Lütschine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lütschine
rivero
Bazaj informoj
Longeco 23 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Berno
vdr

La Lütschine estas rivero en la berna regiono Oberland de Svislando. La Lütschine fluas de Zweilütschinen, kie ĝiaj du alfluantoj aliĝas, al Brienz ĉe Bönigen. La Schwarze Lütschine, aŭ Nigra Lütschine, fluas de Grindelwald al Zweilütschinen. La Weisse Lütschine, aŭ Blanka Lütschine, fluas el Lauterbrunnen al Zweilütschinen. La komuna fako de la rivero havas longecon de 8.6 kilometroj (5.3 mi), dum la Schwarze Lütschine estas 12.3 kilometrojn (7.6 mi) longa kaj la Weisse Lütschine estas 13.1 kilometrojn (8.1 mi) longa.

La montopasejo Kleine Scheidegg estas akvodivido inter la du branĉoj de la rivero Lütschine.

Rakonto preterpasis buŝe montrante vilaĝan amikeman ŝercon inter kiuj loĝis ĉe la du riveroj, laŭ kiu la popolo ĉe la Weisse Lütschine diras, ke la aliaj estas tiel malpuraj ke igis la riveron nigra kaj la vilaĝanoj en la Schwarze Lütschine asertas, ke la aliaj neniam eĉ laviĝis tiele ke la alia alfluanto restas tiel perfekte blanka.