Saltu al enhavo

Más que amor, frenesí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Más que amor, frenesí
filmo
Originala titolo Más que amor, frenesí
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 15 nov. 1996, 1996
Ĝenro komedia filmo, samseksemeca filmo, filma dramo, suspensa filmo
Reĝisoro(j) Alfonso Albacete • David Menkes • Miguel Bardem
Produktisto(j) Fernando Colomo
Scenaro Miguel Bardem • David Menkes • Alfonso Albacete
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Juan Bardem Aguado
Rolantoj Penélope Cruz • Nancho Novo • Cayetana Guillén Cuervo • Íngrid Rubio • Javier Albalá • Juan Diego Botto • Liberto Rabal • Ernesto Alterio • Fernando Colomo • Javier Bardem • Antonio de la Torre • Carlos Bardem • José Manuel Cervino • María Esteve
IMDb
vdr

Más que amor, frenesí estas hispana filmo verkita kaj reĝisorita de la triopo formita de Alfonso Albacete, David Menkes kaj Miguel Bardem, premierita en 1996.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĝigolo Max (Nancho Novo) revenas al urbo sekvita de policano (Javier Manrique) kaj oni suponas, ke li estis murdinta unu el siaj klientoj. Li serĉas helpon el madamo kiu ŝatas junulinojn (Bibi Andersen). Max klopodas por reveno al sia iama koramikino Yeye (Ingrid Rubio), kiu ankoraŭ sentas iom por li. Yeye kunhavas loĝejon kun du samloĝantoj, nome Monica (Cayetana Guillen Cuervo) kiu estas kelnerino ĉe klubo de samseksemuloj, nome frenesí (ekzaltiĝo) kaj amsuferantino Maria (Beatriz Santiago). Maria amas strangan najbaron Carlos (Juan Diego Botto). Alia amiko estas samseksema artostudento Alberto (Gustavo Salmeron), kiu estis vidata en el ekfilmo sekse en duŝejo kun Alex (Javier Albala). Sed li ekscias, ke Sro. Right estas edzo kaj patro, kiu flirtas kun artlerneja modelo David (Liberto Rabal). Tiu grupo de voluptaj dudekjaruloj iras unu nokton al amasdancejo cele al amo kaj aventuro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Nancho Novo, Max
  • Cayetana Guillén Cuervo, Mónica
  • Íngrid Rubio, Yeye
  • Beatriz Santiago, María
  • Gustavo Salmerón, Alberto
  • Javier Albalá, Álex, ĵusamiko de Alberto
  • Javier Manrique, Luis, policano
  • Bibiana Fernández, Cristina, prostituanto de Max
  • Juan Diego Botto, Carlos, najbaro kaj amiko de María
  • Liberto Rabal, David, amiko de Yeye y Alberto
  • Penélope Cruz, Laura, ĵusamikino de Carlos