Márta Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
instruistoj de la Somera Esperanto-Studado de 2011, Márta Kovács centre en blanka pantalono

Márta Kovács estas hungara esperantistino kaj aktivulo pri instruado de la internacia lingvo. En 1981 ŝi diplomiĝis de la universitato de Budapeŝto, la Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE), per studfina tezo Internacia Pedagogia-Didaktika Eksperimento Kvinlanda (1971-1974), sub tiu titolo ankaŭ libroforme publikigita. En la universitata eldonejo en 2009 ankaŭ aperis la libro Esperanto de nivelo al nivelo, kiun ŝi kunaŭtoris. Kun Jozefo Nemeth ŝi partoprenis la kompiladon de aŭda kompaktdisko kun la prelegoj de István Szerdahelyi, kaj krome pri Esperanto kaj ties instruado aŭtoris vastan gamon da pliaj publikaĵoj. De pluraj jaroj ŝi estas instruistino en la Someraj Esperanto-Studadoj, kiuj en 2012 okazis en la slovakia urbo Nitra.