László Sáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Sáry
László Sáry
László Sáry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Bánk Sáry
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

László Sáry [lAslO ŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sáry László estas hungara komponisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio Széchenyi (1999).

László Sáry [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1940 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Sáry akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1966. Lia ĉefinstruisto estis Endre Szervánszky. Inter 1966 kaj 1974 li ricevis stipendion. En 1972 li vojaĝis al Darmstadt, kie li ekaŭdis muzikaĵojn de Christian Wolff, poste li ofte ĉerpis el stilo de Wolff. Iom poste li kreis novan pedagogian sistemon pri lernado de muziko, li instruas ĝin en muziklernejo kaj Teatra Altlernejo. Ekde la 1980-aj jaroj li ofte komponas muzikaĵojn por teatroj. En 1990 li estis nomumita muzika reĝisoro de Teatro Katona József. En 1996 li studis la japanajn teatrojn, dancojn kaj muzikojn helpe de stipendio. Li ricevis 6 premiojn inter 1979 – 2008.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj simfoniaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Psalmus (laŭ 139-a psalmo; por soprano kaj alia instrumento, 1972)
  • Kotyogó kő egy korsóban (1978)
  • Diana búcsúja (por 8 violonoj kaj aldviolono, 1976)
  • Emlék (por piano kaj fajfo, 1987)
  • Élőképek (ĉambra opero laŭ verko de János Pilinszky, 1993)
  • Adorjánok és Jenők (ĉambra opero laŭ verko de Miklós Jósika, 1994)
  • Finnugor Oratórium - Napcsalogató (oratorio laŭ historiaj estonaj tekstoj; por orkestro, koruso, 2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]