Adelardo López de Ayala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el López de Ayala)
Adelardo López de Ayala
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1828 (1828-05-01)
en Guadalcanal
Morto 30-an de decembro 1879 (1879-12-30) (51-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Liberal Union vd
Subskribo Adelardo López de Ayala
Familio
Parencoj Ángeles López de Ayala vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistodramaturgo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adelardo López de Ayala (kompleta nomo Adelardo López de Ayala y Herrero) (Sevilla, 1828 - Madrido 1879) estis hispana verkisto kaj politikisto. Li estis membro de la Real Academia Española, kaj servis kelkajn fojojn kiel ministro pri kolonioj, dum la Demokratia Jarseso kaj la Restaŭrado de Burbonoj, nome regado de Alfonso la 12-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris en teatro per historia dramo Un hombre de estado, premierita en Madrido en 1851. Sekvis komedio Los dos Guzmanes, je stilo de Pedro Calderón de la Barca, kiun li admiris. En 1851 li verkis sian unuan zarzuelon, nome Guerra a muerte. Li ankaŭ kunlaboris en ĵurnalismo ĉefe satira: nome ĉe El padre Cobos. En 1857 li reprezentis Mérida kiel liberala deputito kaj la sekvan jaron por la distrikto de Castuera, loĝanta en Cabeza del Buey. Inter 1857 kaj 1861 li verkis El tejado de vidrio kaj El tanto por ciento.

La Ministraro de Hispanio kunside en 1869. Laureano Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Francisco Serrano y Domínguez, Topete, Adelardo López de Ayala, Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

Li devis ekziliĝi al Portugalio pro sia opozicio al la reĝimo de Isabel la 2-a kaj unu jaron poste li kunredaktis la Manifeston de Kadizo en la kunteksto de ŝia eltronigo. Li estis en la provizora registaro de 1868 kaj estis nomumita ministro pri kolonioj en la regado de Amadeo de Savojo, sed denove liaj politikaj opinioj kondukis lin al demisio. Kun Alfonso la 12-a, li plue estis deputito kaj ministro. En 1878 li estis nomumita prezidanto de la Kongreso kaj publikigis Consuelo, kiu estis ludita de lia amatino Elisa Mendoza Tenorio, premierita en Madrido la 30an de marto 1878 kun ĉeesto de la reĝo, kiu mendis al li funebran diskurson por la reĝino María de las Mercedes. En decembro 1879 la reĝo proponis lin kiel ĉefministro, sed li malakceptis favore al Antonio Cánovas del Castillo, ĉar li jam estis tre malsana kaj fakte tiun saman jaron li mortis en Madrido.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • El agente de matrimonios, triakta zarzuelo, 1862?
  • El agente de matrimonios [manuskripto], triakta zarzuelo, 1862?
  • El Alcalde de Zalamea [manuskripto], triakta komedio, 1860?, 1864.
  • El conjuro, 1867.
  • Discursos leídos ante la Academia Española en la recepción pública de Don Adelardo López de Ayala el día 25 de marzo de 1870.
  • La estrella de Madrid, triakta zarzuelo, 1853.
  • Guerra a muerte, unuakta zarzuelo, 1876.
  • Los comuneros, 1855.
  • El nuevo don Juan, triakta komedio, 1863?
  • El tanto por ciento, triakta komedio, 1864.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martínez-Cachero Rojo, María (2001). «Bibliografía comentada «de» y «sobre» Adelardo López de Ayala (1829-1879)». Revista de Literatura (CSIC) 63 (125): 209-232. ISSN 0034-849X. doi:10.3989/revliteratura.2001.v63.i125.234.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]