Máire Mhac an tSaoi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Máire Mhac an tSaoi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1922 (1922-04-04)
en Dublino
Morto 16-an de oktobro 2021 (2021-10-16) (99-jara)
Lingvoj irlanda [#]
Ŝtataneco Irlando [#]
Familio
Edz(in)o Conor Cruise O’Brien [#]
Profesio
Okupo diplomato • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Máire Mhac an tSaoi (elparolata maa-re vak a tii), brila irlandlingva poetino (4-an de aprilo 1922 - 16-an de oktobro 2021). Ŝi faris brilan akademian karieron, fariĝis diplomato kaj laboris en pluraj irlandaj ambasadoj.

Inter la libroj de poezio de Máire Mhac an tSaoi estas

  • Margadh na Saoire (La dunga foiro), 1956.
  • Codladh an Gaisgígh (La dormo de la heroo), 1973.
  • An Galar Dubhach (La malhela/malĝoja malsano), 1980.
  • An Cion do dtí Seo (Ĝisnuna Verkaro), 1987.
  • Trasládáil (angligo de klasikaj irlandaj poemoj), 1997.
  • SHOA agus dánta eile (SHOA kaj aliaj poemoj), 1999.

Ŝia unua romano estis verkita en 2001: A Bhean Óg Ón ... (O, juna virino tiu ...)

Máire Mhac an tSaoi havas ankaŭ tre famajn parencojn: Ŝia patro, Seán Mac an tSaoi (angle Seán McEntee) estis longe financa ministro de Irlando. Unu onklo, Pádraig de Brún estis prezidanto de la universitato de Gaillimh (angle Galway), kaj eminenta klasika fakulo, kiu multe tradukis de la helena, latina kaj aliaj lingvoj al la irlanda. Ŝia edzo, Conor Cruise O'Brien, estas verkisto, politikisto, diplomato, ĵurnalisto.