Mária Egri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mária Egri (aktorino))
Mária Egri (Egry)
Mária Egri (maldekstre)
Mária Egri (maldekstre)
Persona informo
Naskonomo Egre Mária
Naskiĝo la  15-an de aŭgusto 1914(nun 1914-08-15)
en Hungario Nagyenyed (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de decembro 1993
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Emil Martonffy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

EGRI Mária aŭ Egry Mária estis hungara aktorino naskita en Nagyenyed la 15-an de aŭgusto 1914; ŝi mortis la 10-an de decembro 1993. Ŝia origina familia nomo estis Egre, ŝia familia pli nova nomvarianto estis Egry, ŝia edzo estis Emil Martonffy.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Maria Egre frekventis katolikan mezlernejon en Eger, poste ŝi lernis jaron en Universitato Ferenc József, fine ŝi akiris aktoran diplomon. Ŝi ludis en 1932–33 en Teatro Magyar, inter 1934–1937 en Teatro Belvárosi, en 1937–38 en Művész Színház. Inter 1935 kaj 1944 ŝi ricevis plurajn filmrolojn.

En 1940 ŝi edziniĝis. Depost la 2-a mondmilito ŝi forlasis la scenejon.

El ŝiaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Suzanne (Benatzky: Esernyős király);
  • Darinka (Tamás I.: Aranyhal);
  • Abigail (Scribe: Egy pohár víz).

El ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Az új földesúr (1935) - Ankerschmidt Eliz
  • Varjú a toronyórán (1938) - Domokos Lenke (vidu la foton!)
  • Egy pofon, egy csók (1944) - Gizike

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.