszka: Erzsébet - Kálmán
- Mihály Eisemann: Tokaji aszú - Pista
- Lajos Zilahy: A tábornok - Korponai
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Uz Bence (1938) - Bágyoni László (vidu la foton!)
- A beszélő köntös (1941) - sultano
- A színház szerelmese (1944) - Benedek Máté
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Laci (1941)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- [2]
- [3][rompita ligilo]