Léon Foucault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Foucault
Persona informo
Léon Foucault
Naskonomo Jean Bernard Léon Foucault
Naskiĝo 18-an de septembro 1819 (1819-09-18)
en Parizo
Morto 11-an de februaro 1868 (1868-02-11) (48-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multloka sklerozo vd
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Collège Stanislas vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistoastronomo vd
Laborkampo fizikomeĥanikooptiko vd
Aktiva dum 1839–1868 vd
Verkado
Verkoj pendolo de Foucault vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Bernard-Léon FOUCAULT (n. la 18-an de septembro 1819 en Parizo, m. la 11-an de februaro 1868, samloke) estis franca fizikisto, kiu ellaboris metodon por tre preciza mezuro de la absoluta lumrapido. Li pruvis ĉirkaŭaksan rotacion de la Tero.

Li studis medicinon, sed poste turnis sin al la eksperimenta fiziko. Li esploris kun Armand Fizeau la lumon kaj la varmon. Li konstatis en 1850, ke la lumo estas malpli rapida en akvo ol en aero. Li samjare mezuris la rapidon de la lumo, atingante valoron, kiu diferencas nur 1 % disde la ĝusta nombro.

Foucault eksperimente pruvis en 1851, ke la Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso. Li analizis la moviĝon de peza ferglobo, subenpendanta sur drato longa 67 m. Tiu „Foucault-pendolo” ĉiam pendolas en la sama vertikala ebeno kaj tiu ebeno malrapide ŝanĝiĝas kompare al la rotacianta Tero kaj depende de la situo de la pendolo (latitudo kaj longitudo). Foucault ricevis en 1855 pro tiu laboro kaj pro simila giroskopa eksperimento la medalon Copley de la londona Royal Society, kaj li iĝis fizikista kunlaboranto de la pariza Observatorio. Li malkovris la kirlokurenton, la t.n. „Foucault-fluojn”, kiuj aperas en kuprodisko rotacianta en magneta kampo. Li pluevoluigis la spegulan teleskopon kaj en 1859 ellaboris simplan, sed tre precizan metodon por kontrolado de la surfacaj eraroj de la teleskopaj speguloj.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]