Máté Könyves

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÖNYVES Máté [pr. koenjveŝ] estis hungara sufloro, aktoro, tradukisto naskiĝinta en 1780 kaj mortinta en Nagyvárad en aŭgusto 1866.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis en 1812. Inter 1821 kaj 1825 li estis sufloro de la trupo de Székesfehérvár. Inter 1858 kaj 1865 li subtenis la teatron de Koloĵvaro. Li eldonis ses almanakojn. La poŝlibro titolita Játékszíni Koszorú (Buda–Pest, 1834) estas grava fonto teatrohistoria. Laŭ la fontoj li tradukis kvar teatraĵojn el germana lingvo.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Tétényi (Dugonics A.: Berényi Jolánta);
  • Örindur (Müllner: A vétek súlya);
  • Perényi Péter (Börnstein: Zsigmond király álma);
  • Rantzau (Hell: A 16 éves királynő).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon